tradukoj: be bg br de el en es fr hu it nl pl pt ru sv tr


Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe bordo de maro aŭ
rivero, kie la ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian
enŝarĝadon kaj elŝarĝadon ktp:
milita, komerca haveno;
(frazaĵo)
feliĉe alveni ĉe la havenon
(sendifekte atingi la celon);
en la haveno de Hamburgo jare alvenas 600 000 konteneroj el Ĉinio
[2].
baseno,
digo,
rodo,
varfo.
Haveno aŭ parto de haveno kun instalaĵoj por fiŝkaptaj
ŝipoj:
la fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio
[4].

Aerodromo kun
administrejoj,
riparejoj, doganejoj, aŭ ejoj por komercaĵoj kaj pasaĝeroj,
kiuj
faciligas intensan trafikon de grandaj avioj:
luita aŭto devis veturigi nin al la flughaveno
[5].

Haveno kun aliro al maro, konstraste al rivera aŭ laga
haveno:
tie estas la nura marhaveno de la lando
[6].