*bor/i UV
*bori
(tr)
- 1.
Fari cilindroforman truon per pinta ilo:
bori tra la muro malfermaĵon […] sufiĉe larĝan, por ke maldika homo
povu ĝin transiri
[1];
nia praulo […] eluzis el siliko faritajn kojnojn por bati, bori,
fosi, tranĉi
[2];
[ŝi] boris siajn dentojn en la lipojn, dum ŝia rigardo fariĝis akra
[3];
ili boris malgrandajn truojn tra la kulero tiel, ke la supo elfluis
[4];
per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo
[5];
brusto borita de glava frapo ricevita en duelo
[6];
guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras
PrV
.
trapiki,
trui- 2.
- (figure) Penetri2: nova krio, eĉ pli akra boras sin tra la pordo [7]; per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, […] ke tremis tuje ĉiuj ŝiaj membroj [8]; la problemo […] boris mian kapon per granda scivolo [9].
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Stellan Engholm: Al Torento, IV.
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
7. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Stellan Engholm: Al Torento, IV.
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
7. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
- angle:
- bore
- beloruse:
- сьвідраваць
- ĉeĥe:
- vrtat
- ĉine:
- 1. 鑽進 [zuānjìn], 鑽鑿 [zuānzáo], 穿孔 [chuānkǒng], 貫通 [guàntōng], 凿洞 [záodòng], 貫 [guàn]
- france:
- forer, percer (forer)
- germane:
- bohren
- hebree:
- לקדוח
- hispane:
- horadar, taladrar
- japane:
- 穴をあける [あなをあける], せん孔する
- katalune:
- trepar, perforar
- nederlande:
- boren
- norvege:
- bore
- pole:
- wiercić, borować, świdrować
- portugale:
- furar
- rumane:
- străpunge, fora, perfora
- ruse:
- буравить, бурить, сверлить
- slovake:
- vŕtať
- svede:
- borra
- ukraine:
- свердлити, бурити, буравити
borilo
Pinta tranĉranda ilo por bori:
segiloj, boriloj, rabotiloj, marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto
[10];
per grandegaj boriloj ili traboris la arbon en multaj lokoj
[11];
[por] la konstruado de nestokestoj […] oni ne bezonas
multajn laborilojn: necesas nur segilo, martelo, najloj kaj borilo por
fari la enflugtruon
[12].
10.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010
- angle:
- bit, drill bit
- beloruse:
- сьвердзел
- ĉeĥe:
- nebozez, ruční vrtačka, vrták
- ĉine:
- 穿孔者 [chuānkǒngzhě], 打眼工 [dǎyǎngōng], 电钻 [diànzuàn], 蛀虫 [zhùchóng], 鑽工 [zuāngōng], 鑽孔的蟲 [zuānkǒngdechóng], 鑽孔器 [zuānkǒngqì], 鑽子 [zuànzi], 鑽 [zuān], 鑚子 [zuànzǐ]
- france:
- foret, mèche (foret)
- germane:
- Bohrer
- hebree:
- מקדח
- hispane:
- barrena, barreno, broca
- japane:
- 錐 [すい], ドリル
- katalune:
- trepant, barrina, broca
- nederlande:
- boor
- norvege:
- bor
- pole:
- wiertło, świder
- ruse:
- бурав, сверло
- slovake:
- vrták
- svede:
- borr
- ukraine:
- свердел, свердло (цілий інструмент), бурав
trabori
(tr)
Bori tra la tuta diko:
ŝi vidis sian patron […] banantan en sia sango, kun koro traborita
[13];
traborita de kugloj
[14];
(figure)
sunaj radioj traboris la verdaĵon
[15];
(figure)
ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan
Marta
;
(figure)
kial vi tiel krias? […] vi traboras al ni la orelojn
[16];
(figure)
ili per siaj okuloj kvazaŭ traboris la malproksimon
[17];
guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan
PrV
.
13.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
14. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
15. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj
17. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
14. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
15. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj
17. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
- angle:
- pierce, bore/drill through
- beloruse:
- прасьвідроўваць (наскрозь)
- ĉeĥe:
- provrtat
- ĉine:
- 鉾 [móu], 厹 [qiú], 鎩 [shā], 穿洞 [chuāndòng], 鏦 [cōng], 貫通 [guàntōng], 貫 [guàn]
- france:
- transpercer
- germane:
- durchbohren
- hispane:
- traspasar
- katalune:
- traspassar
- nederlande:
- doorboren
- slovake:
- navŕtať, prevŕtať
orelbora
-
Laŭtega:
al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj
[18];
DĴ Roĝer: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga
[19].
orelŝira,
surdiga
18.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
19. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
19. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
- beloruse:
- пранізьлівы (гук), прарэзьлівы
- germane:
- ohrenbetäubend
boraparato
Aparato por bori helpe de rotacianta borilo.
drilo.
- angle:
- drill, auger, drilling machine, trepan
- beloruse:
- сьвідравальны станок
- france:
- foreuse
- germane:
- Bohrmaschine
- hispane:
- taladro, taladradora, perforadora
- katalune:
- trepadora, filaberquí, perforador
- nederlande:
- boormachine
- norvege:
- boremaskin
- pole:
- wiertarka