*spong/o

*spongo

1.
Malpeza, pororiĉa, tre sorbema materialo, farita el la korneca skeleto de iuj sponguloj: [li] prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro [1]; oni povis vidi la krutajn altaĵojn, truitajn kvazaŭ spongo [2]; mi disrompis interne la citronan histon, ĝis ĝi estis tute spongsimila [3]; beletra verko estas kiel spongo: la kavojn plenigas la fantazio de la leganto [4].
2.
Iu vivaĵo el la filumo sponguloj: inter la trovitaj senvertebruloj estas precipe amonitoj kaj ĵurasiaj spongoj [5].
3.
Poreca sorbilo imitanta spongon1 uzata por lavi, viŝi kc: en la kosmo ĉi tio ne eblas, kaj ŝi devis lavi sin per spongo kaj aliaj provizoraj rimedoj [6]; sponga gumtapiŝo [7].
1. La Nova Testamento, Mateo 27:48
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
6. Monato, Roberto Pigro: Festanta la revenon de Astrosamantha, 2015
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
angle:
1. sponge
beloruse:
1. губка
bulgare:
1. гъба
ĉeĥe:
1. houba na mytí, houbová pryž, hubka, tampon
france:
1. éponge
germane:
Schwamm
hungare:
1. szivacs, spongya
indonezie:
1. spons
itale:
1. spugna
japane:
海綿 [かいめん], スポンジ, カイメン
nederlande:
1. spons
ruse:
1. губка
slovake:
1. čeľusť (zveráku)
taje:
1. ฟองน้ำ
ukraine:
1. губка

spongi

(tr)
Viŝisorbigi per spongo.
angle:
sponge
ĉeĥe:
stírat houbou, utřít houbou
france:
éponger
germane:
aufwischen, aufsaugen
hungare:
szivaccsal feltörl, szivaccsal felitat
itale:
spugnare
japane:
スポンジでふく
nederlande:
afsponsen
ruse:
вытирать губкой
slovake:
zotierať hubou, špongiou
ukraine:
мити, чистити, витирати губкою

spongeca

Havanta la ecojn de spongo: deserto de mola, spongeca aŭ denskremeca konsisto [8]; por ĉiuj prionaj malsanoj estas karakterizaj spongecaj kavoj en la cerbo surloke de detruitaj neŭronoj [9]; furoras en vastaj partoj de Eŭropo angoro pri bova spongeca encefalopatio (mallonge BSE, populare „bovofrenezo“) [10].
8. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 2008
9. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
10. Stefan Maul: Memdetrua homaro, Monato, 2001/02, p. 4
angle:
spongy
beloruse:
губчатая
ĉeĥe:
houbovitý
france:
spongieux
germane:
schwammartig, porös
hungare:
szivacsos bova ~eca encefalopatio: szarvasmarhák szivacsos agyvelőgyulladása, kergemarhakór.
itale:
spongiforme, spugnoso
japane:
海綿状の [かいめんじょうの], スポンジ状の [スポンジじょうの]
nederlande:
sponsachtig
ruse:
губчатый bova ~eca encefalopatio: губчатая энцефалопатия.
slovake:
špongiovitý
ukraine:
губчатий, губчастий

sponguloj

ZOO Filumo de bestoj (Porifera) ne havantaj organojn kaj neŭronojn, sidantaj sur grundo de maroj kaj lagoj: sur la lignecaj radikoj de la [mangrovoj] vivas gastropodoj, algoj […] kaj sponguloj [11]; filtromanĝanto[j…] estas pektenoj, krilo, sponguloj, balenoj, kaj multaj fiŝoj [12].
angle:
sponges
france:
Porifera
germane:
Schwämme (Tierstamm)
japane:
海綿動物 [かいめんどうぶつ]
latinece:
Porifera

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.