tradukoj: bg ca cs de en es fr hu it nl pl pt ru

Peco da teksaĵo uzata por iu celo:
granda nigra tuko volvis la kapon de la virino
[1].
Tuko, kiun oni portas antaŭ si por ŝirmi
la
vestojn kontraŭ malpurigo:
Dorina rapide demetis la antaŭtukon, surmetis la
pluvmantelon
kaj eliris eksteren
[2].
Granda sorba tuko uzata por sekigi la korpon post banado
aŭ
lavado:
tualetrobo el maldika blua ŝtofo, tenata kune ĉe la
zono per
bantuko
[3].

Tuko uzata por purigi la lipojn post manĝado
aŭ trinkado:
li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj
komencis kun sia kutima
senpasia esprimo
[4]...

Hararkovra tuko uzata kiel kapvesto:
la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj ...
kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn
[5];
Vetiha forprenis la kaptukon kaj ĵetis ĝin sur la
plankon
[6].

Longa tuko metita aŭ diversmaniere volvita
ĉirkaŭ
la kolo, uzata orname kaj kontraŭ malvarmo:
tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas
[7].


vualo
ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin
[8];
li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo
[9].
Granda tola aŭ kotona tuko, per kiu oni
kovras litan matracon aŭ kiun oni surtiras super sin
por dormi:
por envolvo servis maldelikata lana litotuko,
[10];
oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon,
kovrilon
[11].
Tolaĵo, per kiu oni ĉirkaŭvolvas la korpon
de mortino.


poŝtuko
ŝi iom rektigis sin, viŝis la okulojn kaj la
vizaĝon per naztuko
[12].
Tuko, uzata seka por forigi polvon de horizontalaj
surfacoj.

Eta tuko, kiun oni elpoŝigas por viŝi ŝviton
aŭ nazan mukon:
li havis kataron, teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi
litotukon anstataŭ poŝtukon
[13].
naztuko
Tuko uzata por sekigi manĝo-vazaron post
purigado.
Granda tuko, per kiu oni kovras tablon, precipe dum
manĝoj, ŝirme aŭ orname:
kiam li sidis ĉe la tablo li ...
disverŝis supon sur la
tablotukon
[14].
Tuko ofte ĉifona, uzata por purige viŝi
aĵojn.

Simpla vesto el tuko pendanta de la zono antaŭ la
seksorgano:
ili portis nur zontukon el la sama ŝtofo
[15].