*viŝ/i PV

*viŝi

(tr)
Purige froti.
a)
Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon: ŝi manĝas, viŝas la buŝon [1]; [li] komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko [2]; ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo [3]; li tiel ekploris, ke […] li devis viŝi al si la okulojn per sia nokta robo [4]; [li] viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove [5]; [tiu] agordistoj […] ja scias agordi la sonilaron, kaj plie per olea ĉifono aŭ io traviŝas ĝin [6]; manviŝilo estas malgranda tuko por viŝi al si la manojn [7].
b)
Forigi malpuraĵon de objekto per frotado, deviŝi: viŝi la polvon de l' planko [8]; [ŝi] viŝis al li la larmojn per la maniko [9]; [li] viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo [10].
angle:
wipe
beloruse:
1.a выціраць, праціраць man~ilo: ручнік. 1.b сьціраць
bulgare:
бърша
france:
essuyer
germane:
wischen
hebree:
לנגב
hispane:
enjugar, secar, frotar>, limpiar (la humedad)
hungare:
töröl, dörgöl man~ilo: kéztörlő.
indonezie:
mengelap menyeka
japane:
ふく, ぬぐう, ふき取る [ふきとる]
kurde:
paqijkirin
nederlande:
wissen, afvegen
perse:
پاک کردن
portugale:
enxugar, esfregar
ruse:
1.a вытереть, вытирать man~ilo: ручное полотенце. 1.b стереть, стирать (что-л. с чего-л.)
tibete:
ཕྱིས་
turke:
silmek
ukraine:
витирати

deviŝi

(tr)
Forigi viŝante: la porkopaŝtisto [...] deviŝis al si de la vizaĝo la nigran kaj brunan farbon [11]; por ke la riĉa Mendel Reiss povu deviŝi al si de la buŝo la sekvinberan saŭcon kaj karesi al si la ventron […], mi lasu pafmortigi min [12]? (figure) ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis [13].
angle:
wipe off
france:
enlever (en essuyant), ôter (en essuyant)
germane:
abwischen
hispane:
quitar
hungare:
letöröl
nederlande:
wissen, uitwissen, wegvegen, wegwissen
perse:
پاک کردن (لکه)، زدودن
ruse:
стереть, оттереть
ukraine:
витирати, стирати

elviŝi

(tr)
1.
Komplete viŝi: mi elviŝos Jerusalemon, kiel oni elviŝas pladon [14].
2.
Forviŝi: la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj [15]; (figure) la jaroj […] elviŝis la legendajn rememorojn […] el la kapo de la homoj BdV ; (figure) ilia peko ne elviŝiĝu [16]; (figure) lia honto ne elviŝiĝas[17]. VD:estingi, paligi2
angle:
wipe out
beloruse:
сьціраць
france:
effacer
germane:
1. auswischen 2. wegwischen
hispane:
borrar
hungare:
kitöröl
japane:
ふき取る [ふきとる]
nederlande:
wissen, uitwissen, wegvegen, wegwissen
perse:
محو کردن، از بین بردن
ruse:
стереть
ukraine:
витирати, стирати

forviŝi

(tr)
Komplete forigi per viŝo: forviŝi la larmojn [18]; (figure) Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo [19]; (figure) ho mia Dio, […] ne forviŝu miajn bonajn agojn [20]; Forviŝu viajn larmojn, // ― jen mia nazotuk' [21]; Sed de l’ tabulo de memoro mia // Forviŝos mi nun ĉion, kio restis [22]; [li] forviŝis per la brako la ŝviton sur la frunto [23]; (figure) la silento milde forviŝis dolorigajn pensojn [24]; (figure) la tempo forviŝos tiun makulon el via interna vivo [25].
VD:estingi, malaperigi
angle:
wipe away
beloruse:
выціраць, сьціраць
france:
effacer
germane:
wegwischen
hispane:
borrar
hungare:
eltöröl, kitöröl
japane:
ふき取る [ふきとる], ぬぐい去る [ぬぐいさる]
nederlande:
wissen, uitwissen, wegvegen, wegwissen
perse:
محو کردن، از بین بردن
ruse:
вытереть, стереть
ukraine:
стирати

neforviŝebla

1.
Tia, ke oni ne povas komplete forigi ĝin per viŝo: [la] sango […] lasis neforviŝeblajn makulojn sur la portika kolono [26]; ĉie […] patrino Tereza postlasis siajn neforviŝeblajn spurojn [27].
2.
(figure) Tia, ke oni ne povas forgesi ĝin: nura memoro — sed turmentanta kaj neforviŝebla memoro [28]; tiu sento […] de disiĝo, kaj tamen ankoraŭ de neforviŝebla kunesto kun la amato [29]. SIN:neforgesebla
26. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
27. Monato, Bardhyl Selimi: Centjariĝo de Patrino Tereza, 2010
28. S. Engholm: Al Torento, 1930
29. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
angle:
indelible
france:
1. ineffaçable 2. ineffaçable, inoubliable
germane:
unauslöschlich
ukraine:
який не можна стерти, вічний

*viŝilo [30]

1.
Tuko por viŝi sian manojn aŭ aliajn partojn de la korpo: la lavistino alportis mian tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn [31]; mi eltordis grandan viŝilon, trempitan en malvarman akvon, metis ĝin ĉirkaŭ lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn [32]. SUB:bantuko, mantuko, naztuko
2.
Ĉio, kio servas por viŝi (tuko, spongo, broso kc): plumviŝilo [33]; delikata ledo de la ĉamo [utilas] kiel viŝilo por purigi la vitroplatojn [34]. VD:ĉifono1, spongo
angle:
1. towel 2. wiping implement
france:
1. serviette (pour s'essuyer), essuie-main
germane:
1. Handtuch 2. Wischlappen, Wischtuch, Wischer
indonezie:
1. lap
japane:
ふく道具 [ふくどうぐ], 黒板ふき [こくばんふき], ワイパー
pole:
1. ręcznik
ruse:
1. полотенцо
ukraine:
рушник

glacoviŝilo

AUT Aparato por purigi la antaŭan aŭ postan glacon de veturilo: princo Heinrich, inventis glacoviŝilon du jarojn post usonanino Mary Anderson kaj anoncis la inventaĵon en 1905 por patento [35].
angle:
windshield wiper
france:
essuie-glace
germane:
Scheibenwischer
hispane:
limpiaparabrisas
indonezie:
penghapus kaca, wiper
nederlande:
ruitenwisser
perse:
برف‌پاک‌کن

polvoviŝilo

Ilo per kiu oni viŝe forigas polvon: en unu angulo staris kolorpluma polvoviŝilo [36].
36. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
angle:
dust cloth
france:
chiffon à poussière, plumeau
germane:
Staublappen, Staubwischer
hispane:
plumero
hungare:
portörlő (rongy)
indonezie:
lap, majun
nederlande:
stofdoek
pole:
ściereczka do kurzu
ruse:
пыльная тряпка

administraj notoj