tradukoj: be bg br cs de en es fa fr hu nl pl pt ru sk

*bud/o

*budo  

ARKI Senluksa barako aŭ butiketo el lignaj tabuloj: ĝardena budo por kulturiloj; postena soldata budo; budo de ŝuflikisto; butika budoZ. VD:kabano, kajuto, kiosko

balotbudo  

POL Budo lokita en balotejo por kaŝi la elekton de partoprenantoj en sekreta voĉdonado: La balotbudo estis adoptita en 1872 de Unuiĝinta reĝlando, en 1877 de Belgio kaj en 1903 de Germanio. [1]

provbudo

TEKS Budo en vestvendejo, en kiu oni povas lasi la vestojn kaj surmeti aliajn por provo: „mi volus provmeti tiun mamzonon en la montrofenestro.“ „Nu vidu, sinjorino“ respondas la vendistino, „prefere vi faru tion en la provbudo...“ [2].

telefonbudo

TEL Budo en publika loko, en kiu oni povas uzi telefonon: la instruistoj subite aŭdas la voĉon de Susano ene de la telefonbudo [3].

tradukoj

anglaj

~o: booth, kiosk, cabana; balot~o: voting booth; telefon~o: telephone booth.

belorusaj

~o: будка, шапік, кіёск; telefon~o: тэлефонная будка.

bretonaj

~o: lochenn, logell, stal; telefon~o: logell bellgomz.

bulgaraj

prov~o : съблекалня; telefon~o: телефонна кабина.

ĉeĥaj

~o: bouda, chatrč, kiosek, koliba, kuča, kůlna, kůlna, přístřešek; telefon~o: telefonní budka.

francaj

~o: cabine, édicule , kiosque , resserre, stand ; balot~o: isoloir; prov~o : cabine d'essayage; telefon~o: cabine téléphonique.

germanaj

~o: Bude; prov~o : Umkleidekabine; telefon~o: Telefonzelle.

hispanaj

~o: kiosko, puesto, caseta; prov~o : probador (cabina para probarse ropa).

hungaraj

~o: bódé, fülke; telefon~o: telefonfülke.

nederlandaj

~o: kraam, huisje , schuurtje; prov~o : pashokje; telefon~o: telefooncel.

persaj

~o: غرفه، باجه; prov~o : کابین پرو (لباس); telefon~o: باجه‌ی تلفن.

polaj

~o: buda, budka; prov~o : przymierzalnia; telefon~o: budka telefoniczna, kabina telefoniczna.

portugalaj

~o: barraca (de feira, de jornais).

rusaj

~o: будка, ларёк, киоск.

slovakaj

~o: búda, chatrč, kiosok, koliba; telefon~o: telefónna búdka.

fontoj

1. Vikipedio, balotbudo
2. R. Cash: esperanto-anekdotoj, [vidita en 2007-03]
3. A. Ŭesto: Doktoro Kiu, 2006

~o: Mankas verkindiko en fonto.
balot~o: Mankas dua fontindiko.
prov~o: Mankas dua fontindiko.
telefon~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | bud.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2018/02/07 13:10:15