tradukoj: be bg br ca de en fr pl ru sv

*bot/o [1]

*botoTEZ Vikipedio

TEKS Alta ŝuo kaŭĉuka aŭ leda, kiu atingas ĝis genuo: najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas [2]; la afero ne marŝas per sepmejlaj botoj (tre rapide).

botetoTEZ Vikipedio

TEKS Ŝuo meza inter boto kaj ordinara ŝuo, iom superanta la maleolon.

botisto Vikipedio

TEKS Faristo de botoj kaj aliaj piedvestoj: ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo [3].

leki la botojnTEZ

(frazaĵo)
Malnoble flati, servutece konduti: Kaŭser scias konduti en la ĉeesto de la intendanto pli dece-konvene ol tiuj ŝiaj kolegoj, nek provante konkuri, nek botante la botojn [4]; la landaj esperantistaj organizaĵoj ... servute lekis la botojn de la regantoj, asertante, ke la esperantistoj ne estas malamikoj de la ekzistantaj registaroj kaj de la ŝtataj lingvoj [5].

tradukoj

anglaj

~o : boot; ~eto : short boot, hiking boot, work boot; ~isto : bootmaker.

belorusaj

~o : бот; ~eto : чаравік; ~isto : шавец.

bretonaj

~o : heuz; ~eto : botinez; ~isto : kere.

bulgaraj

~o : ботуш.

francaj

~o : botte; ~eto : bottine; ~isto : bottier, cordonnier; leki la ~ojn: lécher les bottes.

germanaj

~o : Stiefel; ~eto : Stiefeletten; ~isto : Stiefelmacher.

katalunaj

~o : bota; ~eto : botí, botina; ~isto : sabater; leki la ~ojn: besar els peus (d'algú).

polaj

~o : kozak; ~eto : bot, boty {pl}; ~isto : szewc.

rusaj

~o : сапог; ~eto : ботинок; ~isto : сапожник.

svedaj

~o : stövel; ~eto : känga.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
5. M. Duc Goninaz: La lecionoj de „La danĝera lingvo“, Sennacieca Revuo, 1993, numero 121a

[^Revo] [bot.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/04 13:10:19 ]