*mank/i PV

*manki

(ntr)
Tute malesti, foresti aŭ ne esti en sufiĉa kvanto aŭ grado laŭ la bezono: ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto [1]; mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj [2]; mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco [3]; ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun [4]? al lia maŝkiraso mankis unu maniko [5]; ne multe mankis, ke ili elparolu [tion kvankam] ili ne estas permesite protesti [6]; al vi mankas ne spirito, sed pripensemeco [7]; al junuloj povas manki takto ChV ; mankas al ili la ĝusta komprenado [8]; beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga [9]; ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio [10]; al posedanto de metio mankas nenio PrV ; al malriĉulo infanoj ne mankas PrV ; se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas PrV ; al la papero ne mankas tolero PrV .
angle:
be lacking
beloruse:
бракаваць, неставаць, не хапаць, адсутнічаць
bretone:
mankout, ober diouer
bulgare:
липсвам, отсъствам, не достигам
ĉeĥe:
chybět, chybět
ĉine:
[kuì], 匱 [kuì], 缺少 [quēshǎo], 缺乏 [quēfá], 叕 [zhuó], 缺 [quē], 无 [wú], 無 [wú], 匮乏 [kuìfá], 匱乏 [kuìfá], 不能利用 [bùnénglìyòng]
france:
faire défaut, manquer (faire défaut)
germane:
fehlen, mangeln se la sorto vin batas, mokantoj ne ~as: wer den Schaden hat braucht für den Spott nicht sorgen. al la papero ne ~as tolero: Papier ist geduldig.
hispane:
faltar, carecer
hungare:
hiányzik
japane:
欠けている [かけている], 不足している [ふそくしている]
latine:
al la papero ne ~as tolero: epistula non erubescit.
nederlande:
ontbreken
pole:
brakować, być nieobecnym, niedostawać
portugale:
faltar
rumane:
lipsi
ruse:
недоставать, не хватать, отсутствовать
slovake:
chýbať, postrádať
ukraine:
бракувати, не вистачати, бути відсутнім

manke de

(prepoziciaĵo)
Sen sufiĉa dispono de: ŝi apenaŭ povis paroli, manke de spiro ChB ; manke de pruvo, [ŝi] ne povis tion publikigi ChV ; mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj CKv ; la tradukistoj ĝin imagas laŭ la publikigaĵoj, manke de kontaktoj kun la vivanta […] lingvo [11].
bretone:
dre ziouer a
france:
en l'absence de, à défaut de
hispane:
en ausencia de, a falta de
hungare:
hiányában
pole:
przy braku, w związku z brakiem
rumane:
în absența, datorită lipsei
ruse:
за неимением, не имея

manko

1.
Malesto aŭ nesufiĉo de tio, kio estas bezonata: manko de pano [12]; la popolo tie suferis pro manko de akvo [13]; malsato kaj soifo kaj […] manko de ĉio [14]; manko de eduko [15]; multaj pereas pro manko de justeco [16]; absoluta manko de singardo Hamlet ; manko de respekto ChL ; viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso [17]; infano havas limigitajn bezonojn [kaj tial ĝin] indiferentigas multaj aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo ChL ; plej danĝera malsano estas manko de saĝo PrV . VD:bezono, breĉo
2.
(abs) Malesto de necesa kvalito, malperfektaĵo, malhavaĵo, difekto: [ili] malgraŭ siaj mankoj (kiu ne havas ilin!) faras al la lando grandegajn servojn [18]; mi esperas, ke nia trupo estas libera de tiaj mankoj Hamlet ; liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate ViV ; prezentu liajn mankojn en tia lumo, ke ili aperu kiel makuloj Hamlet ; iliaj mankoj preskaŭ estis meritoj HsT ; [tiajn] mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn FK . VD:makulo2
beloruse:
1. недахоп, нястача 2. недахоп, загана
bretone:
diouer, mank
bulgare:
1. липса, отсъствие, недостиг 2. недостатък
ĉeĥe:
deficit, nedostatek
ĉine:
缺失 [quēshī], 缺 [quē], 荒 [huāng], 不充分 [bùchōngfèn], 短处 [duǎnchù], 短處 [duǎnchù], 紕漏 [pīlòu], 纰漏 [pīlòu], 亏 [kuī], 虧 [kuī]
france:
carence, manque
germane:
Mangel 1. Fehlen 2. Makel, Manko, Fehler (Mangel)
hispane:
falta, carencia 1. escasez, ausencia 2. deficiencia
hungare:
1. hiány 2. hiányosság
japane:
不足 [ふそく], 欠乏 [けつぼう], 欠落 [けつらく], 欠点 [けってん], 欠陥 [けっかん]
nederlande:
gebrek
pole:
brak, niedobór, defekt
rumane:
lipsă
ruse:
1. недостача, нехватка 2. недостаток
slovake:
deficit, nedostatok
tibete:
མ་འདངས་པ་
ukraine:
відсутність, нестача, недостача, брак, недолік

mankigi

(tr)
Fari ke io mankas, preterlasi: li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis [19]; ne mankigu (preterlasu) eĉ unu vorton [20]; la embargo pri armiloj mankigas ĉiajn modernajn armilojn MD17 .
beloruse:
упусьціць, прапусьціць, прамінуць
ĉeĥe:
opomenout, vynechat
ĉine:
遗忘 [yíwàng], 遺忘 [yíwàng], 忽 [hū], 忽略 [hūlu:è]
france:
négliger, oublier (négliger)
germane:
(an etwas) fehlen lassen, auslassen, weglassen
hispane:
omitir
hungare:
kihagy, nélkülöz (nem vesz figyelembe)
japane:
おろそかにする, 欠けさせる [かけさせる]
nederlande:
achterwege laten
pole:
opuścić, pominąć, powodować brak
rumane:
abandona, omite, cauza penurie
ruse:
упустить, пропустить
slovake:
vynechať, zabudnúť
ukraine:
пропускати, упускати

malmanka

Sufiĉega, abunda: malmankas poeziaj neologismoj [21]; bona gazeto, kiu havas kaj mankojn, kaj malmankojn [22]. VD:riĉa, superflua, superŝuti
21. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
bretone:
fonnus (stank), stank (fonnus)
bulgare:
изобилен, предостатъчен
ĉine:
丰盛 [fēngshèng], 豐盛 [fēngshèng], 充裕 [chōngyù], 充分 [chōngfèn], 充沛 [chōngpèi], 充盈 [chōngyíng], 充足 [chōngzú], 富足 [fùzú]
france:
abondant, copieux
germane:
reichlich, übermäßig
hispane:
abundante, copioso, cuantioso
hungare:
bőséges
japane:
有り余る [ありあまる], 豊富な [ほうふな]
nederlande:
overvloedig
pole:
dostatni, obfity, w dostatecznej ilości
rumane:
abundent, suficient

nemankigebla

Kiun oni ne mankigu, nemalhavebla: la mastroj de l' ĉielskrapaĵoj ĝuas ĉion kio estas nemankigebla en la civiliza vivo [23]; nutro nemankigebla por la kreskado kaj longa vivado [24]. VD:bezona, nepra, necesa
ĉine:
不可或缺 [bùkěhuòquē], 必不可少 [bìbùkěshǎo], 必不可缺 [bìbùkěquē], 必要 [bìyào], 必需 [bìxū], 重头 [zhòngtóu], 重頭 [zhòngtóu], 少不了 [shǎobuliǎo]
france:
indispensable
germane:
unentbehrlich, unerlässlich
hispane:
indispensable
pole:
niezbędny
rumane:
necesar

senmanka

1.
Kompleta, plena: neniu el la familioj, loĝantaj en la mezo de la urbo, restis senmanka, tial laŭlonge de la muroj kaj ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon de virinoj, vokantaj la karajn nomojn QuV ; la vivo estas vivebla nur laŭ sia senmanka kompleteco, ĉar kia ajn ĝia elemento mankas, ĉesas la vivo VaK .
2.
Sendifekta, tute bona, perfekta: filologie senmanka redakto EeP ; impreso pri senmanka solidareco de la albanaj laboristoj ChB ; vi ne trovas mian rezonon senmanka ChV ; oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun […] senmanka kono de ĉiuj dosieroj, kiujn oni traktas CKv .
beloruse:
1. поўны, камплектны 2. беззаганны, бездакорны
bretone:
1. klok 2. hep mank
bulgare:
1. пълен, завършен 2. безупречен
ĉeĥe:
bezvadný, celý, dokonalý, kompletní, neporušený, zachovalý
ĉine:
1. 完整 [wánzhěng], 整 [zhěng], 齊全 [qíquán], 齐全 [qíquán], 十足 [shízú], 截然 [jiérán], 全然 [quánrán], 全部地 [quánbùde] 2. 完美无缺 [wánměiwúquē], 完美無缺 [wánměiwúquē], 天衣无缝 [tiānyīwúfèng], 天衣無縫 [tiānyīwúfèng], 完美 [wánměi], 沒有缺點 [méiyǒuquēdiǎn], 没有缺点 [méiyǒuquēdiǎn]
france:
1. intégral 2. irréprochable, parfait
germane:
1. vollständig, komplett 2. tadellos, makellos, fehlerfrei
hispane:
1. integral, completo 2. impecable, irreprochable
hungare:
1. hiánytalan 2. kifogástalan
japane:
完全無欠の [かんぜんむけつの], 非の打ち所がない [ひのうちどころがない]
nederlande:
volkomen, volmaakt
pole:
1. całkowity, kompletny, pełny 2. bezbłędny, perfekcyjny
rumane:
1. tot, complet 2. corect, perfect
ruse:
1. полный, комплектный 2. безупречный
slovake:
celý, dokonalý, kompletný
ukraine:
повний, викінчений, досконалий, бездоганний

senmanke

Ne estigante mankon, agante skrupule, senforgese; nepre: la miraklo de la senmanke homa optimismo LGA ; la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos CKv ; la homaro ... senmanke baldaŭ realigos sian unuecon [25].
25. O. d'Argenlieu, trad. A. Albault: La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj, 2012
bulgare:
напълно
france:
sans faute
germane:
tadellos, makellos
hispane:
sin falta, completamente
pole:
nienagannie
rumane:
ireproșabil

senintermanka

Seninterrompa, kontinua: li ekdormis tuj, kaj dormadis ĝis la mateno dormon sensonĝan kaj senintermankan KPr ; VD:senintermita, senrompa
beloruse:
бесьперапынны, працяглы
ĉine:
不間斷 [bùjiānduàn], 不间断 [bùjiānduàn], 綿綿 [miánmián], 绵绵 [miánmián], 不断 [bùduàn], 不斷 [bùduàn], 不絕 [bùjué], 不绝 [bùjué]
france:
ininterrompu
germane:
ununterbrochen
hispane:
ininterrumpido, sin interrupción
hungare:
szakadatlan, folyamatos
japane:
すき間のない [すきまのない], とぎれのない
nederlande:
ononderbroken
pole:
ciągły, nieprzerwany
rumane:
neîntrerupt, continuu
ruse:
непрерывный
ukraine:
безперервний, послідовний

mankloko

Mankanta parto: plenigi, ŝtopi manklokon; tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado [26]. VD:breĉo, fendo, truo
bulgare:
празнота, кухина, лакуна
ĉine:
[quē], 毛病 [máobìng], 漏洞 [lòudòng], 玷 [diàn], 疵 [cī], 病 [bìng], 短 [duǎn], 破綻 [pòzhàn], 破绽 [pòzhàn], 缺陷 [quēxiàn], 缺点 [quēdiǎn], 缺點 [quēdiǎn], 疵点 [cīdiǎn], 疵點 [cīdiǎn]
france:
défaut (manque)
germane:
Fehlstelle
hispane:
grieta, brecha
hungare:
hiányosság, megszakadás, folyamatossági hiány, hiátus
japane:
すき間 [すきま], 空隙 [くうげき]
nederlande:
hiaat
pole:
brakujące miejsce
rumane:
locul lipsă
ruse:
пропуск (отсутствующее место), лакуна

administraj notoj