*poŝ/o UV

*poŝo

1.
Speco de saketo alkudrita al vestaĵo: minaci per pugno en la poŝo PrV ; li […] metis la fajrilon en la poŝon kaj iris [1]; en sia dekstra poŝo li portis la papermonon, en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj [2]; el sia veŝtpoŝo li eligis la monon kaj donis ĝin al Anjo. MkM ; grupo de junuloj kun la manoj en la pantalonpoŝoj ViV ; li metas ambaŭ manojn en la jakpoŝojn, poste en la pantalonpoŝon, en la poŝojn de la veŝto [sed] bankbiletojn li ne trovas LGA ; brustpoŝo Tor ; libro ― poŝformataĵo kun la triobla titolo [3]. VD:poŝhorloĝo, poŝtelefono, poŝtuko
2.
(figure) Monujo: multo en kapo, sed nenio en poŝo PrV ; el fremda poŝo oni pagas facile (ledo) PrV ; sin turni al [ies] poŝo PrV ; (peti monon); [ili] pagis bonan poŝmonon al oficistoj [4]. VD:kaso, kesto, sako
3.
(figure) Ia similforma ujo el fleksebla materialo; sako ks: ventropoŝo; kuiri supon, prepari pastopoŝojn (t.e. raviolojn, pelmenojn) [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Pejno Simono: Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!, Monato, 2000/09, p. 23
4. Antanas Grincevičius: Sobriga propono, Monato, 2000/12, p. 15
5. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
angle:
*pocket
beloruse:
1. кішэнь 2. кішэнь
ĉine:
口袋 [kǒudài], 腰包 [yāobāo], 袋 [dài], 衣袋 [yīdài], 褚 [zhǔ]
france:
*poche
germane:
1. *Tasche (an der Kleidung) veŝt~o: Westentasche. pantalon~o: Hosentasche. jak~o: Jackentasche. brust~o: Brusttasche. 2. Geldtasche, Börse, Portmonee
hebree:
כיס
hispane:
bolsillo
hungare:
zseb
indonezie:
kantong, saku
japane:
ポケット [ぽけっと], 財布 [さいふ], 懐 [ふところ]
katalune:
butxaca
nederlande:
zak (in kledingstuk)
pole:
1. *kieszeń 2. kieszeń
portugale:
bolso, algibeira, bolsa
ruse:
*карман
svede:
1. ficka
ukraine:
кишеня, Луза (більярдна), сумка, порожнина, мішок (повне оточення)

poŝa

1.
Sufiĉe malgranda por esti entenata en poŝo: la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon [6]; tre utila poŝa vortaro Ifigenio ; ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency BdV ; telefono, hejma kaj poŝa, ne funkciis [7].
2.
Rilata al poŝo: poŝa ŝtelisto [8].
angle:
~a ŝtelisto: pickpocket.
beloruse:
кішэнны ~a ŝtelisto: кішэньнік.
ĉine:
袖珍 [xiùzhēn]
france:
de poche ~a ŝtelisto: pickpocket.
germane:
Taschen- ~a ŝtelisto: Taschendieb.
hebree:
~a ŝtelisto: כייס.
hispane:
de bolsillo ~a ŝtelisto: carterista.
hungare:
zseb- ~a ŝtelisto: zsebtolvaj.
japane:
小型の [こがたの], ポケット版の [ぽけっとはんの]
katalune:
1. de butxaca 2. de butxaques ~a ŝtelisto: carterista.
nederlande:
zak- ~a ŝtelisto: zakkenroller.
pole:
1. kieszonkowy 2. kieszonkowy ~a ŝtelisto: kieszonkowiec.
ruse:
карманный ~a ŝtelisto: карманник.
svede:
~a ŝtelisto: ficktjuv.
ukraine:
кишеньковий

enpoŝe

En sia(j) poŝo(j): magnetofoneto, kiun eblas havi enpoŝe [9]; Mia amiko ekpaŝis tien-reen tra la ĉambro kun la manoj enpoŝe kaj mieno de plej profunda seriozeco [10].
9. Johán Valano: Tien, Vieno:IEM, 1997
10. A. Conan Doyle, tr. Sten Johansson: La sangofagoj, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
beloruse:
у кішэні, у кішэнях
ruse:
в кармане, в карманах, с собой

elpoŝigi

(tr)
1.
Elpreni el poŝo: li elpoŝigis cigaredon [11]; kiam oni pensas, ke oni atingis kompletan sennivelecon, tiam la TV-produktistoj elpoŝigas novan formaton [12]; la telefono repepas […], ŝi elpoŝigas ĝin kaj vidas, ke […] iu al ŝi sendis tekstmesaĝon dufoje [13]; ni estis traktitaj kiel krimuloj arestataj: mi devis elpoŝigi ĉion, eĉ miajn paperajn naztuketojn [14].
2.
(figure) (komune) Elspezi: duono de la studantaro ne lernas senpage, sed elpoŝigas relative grandajn sumojn [15]; ĉiujare la paro elpoŝigas amason da mono ĉe operfestivaloj [16].
11. István Ertl: Jarmilŝanĝo, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 24a
12. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
13. Monato, Saliko: En fremda lando, 2006
14. Monato, Stefan Maul: Malflugemo, 2007
15. Monato, Dmitrij Cibulevskij/pg: Senkosta servo multe kostas, 2007
16. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
beloruse:
вынуць з кішэні
ĉine:
掏出 [tāochū]
france:
sortir de sa poche
germane:
1. herausnehmen (aus der Tasche) 2. aus der Hosentasche bezahlen, aus der Jackentasche bezahlen, aus der Westentasche bezahlen, ausgeben
hispane:
sacar del bolsillo
japane:
ポケットから出す [ぽけっとからだす], 懐から出す [ふところからだす]
katalune:
1. traure de la butxaca 2. gastar
nederlande:
uit je zak halen
pole:
wyciągać z kieszeni, wyjmować z kieszeni
ruse:
вынуть из кармана
ukraine:
виймати з кишені

enpoŝigi

(tr)
1.
Enŝovi en poŝon: Kamarado Gaja […] rapide enpoŝigis la oron [17]; returne enpoŝigi la fluton Fab3 ; (figure) li enpoŝigis (spertis) denove fiaskon.
2.
(figure) (komune) Enspezi: tiuj kanajloj enpoŝigas grandan parton de la pruntedonitaĵo [18]; la popolo de Burundo ne profitas, ĉar eta grupo enpoŝigas ĉion [19]; ili pagis 1800 eŭrojn en la kason de la institucio kaj kaŝe disdividis kaj enpoŝigis la ceteran monon [20].
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
18. Werner Schad: Nenio perfektas, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 9a
19. Monato, Jérémie Sabiyumva: Pendole pedale, 2009
20. Monato, Fidilalao Henriel: Mikrokreditaj asocioj kreskas kiel fungoj, 2012
beloruse:
пакласьці ў кішэнь
ĉine:
[chuāi]
france:
empocher
germane:
einstecken, in die eigene Tasche stecken 1. einstecken 2. einnehmen
hispane:
meter en el bolsillo
japane:
ポケットに入れる [ぽけっとにいれる], 懐に入れる [ふところにいれる]
katalune:
1. embutxacar 2. embutxacar-se
nederlande:
in je zak steken
pole:
1. wkładać do kieszeni, wsadzać do kieszeni 2. dawać do kieszeni
ruse:
1. положить в карман 2. прикарманить
ukraine:
класти в кишеню, привласнювати

ventropoŝo

Ordinare surventra haŭtfaldo de pli multaj inaj ventropoŝuloj, alinome marsupiuloj, en kiu la idoj laktosuĉas kaj finkreskas; marsupio: kiam la idoj jam troplenigas la ventropoŝon, la patrino portas ilin sur sia dorso [21].
beloruse:
торба (у торбачнікаў)
ĉine:
育儿袋 [yùérdài], 育兒袋 [yùérdài]
france:
poche marsupiale
germane:
Beutel (Beuteltiere)

administraj notoj