2kosmetik/o PV

kosmetiko

1.
Arto higiene flegi kaj beligi la haŭton, la harojn kaj la dentojn: virina amilaro kontraŭ la tagoj […] ĝi protektas [sed] dubindas ĉu la kosmetiko iam estos netrabreĉebla barikado fronte al la ĉiotaŭzan mondmalordon [1]; [ja] okuloj, vangoj, buŝo / estas fruktoj aŭtentikaj / sen bezono de retuŝo / per artaĵoj kosmetikaj [2]; virrevuo […] ampleksas la tipajn „virajn temojn“ kiel aŭtoj, virinoj kaj sporto, […] kaj eĉ kosmetiko [3].
2.
Kosmetikaĵo: oliv-oleo [uziĝas] ankaŭ por kosmetikoj [4].
3.
(figure) Ekstera plibeligo, sen tuŝi kernan problemon: politikaj observantoj opinias, ke la serĉado de nova identeco estas pura kosmetiko, ĉar ekstremdekstra pensmaniero pluekzistos en la kapoj de la partiestroj [5].
Rim.: Etimologie la vorto devenas, same kiel kosmo, de la greka „κόσμος“ ― ordo, ornamo, deco, gloro.
angle:
1. cosmetics 2. cosmetic, beauty preparation
beloruse:
касмэтыка
ĉeĥe:
kosmetický výrobek
ĉine:
化妆品 [huàzhuāngpǐn], 美容 [měiróng]
france:
cosmétique
germane:
1. Kosmetik, Schönheitspflege 2. Kosmetikum, Schönheitsmittel
greke:
1. καλλυντικά
hungare:
1. kozmetika, szépségápolás 2. kozmetikum, szépítőszer
indonezie:
1. kosmetika 2. kosmetik
itale:
1. cosmesi 2. cosmetico, preparazione cosmetica
japane:
化粧法 [けしょうほう], 美容術 [びようじゅつ]
nederlande:
1. schoonheidsverzorging, cosmetiek 2. schoonheidsmiddel (ontr.), cosmeticum (ontr.)
pole:
kosmetyka
portugale:
1. cosmética 2. cosmético
rumane:
cosmetică, înfrumusețare
ruse:
косметика
slovake:
kozmetický výrobok

kosmetikaĵo

Substanco uzata en kosmetiko: sub flava ombrelo ili elsakigis kosmetikaĵojn kaj atenteme beligis sin [6]; oni uzas kafon ankaŭ en parfumproduktado, en kosmetikaĵoj kaj en medicino [7]; [ŝi] havis jam spertojn pri vendado de kosmetikaĵoj kaj tiel havigis la startkapitalon [8].
6. Min Zuhua: Konkurso de ji-oj pri beleco, nacimalplimultoj de Ĉinio, 2004-12
7. Monato, Bardhyl Selimi: Kafo-klaĉo, 2013
8. Monato, Walter Klag: Frandaĵoj fratinaj, 2013
beloruse:
касмэтычны сродак
ĉine:
化妆品 [huàzhuāngpǐn], 脂粉 [zhīfěn], 粉黛 [fěndài]
france:
cosmétique (produit)
itale:
cosmetico, preparazione cosmetica
japane:
化粧品 [けしょうひん]
nederlande:
schoonheidsmiddel, cosmeticum
pole:
kosmetyk
rumane:
cosmetice

administraj notoj