*kas/o PV

*kaso

1.
Monkesto; kasmaŝino: dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo [1]; la unua [desegnaĵo] estis trovita en la malplena kaso de aŭtomata alkoholvendejo [2]; plena kaso ŝteliston altiras PrV ; abatoj plenigis sian kason per la biervendado [3].
2.
VdE Ĉambro, destinita por enspezado kaj elspezado de mono, kaj en kiu oni konservas la kason1: kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis [4]; jam mi estis antaŭsaltinta, kubute forŝovante maljunulinon de la kasofenestro [5]; nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis [6]. SIN:kasejoVD:giĉeto
3.
(figure) Monaj rimedoj: por kio rompi seĝojn? ĝi estas malprofito por la regna kaso; [7]; la reĝa kaso havos malprofiton [8]; mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka helpo [9]; al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso PrV ; vivi de ŝparita kaso (mono) PrV ; kiu rompis la glason, tiu ordigu la kason PrV (pagante la perdon, ĉar ĉiu devas prirespondi pri siaj faroj); [li] devis konfesi pri akcepto kaj kaŝado de gigantaj sumoj, pri nigraj kasoj kaj kontoj [10]. VD:poŝo, sako.
angle:
1. cash box, money box, till 2. cashier's office, cashpoint, cashdesk 3. coffer, purse
beloruse:
1. каса 2. каса 3. каса, сродкі (грашовыя)
bulgare:
1. каса
ĉeĥe:
peníze v pokladně, pokladní hotovost
ĉine:
2. 收銀台 [shōuyíntái], 收款台 [shōukuǎntái], 購票處 [gòupiàochù]
france:
1. caisse (boîte pour l'argent) 2. caisse (lieu où l'on paie) 3. caisse (moyens financiers), argent regna ~o: trésor public. ~o de reciproka helpo: caisse d'entraide, caisse de solidarité. ŝparita ~o: économies. kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: il faut payer pour ses erreurs.
germane:
1. Kasse, Geldkassette, Geldkasten 2. Kasse, Kassenraum 3. Kasse, Finanzmittel
hebree:
1. קופה (כסףת), אוצר (קופה) 2. קופה (נקודת מכירה) ŝparita ~o: חסכונות.
hispane:
1. caja (de dinero), cofre, caja fuerte 2. caja (local), tesoro 3. recursos financieros ~o de reciproka helpo: caja de solidaridad. ŝparita ~o: ahorros. kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: quien rompe debe pagar.
hungare:
1. pénzesláda, kassza, kézipénztár, pénzkazetta 2. pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem ŝparita ~o: megtakaríás.
japane:
金庫 [かねぐら], 会計 [かいけい]
nederlande:
1. kas 2. kassa 3. kas ~o de reciproka helpo: solidariteitskas. ŝparita ~o: spaargeld. kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: wie het potje breekt, moet het betalen.
pole:
kasa
portugale:
1. caixa (de dinheiro), cofre, caixa-forte, burra 2. caixa (local), tesouraria 3. caixa (recursos), recursos financeiros
ruse:
1. касса 2. касса
slovake:
pokladničná miestnosť
svede:
1. kassa 2. kassa
tibete:
དངུལ་གཉེར་
ukraine:
каса

kasejo PV

Kaso2: li turniĝis dorse al la kasejoj kaj al la proksimiĝanta virino [11].
11. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
angle:
cashier's office, cashpoint, cashdesk
beloruse:
каса
ĉeĥe:
pokladna - místnost
ĉine:
收銀台 [shōuyíntái], 收款台 [shōukuǎntái]
france:
caisse (lieu où l'on paie)
germane:
Kasse, Kassenraum
hebree:
קופה (נקודת מכירה)
hispane:
caja de pago
hungare:
pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem
japane:
帳場 [ちょうば], 会計課 [かいけいか]
nederlande:
kassa
pole:
kasa
portugale:
caixa (local), tesouraria
rumane:
casa
ruse:
касса
slovake:
pokladničná miestnosť
svede:
kassa
ukraine:
каса (кімната)

kasisto

Tiu, kiu mastrumas kason: la granda kasisto ankaŭ estas saĝa, tamen ŝajnas al li afero tute natura, ke ĉiuj trezoroj de l' faraonoj transiris en Labirinton [12]!
a)
Oficisto aŭ dungito, kiu en- kaj elspezas monon en kaso2: kasistino rakontis al ni, ke oni eĉ konstante kontrolas, kiom rapide ŝi skanas la varojn ĉe la aŭtomata kaso [13].
b)
Societano, kies tasko estas kolekti la kotizojn kaj prizorgi la monon: en la klubo kasisto petis pri l' kotiz' [14]; mi estas sekretario-kasisto de TEĴA [15]; [iliaj] ideoj pli kongruis kun la ekonomia strategio de la kasistoj en Bruselo [16].
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
13. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
14. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
15. Monato, Yamasaki Seikô, 2003
16. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11
angle:
treasurer, paymaster
beloruse:
касір
ĉeĥe:
kasír, pokladník
ĉine:
出納 [chūnà]
france:
caissier, trésorier
germane:
Kassierer, Kassenführer, Kassenverwalter
hebree:
גזבר
hispane:
cajero, tesorero
hungare:
pénztáros
japane:
会計係 [かいけいがかり], 出納係 [すいとうがかり]
nederlande:
kassier, penningmeester
pole:
kasjer
portugale:
caixa (funcionário), tesoureiro
rumane:
casier
ruse:
кассир
slovake:
pokladník
svede:
kassör
ukraine:
касир

enkasigi

(tr)
Ricevi monon, enspezi, enpoŝigi: enkasigi ŝuldojn [17]; instali elektronikan sistemon por enkasigi vojimposton pagotan de ŝarĝaŭtomobiloj [18]; tiujn ĉi kambiojn mia patro […] sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo FK .
17. Monato, Last: Ŝuldanta leporo, 2003
18. Monato, Stefan Maul: Du mil tri, 2003
angle:
pay in
beloruse:
інкасаваць
ĉeĥe:
dát do pokladny, inkasovat, kasírovat
france:
encaisser (mettre en caisse)
germane:
einnehmen, einziehen, einkassieren
hebree:
להכניס (כסף)
hispane:
recaudar
hungare:
bevételez, behajt, pénzt beszed, inkasszál
japane:
領収する [りょうしゅうする], 受領する [じゅりょうする], 入金する [にゅうきんする]
nederlande:
incasseren
pole:
inkasować
portugale:
recolher (dinheiro), arrecadar dinheiro
slovake:
inkasovať
ukraine:
приймати в касу, інкасувати

kasmaŝino

Maŝino entenanta tirkeston por kasa funkcio, kaj plenumanta rilatajn monkalkulojn, ofte uzata en vendejo: restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmaŝino [19].
19. I. Ertl: Buckeye Road, 2011
angle:
cash register
beloruse:
касавы апарат
ĉine:
收銀機 [shōuyínjī], 收款机 [shōukuǎnjī]
france:
caisse enregistreuse
germane:
Registrierkasse
hispane:
caja registradora

administraj notoj