*tajlor/o

*tajloro

TEKS
Homo, kies metio estas fari vestojn: la patro estas tajloro [1]; li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton FK ; [ŝi] ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj FK ; la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa nombro DL ; restu tajloro ĉe via laboro DL ; la tajloro ŝlosis en la ŝranko la kudrilon, fadenojn, gladilon kaj ulnon [2]; ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron PrV ; ŝi surhavis blu-grizan tajlorkostumon ekstreme, sed diskrete, elegantan ChV .
angle:
tailor
beloruse:
кравец
ĉeĥe:
krejčí, tailleur, tailor
france:
styliste, tailleur
germane:
Schneider restu ~o ĉe via laboro: Schuster bleib bei deinem Leisten.
hispane:
sastre
hungare:
szabó
japane:
仕立屋 [したてや], 洋服屋 [ようふくや]
katalune:
sastre
nederlande:
kleermaker
perse:
خیاط
pole:
krawiec
portugale:
costureiro, alfaiate
ruse:
портной
slovake:
krajčír
svede:
skräddare
tibete:
ཚེམ་བཟོ་
ukraine:
кравець

tajlora

Rilata al la laboro de tajloro: la patro rekomencis sian tajloran laboron [3]; en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj Marta .
beloruse:
кравецкі
pole:
krawiecki
ukraine:
кравецький

tajlori

1.
Fari veston: mi vidis grupon da sinjoroj en sobraj, bone tajloritaj kompletoj [4]. PRT:fasoni1, ĉirkaŭtondi, tajli, kudri
2.
Fasoni, konformigi ion por doni al ĝi laŭcelan formon: [la] programo ne estas tajlorita specife por junularo [5]; eltajlori el dormoĉambrego pecon por banejo (prefere: tajli) [6]; ĉe principa militrifuzo oni tamen povas tajlori por si helpan postenon, kiel riparisto de tanko [7]; tajlorado de mesaĝoj [8].
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj, 2005
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Łukasz Żebrowski, Tobiasz Kaźmierski: Niaj artaj konfrontoj
6. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
7. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ..., 2013
8. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Ne menciu la militon
angle:
tailor
beloruse:
дапасоўваць, дапускаць, падганяць 1. шыць (адзеньне)
germane:
zuschneiden, zurecht schneidern 1. schneidern, anfertigen (Kleidung), Kleidung herstellen
japane:
仕立てる [したてる]
pole:
szyć modnie, personalizować
ukraine:
шити, пошити

tajlorejo

Metiejo de tajloro: la preta ŝtofo, siavice, migris tra la planko malsupren al la apreturejo, kie tra la aro de tondaj, lavaj, gladaj, brosaj kaj aliaj maŝinoj ĝi vagadis de etaĝo al etaĝo, poste al la tajlorejo, kie premmaŝinoj eltranĉis la necesajn formojn per unusola premo kaj ili malsupreniĝis al la kudrejo VaK ; li laboradis en la familia tajlorejo por infanvestaĵo[j] [9].
beloruse:
кравецкая майстэрня, швацкая майстэрня, краўцоўня, швальня
germane:
Schneiderei
pole:
zakład krawiecki, salon krawiecki

administraj notoj