tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sv
Kunigi, kunligi per fadeno aŭ ŝnureto, kiun oni traigas tra la
kunligotaĵojn per speciala pinta instrumento:
kudri du pecojn da ŝtofo;
kudri manikojn al paltoZ;
kudri ŝuojn;
kudri la foliojn de kajero;
mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi
[2];
fine la ĥirurgo kudris mian haŭton;
porkudraj butikaĵoj
(merceraĵo).
Piko, farita kun fadenhava kudrilo.

Pika instrumento por kudri, provizita ĉe unu ekstremaĵo
per fendo, tra kiu oni traigas la fadenon:
per kudrilo ni kudras
[3];
ne iru fadeno antaŭ kudrilo
(ĉio restu ĉe sia rango)
[4];
ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon
[5].
Homo, kiu profesie kudras vestojn:
ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon
[6]?

Kudri ĉe la ĉirkaŭo:
en vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur
sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan
ŝafidan felon
[7];
ŝi portis pelton el blua atlaso,
ĉirkaŭkudritan per cigna lanugo
[8];
jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado
de falbaloj
[9].
borderi,
orli