2kaban/o

kabano

Malriĉa dometo, konstruita el krudaj kaj ne ĉiam solidaj materialoj: por siaj brutoj li faris kabanojn [1]; mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto [2]; kiam la neĝo kuŝis ekstere […] la kabano preskaŭ estis kaŝita [3]; la muroj de la neĝa kabano (vd iglo) falis [4]; pajlkabano [5]; sur teraso de skikabano [6]; du ekskursantoj eliris el la rifuĝkabano (kp ŝirmejo, rifuĝejo) [7]; en la arbaro ili konstruas kabanojn el branĉoj (kp tendo, laŭbo) [8]; ni loĝos en bona karbigista kabano [9]; li volis tiam montri, ke liaj brakoj malgraŭ la sepdek jaroj ne perdis sian viglecon – kun la rezulto, ke li preskaŭ faligis la malstabilan bankabanon [10]! VD:barako, budo, daĉo, ŝedo, stalo
angle:
cabin, hut
beloruse:
хаціна, халупа, хата
bretone:
kabanenn, loch, lochenn, log, logenn
ĉeĥe:
bouda, chalupa, chata, chýše, provizorní obydlí
ĉine:
[lú], 小屋 [xiǎowū], 寮 [liáo], 寮房 [liáofáng], 茅舍 [máoshè], 厪 [jǐn]
finne:
maja
france:
cabane, cahute, hutte
germane:
Hütte neĝa ~o: Schneehütte. pajl~o: Strohhütte. ski~o: Skihütte. rifuĝ~o: Schutzhütte. karbigista ~o: Köhlerhütte. ban~o: Badehäuschen.
hispane:
cabaña, choza
hungare:
kunyhó
japane:
小屋 [こや], 掘立て小屋 [ほたてこや], あばら屋 [あばらや]
katalune:
cabana
nederlande:
hut
perse:
آلونک، کلبه
pole:
chałupa, chata
portugale:
cabana, barracão
rumane:
colibă, căsuță
ruse:
хижина, лачуга, избушка
slovake:
chalupa, chata, chyža
svede:
hydda
turke:
kulübe
ukraine:
хатина, халупа, хата, будиночок

montkabano

Kabano en la montaro, uzata de paŝtistoj, migrantoj ktp: tiuj kiuj preferas pli facilajn promenadojn vizitis pintetojn pli proksime al la montkabano, manĝis arbarajn berojn kaj sunumis [11]; kelkaj de ni enloĝiĝis en la montkabano, pli ĝuste monthotelo [12]. VD:albergo
germane:
Berghütte

administraj notoj