*neces/a PV

*necesa

1.
Estanta nepre bezonata; ne povanta esti malhavata aŭ ne uzata: la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru [1]; pli da loko, ol estis nepre necesa por ili […] ĉi ne estis [2]; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo [3]; sen apartaj kapabloj kaj streĉado de la kapo, oni povas formi ĉiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj [4]; ĝis nun li neniam opiniis necesa sin detenadi [5]; tiel necesa, kiel la pano por la korpo [6]; [li] aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo [7]; ŝi konvinkiĝis, ke ŝi estas nepre necesa hejme [8]; la vivo mem donos al ili la necesan instruon [9]; rusoj aŭ poloj […] povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [10]; por vendisto mensogo estas necesa apogo PrV . VD:nemalhavebla
2.
FIL Laŭracie aŭ laŭlogike ne povanta esti alia aŭ ne esti; nepre okazonta, neevitebla: objektiveco [estas] necesa al ĉia ĝusta rezonado [11]; por 2 lingvoj estas necesaj 2 interpretistoj, tiel ke ili povu interŝanĝiĝi [12]; ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj de ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj [13]; varmo estas necesa efiko de fajro; necesa konsekvenco de principo. ANT:kontingencaVD:konsekvenca1, nepra
afrikanse:
nodige
albane:
nevojshme
amhare:
አስፈላጊ
angle:
necessary
arabe:
الضرورة
armene:
անհրաժեշտ
azerbajĝane:
zəruri
beloruse:
неабходны, патрэбны
bengale:
প্রয়োজনীয়
birme:
လိုအပ်သော
bosne:
potrebno
ĉeĥe:
nevyhnutelný, nutný, potřebný
ĉine:
必要 [bìyào], 不可或缺 [bùkěhuòquē], 所需 [suǒxū], 必然 [bìrán], 必需 [bìxū]
dane:
nødvendig
estone:
vajalik
eŭske:
beharrezkoa
filipine:
kinakailangan
france:
nécessaire
galege:
necesario
germane:
nötig, notwendig 1. unbedingt erforderlich, unentbehrlich 2. unvermeidlich, unumgänglich, zwangsläufig
greke:
αναγκαίος, απαραίτητος, χρειαζόμενος
guĝarate:
જરૂરી
haitie:
nesesè
haŭse:
wajibi
hinde:
आवश्यक
hispane:
necesario
hungare:
szükséges
igbe:
dị mkpa
indonezie:
dibutuhkan, diperlukan
irlande:
islande:
nauðsynlegt
itale:
necessario
japane:
必要 [ひつよう]
jave:
perlu
jide:
נייטיק
jorube:
pataki
kanare:
ಅಗತ್ಯ
kartvele:
აუცილებელია
kazaĥe:
қажет
kimre:
angenrheidiol
kirgize:
керектүү
kmere:
ចាំបាច់
koree:
필요
korsike:
nicissariu
kose:
kuyimfuneko
kroate:
neophodan
kurde:
pêwist
latine:
necesse
latve:
nepieciešams
laŭe:
ມີຄວາມຈໍາເປັນ
litove:
reikalingas
makedone:
потребно
malagase:
ilaina
malaje:
perlu
malajalame:
ആവശ്യമായ
malte:
meħtieġ
maorie:
e tika ana
marate:
आवश्यक
monge:
tsim nyog
mongole:
шаардлагатай
nederlande:
nodig, noodzakelijk
nepale:
आवश्यक
njanĝe:
kofunika
okcidentfrise:
needsaaklik
panĝabe:
ਦੀ ਲੋੜ
paŝtue:
ضروري
pole:
potrzebny, konieczny, niezbędny
portugale:
necessário
ruande:
ngombwa
rumane:
necesar, necesitate, nevoie, indispensabil
ruse:
1. необходимый, нужный, надобный, требуемый 2. необходимый
samoe:
tatau
sinde:
ضروري آهي
sinhale:
අවශ්ය
skotgaele:
riatanach
slovake:
nenahraditeľný, neodvratný, nutný, veľmi potrebný
slovene:
potrebno
somale:
lagama maarmaan
ŝone:
zvakakodzera
sote:
hlokahala
sunde:
perlu
svahile:
muhimu
taĝike:
ҳатмӣ
taje:
จำเป็น
tamile:
தேவையான
tatare:
кирәк
telugue:
అవసరం
tibete:
དགོས་ངེས་ཅན་
tokipone:
wile
ukraine:
необхідно
urdue:
ضروری
uzbeke:
zarur
vjetname:
cần thiết
zulue:
kunesidingo

necesi

Esti necesa, esti bezonata en la koncerna situacio: necesas rapidi [14]; necesis, ke oni forpelu min [15]; por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule [16]; necesas manĝi dum vojaĝo [17]; li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la komforto de ŝi [18]; ĉu nun necesas plue diri, Ke li sukcesis [19]? necesas, ke neniu al ni ĉi tie malhelpu Metrop ! necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la ĝeneralaj kondiĉoj maturiĝu [20]. VD:nepri, -u
beloruse:
патрабавацца, быць неабходным
ĉine:
有必要 [yǒubìyào]
france:
falloir, être nécessaire
hispane:
ser necesario
indonezie:
butuh, perlu
japane:
必要である [ひつようである]
pole:
być koniecznym, być niezbędnym
rumane:
fi necesar, fii indispensabil

neceso

1.
Nepra bezono: vi manĝos panon sen neceso de ŝparado [21]; li sciigu al la aliaj la neceson kolekti nutraĵon [22]; en okazo de neceso [ĉio] malaperos sen postesigno [23]; estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn [24]; la neceso nutri sian familion [25]; neceso ne estas kareso PrV .
2.
Postulo de la cirkonstancoj, racio, logiko: la akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara [26]; se iam aperos la neceso fari en Esperanto ian ŝanĝon, tion [faru] nepre en plena interkonsento [27]; ĉar la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la devizon de l' ideaj Esperantistoj [28]; liaj poemoj estas melodie spontanaj kaj formabundaj: ilia ritmo dependas de la momenta inspiro kaj povas aliiĝi laŭ la neceso [29]; mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj [30].
angle:
necessity
beloruse:
неабходнасьць
ĉeĥe:
nutnost
ĉine:
必然 [bìrán], 必要性 [bìyàoxìng], 不可缺少 [bùkěquēshǎo], 不可或缺 [bùkěhuòquē]
france:
nécessité
germane:
dringender Bedarf 1. Notwendigkeit, Erfordernis, Unentbehrlichkeit
greke:
ανάγκη
hispane:
necesidad (imperiosa)
hungare:
szükségesség
indonezie:
kebutuhan, keperluan
itale:
necessità (proprietà)
japane:
必要 [ひつよう], 必然 [ひつぜん]
nederlande:
noodzaak
pole:
konieczność, potrzeba, niezbędność
portugale:
necessidade
rumane:
necesitate, nevoie
ruse:
необходимость
slovake:
nutnosť, potreba
ukraine:
потреба

necesaĵo

1.
Io nepre bezonata: prepari diversan necesaĵon por la edziĝo [31]; ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj Marta ; tiu ĉi ago […] ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo [32]; ĉiu portis dorsosakon kaj estis bone ekipita per ĉiuj necesaĵoj [33]; li rapidis al la kuirejo kaj revenis kun kafpoto kaj aliaj necesaĵoj, faris fajron […] kaj kuiris fortegan kafon [34]; nutraĵoj kaj diversaj necesaĵoj komencis maloftiĝi, kaj multspecaj limigoj venis [35].
2.
Fekaĵo, urino: ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj, fosileton vi devas havi ĉe vi […] fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon [36]. VD:Ekskremento
angle:
1. necessity
beloruse:
1. нешта неаобходнае 2. выдзяленьне (з арганізму)
ĉine:
1. 必需品 [bìxūpǐn], 需要 [xūyào], 基本需要 [jīběnxūyào], 不可缺少 [bùkěquēshǎo]
france:
1. nécessité
germane:
1. Notwendiges butiko de ~aĵoj: Lebensmittelgeschäft. 2. Notdurft
hispane:
1. necesidad (para un ser vivo)
hungare:
1. szükséglet
indonezie:
2. ekskremen
itale:
1. necessità (cosa di cui si ha bisogno)
japane:
必需品 [ひつじゅひん], 日用品 [にちようひん]
nederlande:
1. behoefte
pole:
1. niezbędnik, rzecz potrzebna
portugale:
1. necessidade
rumane:
1. esențiale, kit, lucru necesar
ukraine:
1. що-н. необхідне, потрібне

neceseco

La povo de cirkonstancoj neevitebligi iun agon; la mallibereco povi elekti inter pluraj ebloj: la jeno estas bona pro la nuna neceseco [37]; aperis la neceseco krei armeon de laborantoj [38]; ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [39]; la fera mano de la neceseco [40]; la neceseco min devigas agi, kiel mi faras [41]; el la neceseco oni devas fari virton PrV ; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola PrV . VD:devigo, leĝo, murmuro, perforto
angle:
necessity
beloruse:
неабходнасьць
ĉeĥe:
nutnost
ĉine:
必然 [bìrán], 必要性 [bìyàoxìng], 不可或缺 [bùkěhuòquē], 不可避免 [bùkěbìmiǎn], 不可逃避 [bùkětáobì], 无法逃避之事 [wúfǎtáobìzhīshì], 無法逃避之事 [wúfǎtáobìzhīshì]
france:
nécessité
germane:
Notwendigkeit, Unvermeidlichkeit, Unumgänglichkeit
greke:
ανάγκη
hispane:
necesidad
hungare:
szükségesség
indonezie:
kebutuhan, keperluan
itale:
necessità (proprietà)
japane:
必要性 [ひつようせい], 必然性 [ひつぜんせい]
nederlande:
noodzaak
pole:
konieczność, potrzeba, niezbędność
portugale:
necessidade
rumane:
necesitate, nevoie
ruse:
необходимость
slovake:
nutnosť, potreba
ukraine:
потреба

*necesejo [42]

Loko destinita por feki kaj urini: en la necesejo krevis akra kaj seka frapo kaj, sin puŝinte sur la kahelan muron, reeĥis tra la malfermata pordo Metrop ; ŝi abunde vomis en la necesejo [43]; de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro – por konstati alvenante ĉe la necesejo, ke ĝi ne estas uzebla [44]; subita lakso ne lasas al li tempon por serĉi la necesejon [45]. SIN:klozetoVD:banĉambro, tualetejo
angle:
toilet, WC, bathroom, restroom
beloruse:
туалет, прыбіральня
bulgare:
тоалетна
ĉeĥe:
záchod
ĉine:
厕所 [cèsuǒ]
france:
toilettes, WC
germane:
Klo, Toilette, WC, Abtritt [ark] Toilette
hispane:
váter, retrete, letrina, excusado, aseo
hungare:
vécé, WC, toalett, illemhely
indonezie:
toilet, kakus, kamar kecil, kamar mandi, WC
itale:
gabinetto, toilette
japane:
便所 [びんしょ], トイレ [といれ]
nederlande:
toilet, w.c.
pole:
toaleta, ubikacja, WC, wychodek, wygódka
portugale:
banheiro (Braz.), toalete, sanitário
rumane:
toaletă, closet, WC, privată
ruse:
туалет, уборная, нужник
slovake:
záchod
tibete:
གསང་སྤྱོད་
ukraine:
убиральня, туалет

necesigi

Igi necesa: la milita evoluo necesigis la aperofinon de La Revuo Orienta en marto 1944 [46]; la Dioj necesigas ŝvitadon por la vojo de boneco [47]; la kunvivado en grandaj familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn distingojn [48]; la prudento necesigas nin venki la naturon [49]. VD:kondiĉi2, postuli2
angle:
to necessitate
beloruse:
патрабаваць, рабіць неабходным
ĉeĥe:
přinutit
france:
demander (nécessiter), exiger (nécessiter), nécessiter
germane:
nötig machen, notwendig machen, erfordern, verlangen
greke:
χρειάζομαι
hispane:
demandar (necesitar), exigir (necesitar), necesitar
hungare:
szükségessé tesz, szükségel
indonezie:
mengharuskan, mewajibkan
itale:
esigere, richiedere
japane:
必要とする [ひつようとする]
nederlande:
noodzakelijk maken
pole:
czynić niezbędnym, robić niezbędnym, zmuszać, wymagać
portugale:
necessitar
rumane:
face indispensabil, forța, necesita
ruse:
требовать, делать необходимым
slovake:
prinútiť
ukraine:
вимагати, примушувати, змушувати, робити необхідним

*necesujo [50]

1.
Skatoleto por enteni konstante bezonatajn objektojn: necesujo por tualeto, vojaĝo; necesujo de kudristino, de kuracisto. VD:garnituro
2.
Necesseĝo: banĉambro tri-kvadratmetra: lavopelvo, necesujo kaj duŝilo [51].
Rim.: Laŭ HejmVort, la uzo de „necesujo“ en ĉi tiu signifo estas ne malofta, sed laŭ la Fundamento ĝi havas la sencon necesujo1. Tamen tiu senco ŝajnas iom arkaikiĝinta, kaj ĉiel ajn, eblas ankaŭ rigardi la du „necesujo“n homonimoj.
beloruse:
1. нэсэсэр 2. унітаз
ĉeĥe:
necesér
ĉine:
2. 馬桶 [mǎtǒng], 马桶 [mǎtǒng]
france:
1. nécessaire (trousse)
germane:
1. Necessaire 2. Kloschüssel
hispane:
1. neceser (estuche) 2. taza del inodoro
hungare:
1. neszesszer 2. vécékagyló
indonezie:
2. dudukan toilet, mangkuk toilet
japane:
小物入れ [こものいれ], 用具入れ [ようぐはいれ], 道具箱 [どうぐばこ]
nederlande:
1. necessaire
pole:
1. neseser 2. muszla klozetowa
portugale:
1. nécessair
rumane:
1. geantă 2. vas toaletă
ruse:
1. несессер
slovake:
necesér
ukraine:
несесер

laŭnecese

Tiam kaj tiom, kiom necesas: laŭnecese la Akademio havas la rajton eldoni propran bultenon [52]; la vicprezidantoj laŭnecese anstataŭas la prezidanton [53]; la organiza kompanio scias, kiom da bicikloj troviĝas en iu stacio, kaj laŭnecese transportas rezervajn veturilojn, se en iu kvartalo ili mankas [54]
beloruse:
па неабходнасьці, па патрэбе
france:
en cas de besoin, en fonction du besoin
germane:
soweit erforderlich, falls notwendig
hispane:
según sea necesario, en caso de necesidad
indonezie:
secukupnya, seperlunya, sesuai kebutuhan, sesuai keperluan
pole:
zgodnie z potrzebą, według potrzeb
rumane:
după cum este necesar

nenecesa, sennecesa

Kiu ne necesas; superflua: ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo [55]; la servistino fariĝis nenecesa, tamen Sara restis [56]; ĉi tiu antaŭzorgo, tamen, estis tute nenecesa, ĉar la azeno ne povus forkuri [57]; nenecesaj kaj kruelaj humiligoj [58]. VD:fakultativa, libervola, senbezona
55. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
57. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
58. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
unnecessary
beloruse:
непатрэбны, лішні
ĉeĥe:
nepotřebný
ĉine:
多余 [duōyú], 多餘 [duōyú], 不必要 [bùbìyào], 多余 [duōyú], 多餘 [duōyú], 无谓 [wúwèi], 無謂 [wúwèi], 不必要 [bùbìyào]
france:
inutile
hispane:
innecesario, inútil
indonezie:
tidak dibutuhkan, tidak diperlukan
itale:
superfluo, inutile
japane:
無用の [むようの], 無駄な [むだな]
pole:
niekonieczny, zbędny
rumane:
inutil, nenecesar
ruse:
ненужный
slovake:
nepotrebný
ukraine:
непотрібний

malnecesa

Nenecesa kaj eĉ malutila: malnecesa elspezo, hasto; interparolo pri malnecesa temo [59]; ĉio estas en la verko mirinde bele interligita kaj nenio estas en ĝi malnecesa [60]; strange aspektas la malnecesaj pedantaĵoj [61]. VD:balasta, misloka, redunda, superflua
59. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
60. A.Grabowski: Antaŭparolo al „Sinjoro Tadeo“, En „Sinjoro Tadeo“, Varsovio, 1918. P.VI
61. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
angle:
unnecessary
beloruse:
непатрэбны, неапраўданы, залішні
ĉine:
不必要的 [búbìyàode], 多余 [duōyú], 多餘 [duōyú], 多餘 [duōyú], 多馀 [duōyú], 非必要 [fēibìyào], 不是必要 [búshìbìyào], 可有可无 [kěyǒukěwú], 可有可無 [kěyǒukěwú], 可消耗 [kěxiāohào], 可牺牲 [kěxīshēng], 可犧牲 [kěxīshēng], 无谓 [wúwèi], 無謂 [wúwèi]
germane:
unnötig, entbehrlich
hispane:
inecesario
pole:
zbyteczny, niepotrzebny
rumane:
superfluă, de prisos
ruse:
лишний, зряшный, ненужный

necesseĝo, neceseja seĝoHejmVort

Neceseja instalaĵo por feki aŭ urini, ordinare kun akvoŝprucigilo por elpeli la ekskrementojn: en multaj landoj […] necesseĝo troviĝas en malsama ĉambro ol lavpelvo, bankuvo, duŝo [62]. SIN:necesujo 2
angle:
toilet seat, toilet bowl
beloruse:
унітаз
ĉine:
馬桶 [mǎtǒng], 马桶 [mǎtǒng], 坐厕垫 [zuòcèdiàn], 坐廁墊 [zuòcèdiàn], 垫圈 [diànquān], 墊圈 [diànquān]
france:
cuvette de toilettes
germane:
Toilettenstuhl, Klobecken
hispane:
retrete, taza (del váter), váter
hungare:
vécékagyló
indonezie:
dudukan toilet, mangkuk toilet
pole:
muszla klozetowa
rumane:
vas toaletă
ruse:
унитаз

vivnecesaĵo

Afero esenca, havenda, bezonata por vivado: per sia ĉiutaga laboro li povis akiri la vivnecesaĵojn: sufiĉan manĝaĵon, modestan vestaĵon, loĝejon [63]. VD:vivograva
angle:
basic need, basic necessity, life's necessities (plural)
beloruse:
жыцьцёвая неабходнасьць
ĉine:
基本需要 [jīběnxūyào]
france:
ressource vitale
germane:
Lebensnotwendiges
hispane:
necesidad vital
indonezie:
kebutuhan hidup, kebutuhan dasar
pole:
środki niezbędne do życia {pl}
rumane:
mijloace necesare vieții
ruse:
жизненная потребность

administraj notoj

pri ~o:
      Necesas aŭ pli klare ellabori la distingon inter la sencoj "bezono", "postulo
      de.." kaj "neceseco" aŭ parte rezigni pri la distingo kaj sinonimigi ilin.
      [W. Diestel]