*tualet/o UV

*tualeto

1.
Tuto de la aĵoj kaj aranĝoj necesaj por sinvestado, sinpurigado kaj beligado: eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj [1]; malfermita ĝi faras la servon de kurteno, kiu estas antaŭtirita, dum la vizaĝo faras tualeton [2]; [li] oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj senĉese ordonis bruligi odekolonon [3]. VD:kosmetiko, ŝminko1
2.
TEKS Tuto de la objektoj, per kiuj oni sin vestas: simpla, eleganta, ceremonia tualeto; ŝia tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo [4]; surmetinte belan tualeton, la reĝino stariĝis antaŭ la spegulo [5]; ŝia ĉambristino, aliris kaj eliris tra la ĉambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino [6]; la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malantaŭaĵoj de l’ altaro [7]; malantaŭ la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj, […] elegantaj ĉapeletoj kaj malgrandaj kufetoj, tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare aĉetadis la objektojn por sia tualeto Marta ; Klaro ne konas la societon, eble ŝi volus partopreni la ekskurson, „ho ne!“ interrompis ŝin Klaro, rigardante la helan kaj elegantan tualeton de sia samaĝulino, mi ne povas forlasi la domon [8]. VD:kostumo, vestkompleto
angle:
toilet (attire)
ĉeĥe:
toaleta, večerní úbor, úprava zevnějšku ženy
france:
toilette
germane:
1. Körperpflege, Toilette (Pflege) 2. Aufmachung (Kleidung), Ausgehkleidung, Toilette (Kleidung), Ausstaffierung, (festliche) Kleidung, Outfit, Gewandung, Staat (Kleidung)
hungare:
toalett, öltözék
japane:
衣装 [いしょう], 化粧道具一式 [けしょうどうぐいっしき]
katalune:
agençament, condícia
nederlande:
1. toilet 2. kleding
pole:
1. toaleta 2. toaleta (strój) (przest.), ubranie, ubiór, strój
portugale:
2. traje, vestimenta
ruse:
туалет (наряд, одежда)
slovake:
toaleta, úbor
ukraine:
туалет (вбрання, одяг)

tualeti

(ntr)
Sin atente purigi, ŝminki, vesti: mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis [9]; ŝi sciis, ke la knabino tualetas pli frue ol kutime, ke ŝi ne trankvilas eĉ unu momenton atendante la horon eliri al la strato [10].
VD:kostumi
Rim.: Troveblas ankaŭ ekzemploj de transiga kompreno: ŝi […] tualetis sin per kapornamaĵoj kaj rigardis sin en la spegulo [11]. [ĵv]
9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera.
10. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
11. Pu Songling, trad. Guozhu: Fantomo de Sinpendiginto, en: La Strangaĵoj de Liaozhai, 2000
france:
faire sa toilette
germane:
sich zurechtmachen, sich herausputzen
japane:
身づくろいする [みづくろいする], 化粧する [けしょうする]
ukraine:
займатися туалетом, приводити себе в порядок

tualetejo

1.
Ĉambro por sinpurigado kaj sinvestado: elirante el sia tualetejo, li renkontis en la antaŭĉambro Mazieron [12]; la ronda ĉambro […] estis eĉ aliformigita de la junulino en tualetejon [13]. VD:vestejo
2.
(evitinde) Necesejo: ili troviĝis en la aviadilo, kaj Ĝoja […] aliĝas al la longa atendovico staranta ĉe la tualetejo [14].
angle:
1. dressing room
ĉeĥe:
1. herecká šatna, oblékárna
france:
1. cabinet de toilette
germane:
1. Ankleidezimmer, Umkleide 2. Toilette
hungare:
1. öltőzőszoba
japane:
化粧室 [けしょうしつ], 楽屋 [がくや]
katalune:
1. lavabo, recambró
nederlande:
1. kleedkamer
pole:
1. toaleta (pokój do toalety) (przest.), przebieralnia, garderoba toaleta (pokój do toalety) (przest.),
ruse:
1. туалетная комната (для одевания), уборная (артистическая)
slovake:
1. toaleta, úpravovňa
ukraine:
1. убиральня (артистична), туалетна кімната

tualetema

Kiu ofte, zorge tualetas, flegas sian eksteran aspekton; koketa: la baj-oj estas tualetemaj kaj ŝatas porti vestojn de sia propra nacio [15]. VD:plaĉema, vanta
15. -: Dali, fama kultura urbo de Ĉinio, [El Popola Ĉinio, 2003]
france:
coquet
germane:
kokett

administraj notoj