tradukoj: ar be bg ca cs de el en es fr he hu it nl pl pt ru sv tr vo

Piedvesto kun solida
plandumo, taŭga por uzo eksterhejma:
ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
[1];
(figure)
esti sub la ŝuo de sia edzino
(humile kaj sklave obei)
[2];
(figure)
trovi ĝustmezuran ŝuon
(trovi ion aŭ iun konforman al siaj deziroj)
.

Ŝuo
speciale farita por danco:
„vidu, kiaj belegaj dancŝuoj!“
[3].

Ŝuo aŭ fiksebla plandumo kun suba lameno por glitado
sur glacio.

Ŝuo
farita tute
el ligno:
li estis lerta lignoŝuisto
[4].
galoŝo
Rakedforma ilo por promeni sur neĝo.


rulŝuo
Ŝuo aŭ fiksebla plandumo kun radetoj, por glitado sur
glata grundo:
uzo de rultabuloj, skutiloj kaj rulŝuoj estas malpermesata
en
la ĝardenaro
[5].

Ŝuo
tute
aŭ grandparte el tolo:
La viroj kun falditaj pantalonoj, ĉemizoj de konataj
markoj,
... tolŝuoj ankaŭ de konataj markoj
[6];
tradiciaj tolŝuoj kaj vasta pantalono montras lin tipa
pekinano
[7].