*maŝin/o

*maŝino

1.
TEK Aparato, kiu produktas, transsendas aŭ utiligas forton kaj anstataŭas aŭ plifaciligas la homan laboron: draŝmaŝino, skribmaŝino; li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por […] ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn [1]; manlaborado, kiu povas esti farata per maŝino [2]; estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero [3]; oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj Marta ; ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn [4]; oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue [5].
2.
(figure) Malsimpla organizo kombinita por atingi difinitan celon: la homa maŝino; li tiam volus […] la poetojn tuj pendigi, ĉar ili vere mokas lin kun sia brua rimmaŝin'! [6]; la tera maŝino Hamlet ; ekmarŝu la impresmaŝino VivZam ; administracia maŝino estas ĉiam malrapida.
afrikanse:
masjien
albane:
makinë
amhare:
ማሽን
angle:
machine
arabe:
آلة
armene:
մեքենա
azerbajĝane:
maşın
beloruse:
машына
bengale:
মেশিন
birme:
စက်ယန္တရား
bosne:
mašina
bretone:
ardivink, ijinenn, mekanik
ĉeĥe:
stroj
ĉine:
机械 [jīxiè], 機械 [jīxiè], 机器 [jīqì], 機器 [jīqì], 机子 [jīzi], 機子 [jīzi]
dane:
maskine
estone:
masin
eŭske:
makina
filipine:
makina
france:
machine
galege:
máquina
germane:
Maschine 1. Maschine
guĝarate:
મશીન
haitie:
machin
haŭse:
inji
hinde:
मशीन
hispane:
máquina
hungare:
gép(ezet)
igbe:
igwe
irlande:
meaisín
islande:
vél
itale:
macchina
japane:
マシン
jide:
מאַשין
jorube:
ẹrọ
kanare:
ಯಂತ್ರ
kartvele:
მანქანა
kazaĥe:
машина
kimre:
peiriant
kirgize:
машина
kmere:
ម៉ាស៊ីន
koree:
기계
korsike:
màcchina
kose:
umatshini
kroate:
uređaj
kurde:
makîne
latine:
apparatus
latve:
mašᗻna
laŭe:
ເຄື່ອງ
litove:
mašina
makedone:
машина
malagase:
milina
malaje:
mesin
malajalame:
യന്ത്രം
malte:
magna
maorie:
mihini
marate:
मशीन
monge:
tshuab
mongole:
машин
nederlande:
machine
nepale:
मिसिन
njanĝe:
makina
okcidentfrise:
masine
panĝabe:
ਮਸ਼ੀਨ ਨੂੰ
paŝtue:
ماشين
pole:
maszyna
portugale:
máquina
ruande:
imashini
rumane:
mașină
ruse:
машина
samoe:
masini
sinde:
مشين
sinhale:
යන්ත්රය
skotgaele:
inneal
slovene:
stroj
somale:
mashiinka
ŝone:
Machine
sote:
mochine
sunde:
mesin
svahile:
mashine
taĝike:
мошина
taje:
เครื่อง
tamile:
இயந்திரம்
tatare:
машина
telugue:
యంత్రం
tibete:
འཁྲུལ་འཁོར
tokipone:
ilo
ukraine:
машина
urdue:
مشین
uzbeke:
mashina
vjetname:
máy
zulue:
umshini

maŝina

1.
Rilata al maŝino, de maŝino: vapormaŝina kaldrono [7]; maŝina muzeo [8]; ĉiaj maŝinaj kaj kemiaj rimedoj [9].
2.
Per maŝino: maŝina tradukado [10].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
8. Laimius Stražnickas: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro, Monato, 2000/11, p. 25
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Kampara fabrikado, 2011
10. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
beloruse:
машынны, мэханічны, машынізаваны
ĉine:
2. 用机器 [yòngjīqì], 用機器 [yòngjīqì]
germane:
2. maschinell
japane:
機械の [きかいの], 機械的な [きかいてきな]
pole:
2. maszynowy, bezwiedny, machinalny
rumane:
2. mașină, inconștientă, mecanică, involuntare
ukraine:
машинний, механічний

maŝine

1.
Per maŝino, ne per mano: puntoj, tapiŝoj fabrikataj maŝine (meĥanike); antaŭe oni faligis arbojn ne maŝine kaj grandkvante kiel nun [11].
2.
(figure) Sen konscia volo, kvazaŭ per maŝino, aŭtomate: agi nur maŝine; li mensogas maŝine PrV .
11. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010
beloruse:
1. з дапамогай машыны, машынным спосабам, мэханічна 2. машынальна
bretone:
1. ent-mekanikel 2. evel ur mekanik
france:
1. mécaniquement 2. machinalement
germane:
1. maschinell 2. maschinell
hungare:
1. géppel 2. gépiesen
itale:
1. a macchina 2. meccanicamente (automaticamente)
japane:
機械で [きかいで], 機械的に [きかいてきに]
nederlande:
2. machinaal
pole:
2. maszynowo, machinalnie
rumane:
2. mecanic, automat
ruse:
1. с помощью машин, машинным способом 2. машинально
ukraine:
машинним способом, механічно

maŝinaro

Aro de maŝinoj: la strikantoj uzas la maŝinaron de la entrepreno por produkti havaĵojn [12]; tiel li povis akiri pli modernan maŝinaron [13]; (figure) li decidis uzi la ŝtatan maŝinaron (aparaton) por fueli la kampanjon per statistiko [14].
angle:
machinery
beloruse:
машынны парк, абсталяваньне, машынэрыя
germane:
Maschinerie, Maschinenpark
japane:
機械設備 [きかいせつび], 機械仕掛 [きかい仕掛], 全機構 [ぜんきこう]

maŝinejo EBV

TEK Konstruaĵo aŭ ĉambro por funkciantaj maŝinoj: en la poŭpa maŝinejo [15]; lia kajuto estis en proksimo de maŝinejo kaj bruego de maŝinoj penetris en la kajuton [16].
beloruse:
машынная заля, машыннае аддзяленьне
bretone:
sal an ardivinkoù
ĉine:
机房 [jīfáng], 機房 [jīfáng]
france:
salle des machines
germane:
Maschinenraum, Maschinenhalle
itale:
sala macchine
japane:
機械室 [きかいしつ], 機関室 [きかんしつ]
pole:
maszynownia
rumane:
camera motoarelor, încăperile de mașini
ukraine:
машинне відділення (на кораблі і т.п.)

maŝinismo

Maŝinepoko, industria stato, en kiu manlaboro estas pliparte anstataŭata per maŝinoj: maŝinismo venigis la industrian revolucion, kiu perfektigis homekspluatadon kaj pravigis la aktualan kapitalismon [17].
17. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
beloruse:
мэханізацыя
ĉine:
机械化 [jīxièhuà], 機械化 [jīxièhuà]
france:
machinisme
germane:
Maschinisierung, Mechanisierung
hungare:
gépesítés
japane:
産業の機械化 [さんぎょうのきかいか], 機械の使用 [きかいのしよう]
nederlande:
mechanisatie
pole:
mechanizacja
rumane:
mecanizare
ruse:
механизация
ukraine:
механізація

maŝinisto

1.
Homo, kiu profesie direktas maŝinon: [li] malbenadis la neelporteble malrapidan […] iradon de la vagonaro kaj la maŝiniston kaj la konduktoron FK ; li varbis pilotojn kaj maŝinistojn el Usono, promesante altan salajron [18].
2.
TEA Homo, kiu en teatrejo starigas la dekoracion sur ĝusta loko: kiam li vespere sidis en la teatro, por ĝui plenanime, li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malantaŭ la disko de la luno, aŭ se sur insulo en la Sundo montriĝis palmo, aŭ kakto en Tirolo [19].
beloruse:
машыніст
bretone:
ardivinker, mekaniker
ĉine:
机务员 [jīwùyuán], 機務員 [jīwùyuán]
france:
1. mécanicien 2. machiniste
germane:
Maschinist 1. Maschinist
hungare:
1. gépész 2. díszletező munkás
itale:
macchinista
japane:
機械工 [きかいこう], 機関手 [きかんしゅ], 機械運転手 [きかいうんてんしゅ], 道具方 [どうぐかた]
nederlande:
1. machinist 2. toneelmeester
pole:
maszynista, ślusarz
rumane:
mașinist utilaje
ruse:
машинист
ukraine:
машиніст, механік

flugmaŝino

AVI Flugaparato, veturilo kapabla iri tra la aero: en la daŭro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmaŝinojn [20]; venos sendube la tempo, kiam […] povos kongresanoj veturi per flugmaŝinoj tre rapide kaj malmultkoste [21]; monpunon tamen riskis la aviadisto pro tio, ke sur la flugmaŝino estis reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao [22].
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, malbona princo, legendo
21. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, La signifo de niaj Kongresoj
22. Laimius Stražnickas/pg: (sen titolo), Monato, 2001/01, p. 10
beloruse:
лятальны апарат
france:
machine volante, vaisseau aérien
germane:
Flugmaschine
itale:
aeromobile
japane:
航空機 [こうくうき]
pole:
aerodyna, statek powietrzny aerodina, vehicul aerian
ukraine:
літальна машина, літак

ilmaŝino PIV1

TEK Maŝino uzata por produkti industriajn ilojn.
beloruse:
станок
bretone:
mekanik-benveg
ĉine:
机床 [jīchuáng], 機床 [jīchuáng], 工具机 [gōngjùjī], 工具機 [gōngjùjī]
france:
machine-outil
germane:
Werkzeugmaschine
hungare:
szerszámgép
itale:
macchina utensile
pole:
obrabiarka
rumane:
mașină unealtă
ruse:
станок
ukraine:
верстат

infera maŝino

(arkaismo)
Eksploda aparato, bombo: esti ĵetita en malliberejon por kelkaj tagoj estas io pli simpla kaj pli senriska, ol meti inferan maŝinon [23].
23. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
france:
machine infernale
pole:
piekielna machina
rumane:
mașină infernală

falĉmaŝino

AGR Maŝino anstataŭanta falĉilon por rapide kaj grandakvante falĉi rikoltojn: kelkaj tankoj estis antaŭ grandega falĉmaŝino VRA ; li ricevis ankaŭ subvenciojn el la Ilara Fonduso por aĉeti […] modernan falĉmaŝinon [24]. VD:kombajno
24. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
mower
beloruse:
касілка
ĉine:
收割机 [shōugējī], 收割機 [shōugējī]
france:
faucheuse (machine)
germane:
Mähmaschine
hispane:
segadora
hungare:
kaszálógép
japane:
草刈り機 [くさかりき], 刈り取り機 [かりとりき]
katalune:
segadora
nederlande:
maaimachine
pole:
kosiarka
ruse:
косилка
ukraine:
косарка

konstrumaŝino

KON Ajna maŝino uzata en konstruejo por foso, levo, premo kaj similaj pezaj taskoj: en la jaro 1938 diversaj konstrumaŝinoj jam aperis en la mondo, tamen estis neniu buldozo dum la konstruado de la ŝoseo inter la provinco Junano, sud-okcidenta Ĉinio, kaj Birmo [25]; ekde la fondo de Volvo apartenas al la produktaro diversaj omnibusoj […], ŝarĝaŭtoj […] kaj konstrumaŝinoj [26].
25. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
26. Vikipedio, artikolo „Volvo“, 2007-10-19
beloruse:
будаўнічая машына
ĉine:
建筑机械 [jiànzhùjīxiè], 建築機械 [jiànzhùjīxiè], 施工机械 [shīgōngjīxiè], 施工機械 [shīgōngjīxiè]
france:
machine de chantier
germane:
Baumaschine
itale:
macchinario edile
pole:
maszyna budowlana
rumane:
mașină de construcție

kudromaŝino

TEKS Maŝino, kiu rapide kudras subŝovatajn ŝtofojn: oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj Marta ; nur la kudromaŝinoj monotone krakis [27].
27. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
beloruse:
швейная машынка
bretone:
gwrierez, mekanik gwriat
ĉine:
包装机 [bāozhuāngjī], 包裝機 [bāozhuāngjī], 縫紉機 [féngrènjī], 缝纫机 [féngrènjī], 鐵裁縫 [tiěcáiféng], 铁裁缝 [tiěcáiféng]
france:
machine à coudre
germane:
Nähmaschine
itale:
macchina per cucire
japane:
ミシン
pole:
maszyna do szycia
rumane:
mașină de cusut
ruse:
швейная машинка
ukraine:
швацька/швейна машина,

kuirmaŝino

KUI Maŝino por varmigi kuirpotojn kaj kuiri manĝaĵojn: la vitroceramikaj kuirmaŝinoj estas sistemoj de kuirado en kiuj estas vitro inter la fonto de varmo kaj la ujo varmigota [28].
bretone:
fornigell
france:
cuisinière
germane:
Kochgerät
pole:
piec kuchenny, kuchenka
rumane:
aragaz, sobă

lavmaŝino

Aparato, kiu memstare lavas vestaĵojn, manĝilaron ks: ŝi instruis al mi manipuli lavmaŝinon [29]; en tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo [30]; niaj lavmaŝino kaj manĝilarlavilo proponas dekojn da programoj [31].
29. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
30. MU Binghua: Elektraj aparatoj mankas en la kamparo, Monato, 2000/12, p. 11
31. Monato, Stefan Maul: Kiom da elektroniko?, 2010
angle:
washing machine
beloruse:
пральная машына
bretone:
kannerez (ardivink)
bulgare:
пералня
ĉeĥe:
pračka
ĉine:
洗衣机 [xǐyījī], 洗衣機 [xǐyījī]
france:
machine à laver, lave-linge
germane:
Waschmaschine
hebree:
מכונת כביסה
hispane:
lavadora
hungare:
mosógép
itale:
lavatrice
japane:
洗濯機 [せんたくき]
nederlande:
wasmachine
pole:
pralka
rumane:
mașină de spălat rufe
slovake:
práčka
svede:
tvättmaskin
ukraine:
пральна машина

skribmaŝino

TIP Tajpilo: tute ellaborita skribmaŝino en 1891 VivZam ; sur la ligna skribotablo apud la fenestro staris skribmaŝino [32]; mi verkis, netigis per mia skribmaŝino iliajn manuskriptojn [33].
32. Monato, Lode Van de Velde: Ekslibriso, 2010
33. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
angle:
typewriter
beloruse:
друкавальная машынка, пішучая машынка
ĉine:
打字机 [dǎzìjī], 打字機 [dǎzìjī]
france:
machine à écrire
germane:
Schreibmaschine
hispane:
máquina de escribir
hungare:
írógép
itale:
macchina per scrivere
nederlande:
schrijfmachine
pole:
maszyna do pisania
rumane:
mașină de scris
ruse:
пишущая машинка
svede:
skrivmaskin
ukraine:
друкарська машинка

*temaŝino

Aparato por boligi akvon por teo kaj teni ĝin varme; la rusa, okcidentazia modelo nomata samovaro posedas duan malgrandan ujon por tekoncentraĵo: ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo [34]; oni aŭdis la obtuzan kantadon de la temaŝino [35]; Franjo okupiĝis pri la temaŝino, kaj mi iom legis IK .
angle:
tea-kettle
beloruse:
імбрык, чайнік (з падагрэвам), самавар
france:
bouilloire à thé
germane:
Teemaschine
pole:
samowar
rumane:
samovar
ukraine:
самовар

vapormaŝino

TEK Maŝino, kiu transformas la ekspansian forton de akvovaporo al meĥanika movado: tiam ni ne havis vapormaŝinojn [36]; vapormaŝinoj, fervojoj, radioaparatoj estis inventitaj ene de ducento da jaroj [37].
beloruse:
паравая машына
bretone:
ijinenn dre vurezh
ĉine:
蒸气机 [zhēngqìjī], 蒸氣機 [zhēngqìjī], 蒸汽机 [zhēngqìjī], 蒸汽機 [zhēngqìjī]
france:
machine à vapeur
germane:
Dampfmaschine
hungare:
gőzgép
itale:
macchina a vapore
japane:
蒸気機関 [じょうききかん]
nederlande:
stoommachine
pole:
silnik parowy
rumane:
motor cu abur
ruse:
паровая sмашина
ukraine:
парова машина

vendomaŝino

Aparato, el kiu oni povas ricevi varojn post aŭtomata akcepto de pago: [ili] aĉetas tabak-varojn el aŭtomataj vendomaŝinoj [38]; la vendomaŝino ne redonis la reston de la mono [39].
angle:
vending machine
beloruse:
гандлёвы аўтамат
ĉine:
自动售货机 [zìdòngshòuhuòjī], 自動售貨機 [zìdòngshòuhuòjī], 販賣機 [fànmàijī], 贩卖机 [fànmàijī], 出售机 [chūshòujī], 出售機 [chūshòujī], 自动贩卖机 [zìdòngfànmàijī], 自動販賣機 [zìdòngfànmàijī]
germane:
Verkaufsautomat
pole:
automat sprzedający
rumane:
automat de vânzare

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
il~o : Mankas dua fontindiko.
il~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
infera ~o: Mankas dua fontindiko.
kuir~o: Mankas dua fontindiko.