tradukoj: be de fr hu nl ru

2substanc/o [1]

substancoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Ĉiu aparta speco de materio: flueca, gasa, solida, metala substanco.
2.
FIL Tio, kio ekzistas per si mem kaj estas kialigita de si mem.
3.TEZ
FIL Daŭra realaĵo konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sentumoj kaj kiel manifestiĝanta per ili. VD:esenco 1

blanka substancoTEZ

FIZL Parto de cerbo aŭ mjelo farita precipe el interneŭronaj ligoj, kontraste al griza substanco: blanka substanco de la cerbo. [2].

griza substancoTEZ

FIZL Parto de cerbo aŭ mjelo enhavanta plian denson de neŭronaj kernoj ol blanka substanco.

tradukoj

belorusaj

~o 1.: рэчыва; ~o: субстанцыя.

francaj

~o: substance; blanka ~o: matière blanche, substance blanche; griza ~o: matière grise, substance grise.

germanaj

~o: Substanz.

hungaraj

~o 1.: anyag; ~o 2.: szubsztancia, magánvaló; ~o 3.: szubsztancia, lényeg.

nederlandaj

~o: substantie, stof.

rusaj

~o 1.: вещество; ~o 2.: субстанция; ~o 3.: субстанция.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Vikipedio, artikolo „kaloza korpo“, 2008-03-19

[^Revo] [substa.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2008/04/11 16:30:30 ]