2sensaci/o PV

sensacio

1.
Forta impreso sur publikon: estis sensacio, kiam, post prilukto de grandegaj malfacilaĵoj, en la Eŭropa Centro de Nuklea Esploro CERN, Ĝenevo, en 1995 oni sukcesis kunmeti kompletan antiatomon [1]. VD:imponeco
2.
(evitinde) Sensaĵo: la unuaj vortoj formiĝis tiel, ke la homa atento konscie alkroĉiĝis al tiu el la sensacioj ricevitaj per la sensoj, kiu estas la plej distinga marko de la koncerna objekto [2].
1. OH: Ĉu antimaterio en la universo?, Monato, 2001:2, p. 23a
2. I. Lapenna: Retoriko, 1971
angle:
1. sensation, impression, commotion, interest, furor 2. perception, sensation
beloruse:
1. сэнсацыя 2. успрыманьне
ĉeĥe:
senzace, senzační věc
ĉine:
感覺能力 [gǎnjuénénglì], 感觉能力 [gǎnjuénénglì], 知覺作用 [zhījuézuòyòng], 知觉作用 [zhījuézuòyòng], 感受 [gǎnshòu]
france:
1. sensation (effet spectaculaire)
germane:
Empfindung, Sinneswahrnehmung 1. Sensation
hungare:
1. szenzáció, feltűnés 2. érzet
itale:
1. sensazione (effetto spettacolare) 2. percezione, sensazione (percezione)
japane:
センセーション, 大評判 [だいひょうばん], 大騒ぎ [おおさわぎ]
nederlande:
zintuiglijke waarneming 1. sensatie
pole:
1. sensacja, wrażenie 2. sensacja, wrażenie
ruse:
1. сенсация 2. восприятие
slovake:
senzačná vec, senzácia
ukraine:
сенсація

sensacia

Tre impresa, fama aŭ famiĝanta ĉe multaj homoj: la ordinara homo legos „Reĝon Edipon“ ne pro tio, ke ĝi estas antikva kaj iom historia teksto, sed, ĝuste male, pro tio, ke ĝi estas relative sensacia kaj moderna intrigo [3].
3. K. Piĉ: Du grekaj dramoj, Nica Literatura Revuo, 1961-05 ĝis 06, (6/5), p. 195a-200a
angle:
sensational
beloruse:
сэнсацыйны
ĉeĥe:
senzační
france:
sensationnel, spectaculaire
itale:
sensazionale, spettacolare
japane:
扇情的な [おうぎじょうてきな], 世間を驚かせる [せけんをおどろかせる], センセーショナルな [せんせーしょなるな]
pole:
sensacyjny, spektakularny
slovake:
senzačný
ukraine:
сенсаційний

administraj notoj