tradukoj: be cs de el en fa fr hu it nl pl pt ru sk sv

homogen/a Z PV

homogena  

1.  
SCI Kies ĉiuj partoj havas saman naturon, konsiston: homogena fandaĵo. ANT:heterogena
2.
MAT
a)
[1] (p.p. polinomo) Kies ĉiuj termoj estas samgradaj: ĉiuj homogenaj polinomoj de unu argumento estas de la tipo aXn; X2+XY+Y2 estas duagrada homogena polinomo de du argumentoj.
b)  
[2] (p.p. lineara ekvacio) Kies dekstra flanko estas 0: por solvi nehomogenan diferencialan ekvacion, ofte utilas solvi la respondan homogenan ekvacion.
c)  
(p.p. bildigo f inter du vektoraj spacoj) Tia, ke por iu nombro α ĉiam veras, ke f(λ∙x) = λαf(x).
d)  
[3] (p.p. koordinatsistemo) Tia, ke en ĝi la koordinataj opoj kun proporciaj termoj difinas la saman punkton: la sistemo de pezocentraj koordinatoj estas homogena.
Rim.: Oni ofte aplikas la kvalifikon „homogena“ al la koordinatoj mem aŭ al la koordinataj opoj.

homogeneco

Sameco de naturoj, konsistoj, substancoj en partoj de tuto: verŝu iom post iom tiun likvaĵon sur la maniok-amelon kaj per granda kulero miksu ĉion ĝis homogeneco [4].

malhomogeneco  

Malsameco de konsistoj, bunteco, malunueco, heterogeneco: la kosma fona radiado havas malhomogenecojn [5].

tradukoj

anglaj

~a 1.: homogeneous; ~a 2.: homogeneous; ~eco: homogeneity; mal~eco: heterogeneity.

belorusaj

~a: гамагенны, аднародны.

ĉeĥaj

~a: homogenní, jednolitý, sourodý, stejnoměrný, stejnorodý; ~eco: homogennost.

francaj

~a: homogène; ~eco: homogénéité; mal~eco: hétérogénéité.

germanaj

~a 1.: homogen, gleichmäßig; ~a 2.: homogen.

grekaj

~a: ομογενής.

hungaraj

~a 1.: homogén, egynemű; ~a: homogén.

italaj

~a: omogeneo.

nederlandaj

~a 1.: homogeen, gelijkmatig.

persaj

~a 1.: همگن، یکدست; ~a 2.: همگن.

polaj

~a 2.: jednorodny.

portugalaj

~a: homogêneo.

rusaj

~a: однородный, гомогенный.

slovakaj

~a: homogénny, jednoliaty, rovnorodý; ~eco: homogénnosť.

svedaj

~a 1.: homogen.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 23
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „homogenaj koordinatoj“
4. T. Flores: Fromaĝbulkoj, La Karavelo, 2010-10 (23), p. 24a
5. Beĉjo: La mondo el mia vidpunkto, 2010-12-28


ℛevo | datumprotekto | homoge.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2015/07/04 08:37:35