tradukoj: be br cs de es fr nl pl ru sk

*mod/o PV

*modoTEZ Vikipedio

TEKS Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon: vestita laŭ la plej nova pariza modo; vestitaj laŭ la tiuepoka modo [1]; vestita laŭ la lasta modo Marta ; ĝi estas la lasta modo Marta ; mallongaj roboj estas nun en modo; ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo Marta ; homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso EE ; estas nun modo interesiĝi pri sporto; mezuri ĉion per mezurilo de la modo EE ; en ĉiu urbo naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko, kaj antaŭ ĉio kun plenaj kruĉoj [2]; pri tiuj ĉi ideoj estas modo paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto EE . VD:furoro, sensacio

Rim.: Vd modo (gramatiko).

modaTEZ

Rilata al la modo 1.
a)
Prezentanta, priparolanta la modon: (pri)moda gazeto.
b)
Laŭmoda: en la alta societo plej modaj estis la interparoladoj pri la ĝenerala malĝojo, kiu ekregis eĉ la naturon [3]; [li] ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon [4]; malnovmoda kaleŝo [5], ŝranko [6], florpotoj [7], Franca ĝardeno [8], poet' [9]; anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, [ili] preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn EE ; ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda EE ; modaj doktrinoj Homaranismo.

modistino

TEKS Virino, kiu faras, rekomendas aŭ vendas modaĵojn por virinoj: li kolizias kun dikaj urbaninoj kaj ridemaj modistinoj [10]; inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas emancipitaj virinoj, al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, […] modistinoj kaj vartistinoj [11]; ĉiu volas posedi kiel eble plej multe da ĉambristinoj, modistinoj, frizistoj, sklavoj por la portiloj, sklavoj por la ĉambroj, ĉevaloj […] [12]; mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo BdV ; ŝi estas tre bona, ora koro [sed] ŝi ne amas kudradon, tamen ŝi nepre devas ellerni metion [do laŭ nia decido] ŝi estu modistino IK .

eksmodaTEZ

Kiu ne plu estas laŭmoda, iam estis ĝenerale ŝatata, sed jam ne: se fotojn oni vidas pri Lidia Zamenhof, ĝene povas malhelpi nin bone rigardi la tiama modo: virinon ni vidas en ege eksmodaj vestaĵoj ― kiuj ja supozeble estis tre laŭmodaj tiutempe [13]; mi trovas ĝin iom eksmoda, almenaŭ por rokemaj kaj popemaj oreloj [14]; Germanio reformas sian impost-leĝaron, kiu jam de multaj jaroj estis eksmoda, malekvilibra, ĥaosa, tro komplika kaj precipe nejusta [15]; kasedoj ja iĝas pli kaj pli eksmodaj [16]; la tria generacio de komputiloj fariĝis eksmoda [17].

elmodiĝi, eksmodiĝi

(ntr)
Iĝi eksmoda: kelkaj vortoj elmodiĝis, forpelitaj de pli taŭgaj formoj [18]; kompletoj funebraĵe same eksmodiĝis kiel surrele vaporlokomotivoj [19]; eksmodiĝinta aŭ tute forgesita ludo el la propra infanaĝo [20].

enmodiĝiTEZ

(ntr)
Esti ekŝatata de la publiko, populariĝi: longe antaŭ ol la vintraj sportoj enmodiĝis ... [21]; en la angla enmodiĝis la esprimo „big data” por priskribi datumarojn tiel grandajn kaj kompleksajn, ke ne eblas pritrakti ilin per la tradiciaj rimedoj [22].

laŭmodaTEZ

Konforma al la modo 1: laŭmoda fasono; laŭmode vestita; esti laŭmoda kaj por kapti la atenton de la junularo [23]; magazeno de laŭmodaj vestaĵoj [24]; pli kaj pli laŭmodas luksaj aŭtoj [25]; laŭmoda ideologio de „postmodernismo” ĝenerale egaligas ĉiujn mondperceptojn, ĉu religiajn, ĉu sciencajn, ĉu eksterraciajn, neante la eblon rilatigi iujn el ili al la objektiva vero [26]. VD:dando

tradukoj

belorusaj

~o : мода; ~a: модны; ~istino: мадыстка; el~iĝi, : выйсьці з моды.

bretonaj

~o : giz; ~a: diouzh ar c'hiz; ~istino: kabellerez; eks~a: e-maez a c'hiz; el~iĝi, : mont e-maez a c'hiz.

ĉeĥaj

~o: modus, nejčastější hodnota statistického souboru; ~a: módní; ~istino: modistka; eks~a: staromódní, vyšlý z módy, zastaralý.

francaj

~o : mode (vest. etc.); ~a: à la mode; ~istino: modiste; eks~a: démodé; el~iĝi, : se démoder; en~iĝi: devenir à la mode; laŭ~a: à la mode.

germanaj

~o: Mode; ~a: modisch, zeitgemäß; ~istino: Modistin; eks~a: altmodisch, nicht mehr in Mode; el~iĝi, : aus der Mode kommen; en~iĝi: in Mode kommen; laŭ~a: modisch, zeitgemäß.

hispanaj

~o : moda; ~istino: modista; el~iĝi, : pasar de moda.

nederlandaj

~o : mode; ~a: modieus; ~istino: modiste; el~iĝi, : uit de mode raken.

polaj

~o : moda; ~a b: modny; ~istino: modystka; eks~a: niemodny; el~iĝi, : wychodzić z mody; laŭ~a: modny.

rusaj

~o : мода; ~a: модный; ~istino: модистка; eks~a: вышедший из моды; el~iĝi, : выйти из моды.

slovakaj

~o: modus, najčastejšia hodnota štatistického súboru; ~a: módny; ~istino: modistka; eks~a: vyšlý z módy, zastaraný.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto De Iu Neĝhomo
10. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
13. Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?
14. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
15. Monato, Maul Stefan: Majstroverko, sed nur taktika
16. Monato, pp/cs: Multe por malmulte da mono
17. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko
18. G. Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro, ĝenerala antaŭparolo
19. Monato, Paul Gubbins: Komplete konfuzita
20. Monato, Roberto Pigro: Ludema Italio
21. R. Frison-Roche, trad. R. Bernard: La neĝo estas ĝojo!, Nica Literatura Revuo, 1958-03 ĝis 04 (3-4), p. 140a-142a
22. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro
23. Monato, Marteno Ecott: Invadas la angla
24. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo
25. Monato, Henriel Fidilalao: Vojoj al bonaj profitoj
26. Monato, Nikolao Gudskov: Ateismo eksterscience


[^Revo] [mod.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.21 2017/12/26 16:10:14 ]