*rifuĝ/i PV

*rifuĝi

(ntr)
Trovi sekurecon en iu loko kaj restadi tie ŝirmate kontraŭ danĝero aŭ ĝeno: ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas, helpu min […] kaj savu min, [1]; ne estis perdota momento, sed […] kien rifuĝi [2]? ŝi rifuĝis en eksteran landon [3]; post uragana juneco, li rifuĝis en monaĥejon, por pentofari [4]; la grafo de Ruvezo rifuĝis en angulon [5]; ĉar ambaŭ penis ne perfidi siajn sentojn, […] ili rifuĝis malantaŭ frazoj nur ĝentilaj kaj tute negravaj [6]; la bona paŝtisto estis ŝia silenta konsolanto, al kiu ŝi rifuĝis kiel al patraj brakoj [7]; kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi PrV . VD:fuĝi, kaŝi sin, saviĝi
Rim.: Nepre malkonsilinda estas la uzo de rifuĝi en la signifo de fuĝi. Probable al tiu konfuzo estas ŝuldata la ofta malnecesa akuzativo ĉe la loka komplemento; kiel montras la ekzemploj, ĉe Zamenhof rifuĝi havas la saman regadon, kiel (sin) kaŝi1: la malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin (= rifuĝis) en la plej proksima arbaro F .
angle:
refuge
beloruse:
хавацца
france:
se réfugier
germane:
flüchten, Zuflucht suchen, unterschlüpfen
hispane:
refugiarse
hungare:
menekül, elmenekül
japane:
避難する [ひなんする], 逃げ込む [にげこむ], 保護を求める [ほごをもとめる], 亡命する [ぼうめいする]
nederlande:
een toevlucht zoeken
pole:
schronić się, szukać schronienia
portugale:
refugiar-se
ruse:
укрываться (от чего-л.), скрываться
ukraine:
переховуватися, ховатися, шукати притулку

rifuĝo

Ŝirmo, helpo kiun ricevas forkurinto: la karavano alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon [8]; (figure) lasu min […] havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj [9].
france:
refuge (protection)
germane:
Zuflucht
hispane:
refugio
hungare:
menedék
japane:
保護 [ほご], 庇護 [ひご]
pole:
schronienie
ruse:
убежище (защита)

rifuĝejo

Sekura loko, kiun atingis forkurinto: David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon [10]; fariĝis terure malbona vetero, Johano rapidis, por trovi ian rifuĝejon [11]; restu ĉe la fajrujo, tie vi havas rifuĝejon kontraŭ la malvarmo [12]; Libio […] absolute ne povis doni rifuĝejon al tia amaso da homoj [13]; la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo [14]; (figure) la Eternulo estas forta fortikaĵo [kaj] rifuĝejo por Siaj infanoj [15]; la eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon [16]; la marveturilo, kiu donis al mi rifuĝejon, estis granda Amerika velŝipo [17]. VD:azilo, haveno, kaŝejo, oazo, protektejo, ŝirmejo
france:
refuge (lieu)
germane:
Zuflucht, Unterschlupf
hispane:
refugio
hungare:
menedékhely
japane:
避難所 [ひなんじょ], 逃げ場 [にげば], 避難小屋 [ひなんこや], 安全地帯 [あんぜんちたい]
pole:
schronisko, przytułek, dom opieki
ruse:
убежище (место)
ukraine:
сховище, пристановище, укриття, притулок

rifuĝinto

Fuĝinto, kiu trovis ŝirmejon kaj tie restas: de tempo al tempo klakoj kaj tondroj falis en la silenton, eble oni persekutis rifuĝintojn [18]; en Svislando ni havis historian tradicion pri gastamo al polaj rifuĝintoj [19]; en la medioj de elmigrintoj kaj rifuĝintoj: la virinoj kutime akiras unuavice la vortojn rilatantajn al hejma mastrumado, dum la viroj familiariĝas kun tiuj de sia profesio aŭ fako en la lingvo de la nova domicilo [20].
france:
réfugié (subst.)
germane:
Flüchtling
hispane:
refugiado
hungare:
menekült
japane:
難民 [なんみん], 避難民 [ひなんみん], 亡命者 [ぼうめいしゃ]
pole:
uchodźca
ruse:
беженец
ukraine:
біженець, утікач

administraj notoj