tradukoj: be bg ca cs de el en es fr hu nl pt ru tp tr

Kovri per ŝtofoj aŭ peltoj pli malpli alĝustigitaj al la korpo
por ŝirmi kontraŭ malvarmo, suno aŭ kaŝi nudecon:
simple, sed pure vestita;
belaj sklavinoj vestitaj en silko kaj oro
[2];
mi estis ... nuda, kaj vi vestis min
[3].

maski,
ŝirmi,
tegi

Ĉio, per kio oni kovras la korpon:
surmeti, demeti veston;
valoras ne la vesto (ekstera ŝajno) valoras la
enesto
[6];
vesto homon prezentas
(monaĥo)
[7];
(figure)
la arbaro montris sian multkoloran vestonZ;
(figure)
Zamenhof rigardis la diversajn religiojn kvazaŭ malsamajn
vestojn de unu sama vero.
kostumo

Ĉiu el la pecoj de plurpeca vesto:
ŝi metis siajn vestaĵojn tiel orde, dum la aliaj
ĵetis la siajn pelmele
[8].

Loko, kie oni konservas aŭ lasas la vestojn:
vestejo de teatro;
li diris al la estro de la vestejo: Elportu vestojn por
ĉiuj servantoj de Baal
[9].

senvestigi
ni ne havis ion, per kio sin vesti aŭ malvesti
[11].

Vesto per kiu
oni
kovras la kapon, precipe kiam ne temas pri la kutimaj ĉapelo
aŭ ĉapo:
la basketoj de lia blanka kapvesto ankoraŭ kaŝis
la supran parton de lia vizaĝo
[12].

Vesto
surportata dum laboro kiel ŝirmilo aŭ kiel signo de funkcio...:
ŝi klake trotas en la kuirejon por lavi lian laborveston
[13].

Vesto per kiu
oni
kovras la piedojn:
lia piedvesto ne estis pli bona – unu fliko sur alia
[14].

malvesti

Nemontrata vesto,
kiun oni portas sub la videblaj:
delikataj subvestoj de virino;
Elsa eliris el la lito kaj komencis surmeti la subvestojn
[16].


supervesto
aperis nealta homo en ruĝa survesto, brodita per bizare
sinuantaj oraj serpentoj
[17].

Vesto kiun oni
surmetas sur aliajn vestojn, precipe tiaj kiujn oni portas
eksterdome por sin protekti kontraŭ malvarmo aŭ pluvo:
li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman
ĉapelon
[18];
li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la
superveston
[19];
li prenis sian superveston kaj forlasis la balon
antaŭ kelkaj minutoj, diris Olsen
[20];
ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie
trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj,
pluvombreloj kaj galoŝoj
[21];
oni povus diri, ke ŝin kaptis forta malvarmo,
ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj
ke ŝi ion profunde hontis, ĉar ŝi ne povis
forlevi la okulojn de la ŝtonoj de la trotuaro
[22];
du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin
reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje
[23].