*leĝ/o UV

*leĝo

1.
JUR Deviga decido, proklamita de plej supera ŝtata aŭtoritato, ordonanta aŭ malpermesanta ion: la civilaj, politikaj, kriminalaj, konstituciaj leĝoj; leĝo pri minejoj; doni, fari, voĉdoni, nuligi leĝon; la parlamentoj aprobis leĝon [1]; leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas PrV ; leĝofaranto, leĝodonanto; leĝo pasintaĵon ne tuŝas PrV ; popola kutimo havas valoron de leĝo PrV ; nesciado de leĝo neniun pravigas PrV ; jam en 1912 ekvalidis leĝo pri la islama religio [2]; la parlamento decidis leĝon kontraŭ etaj sindikatoj [3]; la manksa insulo […] posedas siajn proprajn leĝojn, parlamenton, monon, flagon [4].
2.
(komune) Deviga regulo: la leĝoj de la dececo, de la mondumaj rilatoj, de la moralo, de la ĝentileco; la leĝo de la pli forta; volo kaj deziro leĝojn ne konas PrV ; laŭ ĉiuj leĝoj de la arto PrV .
3.
SCI Natura principo; naturleĝo: la leĝoj de la naturo; fonetikaj leĝoj instrui la leĝojn de la fiziko [5]; somero kaj vintro […] en ĉiu pejzaĝo obeas al aliaj leĝoj [6]; VD:principo
1. Monato, Bardhyl Selimi: Kalaŝnikovoj kaj koranoj
2. Monato, Walter Klag: Novaj rajtoj, novaj devoj
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Unu laborejo - unu tarifkontrakto
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Engaĝiĝo ne mankas por savi la manksan
5. Monato, Roberto Pigro: Ŝtonĵeto sen cenzuro
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
afrikanse:
wet
albane:
ligji
amhare:
ሕግ
angle:
law 2. rule 3. principle
arabe:
القانون
armene:
օրենք
azerbajĝane:
hüquq
beloruse:
закон
bengale:
আইন
birme:
ပညတ္တိကျမ်း
bosne:
zakon
bretone:
lezenn
bulgare:
закон
ĉeĥe:
zákon
ĉine:
[lù:], 法则 [fǎzé], 法則 [fǎzé], 法律 [fǎlù:], 法 [fǎ], 灋 [fǎ], 法 [fǎ]
dane:
lov
estone:
seadus
eŭske:
legea
filipine:
batas
france:
loi
galege:
dereito
germane:
Gesetz nesciado de ~o neniun pravigas: Unwissenheit schützt vor Strafe nicht.
greke:
νόμος
guĝarate:
કાયદો
haitie:
lalwa
haŭse:
shari’a
hinde:
कानून
hispane:
ley
hungare:
törvény
igbe:
iwu
indonezie:
hukum 3. asas, prinsip
irlande:
dlí
islande:
lög
japane:
法則 [ほうそく]
jave:
hukum
jide:
געזעץ
jorube:
ofin
kanare:
ಕಾನೂನು
kartvele:
კანონი
katalune:
llei
kazaĥe:
заң
kimre:
gyfraith
kirgize:
мыйзам
kmere:
ច្បាប់
koree:
korsike:
ghjustizia
kose:
umthetho
kroate:
zakon
kurde:
qanûn
latine:
legem
latve:
likums
laŭe:
ກົດຫມາຍ
litove:
teisė
makedone:
закон
malagase:
lalàna
malaje:
undang-undang
malajalame:
നിയമം
malte:
liġi
maorie:
te ture
marate:
कायदा
monge:
txoj cai lij choj
mongole:
хууль
nederlande:
wet
nepale:
व्यवस्था
njanĝe:
lamulo
okcidentfrise:
wet
panĝabe:
ਕਾਨੂੰਨ ਨੂੰ
paŝtue:
قانون
pole:
prawo, ustawa
portugale:
lei
ruande:
amategeko
rumane:
drept, lege
ruse:
закон 3. закономерность
samoe:
tulafono
sinde:
قانون
sinhale:
නීතිය
skotgaele:
lagh
slovene:
pravo
somale:
sharciga
ŝone:
mutemo
sote:
molao
sunde:
hukum
svahile:
sheria
taĝike:
қонуни
taje:
กฎหมาย
tamile:
சட்ட
tatare:
закон
telugue:
చట్టం
tibete:
ཁྲིམས་
ukraine:
акон
urdue:
قانون
uzbeke:
qonun
vjetname:
pháp luật
zulue:
umthetho

leĝa

1.
Rilata al leĝo: la leĝa forto, povo.
2.
Laŭleĝa: leĝa decido; sur leĝa bazo PrV ; leĝe kaj rajte PrV ; la leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta, ĉar ĉio, kion li faras, estas tute leĝa DL ; liaj klientoj ne estis invititaj en leĝa ordo FK ; vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn Ifigenio ; tio estas mia leĝa filo [7]; leĝa ligo de edzeco [8].
angle:
legal 2. lawful
beloruse:
законны
bretone:
lezennel
ĉine:
合法 [héfǎ]
france:
légal, licite
germane:
legal 1. gesetzlich
greke:
νόμιμος
hispane:
legal
indonezie:
legal, sah
japane:
法の [ほうの], 法的な [ほうてきな], 適法な [てきほうな]
katalune:
legal
nederlande:
wettelijk, wettig
pole:
ustawowy
portugale:
lei
rumane:
legal
ruse:
законный
ukraine:
законний

leĝaro

JUR Kolekto aŭ sistemo de leĝoj, referencaj por iu homgrupo: leĝaro pli justa inter homoj [9]; kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa [10]; la imposto-leĝaro en Britio kovras 17 000 paĝojn [11]; laŭ la japana leĝaro respondecas la aŭtonomaj komunumoj pri infanvartejoj [12].
angle:
laws, statutes
beloruse:
заканадаўства
bretone:
lezennaoueg
ĉine:
彝宪 [yíxiàn], 彞憲 [yíxiàn], 法典 [fǎdiǎn], 法規 [fǎguī], 法规 [fǎguī]
france:
législation
germane:
Gesetz (Sammlung), Recht (Gesetze), Gesetzeswerk, Gesetzbuch
hispane:
legislación
indonezie:
undang-undang
japane:
法体系 [ほうたいけい], 法典 [ほうてん]
katalune:
legislació
pole:
kodeks, prawodawstwo, ustawodawstwo
rumane:
cod, legislație
ruse:
законодательство
ukraine:
звід законів, кодекс

leĝisto MT NT

JUR Profesiulo sperta pri la leĝoj kaj iliaj aplikoj: Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne? [13]; ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj [14].
13. La Nova Testamento, Luko 14:3
14. La Nova Testamento, Luko 11:46
angle:
lawyer
beloruse:
законьнік, юрыст
bretone:
gwiraour, lezennour
france:
juriste, légiste
germane:
Jurist, Richter
hungare:
jogtudós
japane:
法律家 [ほうりつか]
nederlande:
rechtsgeleerde
pole:
prawnik
rumane:
avocat, jurist
ruse:
законник, юрист
ukraine:
законознавець, законник

leĝigi

(tr)
1.
Doni leĝojn al: en la 17a jarcento, en Edo-epoko, la ŝoguno Tokugaŭa Iejasu leĝigis la tiel nomatan Leĝon pri Temploj [15].
2.
Laŭleĝigi: leĝigi situacion, siajn rajtojn, pretendojn, eksteredzecan infanon; sklaveca laboro, kiu en Irlando okazas nur kontraŭleĝe, estas en Germanio leĝigita de la registaro, kiu nomas sin sociala [16]; leĝigi bordelojn kaj peradon por prostituado [17].
angle:
1. give laws to 2. legalize
beloruse:
1. даць закон 2. узаконіць, легітымізаваць
bretone:
1. reiñ lezennoù da 2. lezennekaat
france:
1. donner des lois 2. légaliser, légitimer
germane:
1. zum Gesetz erheben 2. legalisieren
greke:
νομιμοποιώ
hispane:
legalizar
hungare:
2. törvényesít
indonezie:
melegalkan, mengesahkan
japane:
合法化する [ごうほうかする], 適法と認める [てきほうとみとめる]
katalune:
legalitzar
nederlande:
1. wetten geven aan 2. wettigen
pole:
legalizować, uprawomocnić 1. legalizować, uprawomocnić
portugale:
legalizar
rumane:
legaliza, valida 1. legaliza, valida
ruse:
1. дать закон 2. узаконить, легитимизировать
ukraine:
узаконювати, леґалізовувати, приймати закон

kontraŭleĝa

JUR Neleĝa, ne konforma al leĝo: kontraŭleĝa decido, entrepreno; mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj [18]; vi faris kontraŭleĝaĵon [19]; produktado de kontraŭleĝaj narkotaĵoj [20]; kontraŭleĝa rompo de kopirajto [21].
angle:
illegal
beloruse:
незаконны, процізаконны, супрацьзаконны, нелегальны
bretone:
enep al lezenn
ĉine:
非法 [fēifǎ], 不合法 [bùhéfǎ], 不法 [bùfǎ], 违法 [wéifǎ], 違法 [wéifǎ]
france:
illégal, illicite
germane:
illegal
hispane:
ilegal
hungare:
törvényellenes, illegális
indonezie:
ilegal
katalune:
il·legal
nederlande:
onwettig
pole:
bezprawny, niezgodny z prawem
rumane:
nelegal, ilegal
ruse:
противозаконный, незаконный, нелегальный
ukraine:
протизаконний, незаконний, нелеґітимний

laŭleĝa

JUR Konforma al leĝoj, permesita aŭ postulata de la leĝoj; leĝa2: tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno [22]; tiun proceduron kritikantoj nomas „truko” aŭ „eskapa truo” […] sed la procedo ŝajnas esti plene laŭleĝa [23]; kutime pli ol 10 reaktoroj ne funkcias pro kontroloj laŭleĝaj post ĉiu 13-monata periodo [24].
22. La Nova Testamento, La Agoj 19:39
23. Monato, Franz-Georg Rössler: Profitdona fuzio
24. Monato, Isikawa Takasi: Mankas elektro, mankas memkritiko
angle:
legal
beloruse:
законны, легальны
bretone:
hervez al lezenn
ĉine:
法定 [fǎdìng]
france:
légal, licite
germane:
legal
hispane:
legal
hungare:
törvényes, törvényszerű
indonezie:
legal, sah
katalune:
legal
nederlande:
wettig
pole:
legalny, prawny
rumane:
legal, juridic
ruse:
законный, легальный
ukraine:
леґітимний, відповідний до закону, законний

laŭleĝigi

(tr)
Igi konforma al leĝo; leĝigi2: por laŭleĝigi ŝin kiel familianon, mia patrino organizis malgrandan tefeston [25]; litovoj, kiuj patologie inklinas al vetludado, libervole prezentis siajn datumojn kaj fotojn al ŝtata komisiono pri vetado, petante, ke ludsalonoj ilin identigu kaj ne enlasu, tiel 71 homoj celas sin protekti dum tiel nomataj malfortaj momentoj, ĉi tiun eksperimenton oni esperas nun formale laŭleĝigi [26].
25. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
26. Monato, last: Veto-peto
beloruse:
прыводзіць у адпаведнасьць з законам
france:
légaliser
germane:
legalisieren
indonezie:
melegalkan, mengesahkan
pole:
zalegalizować
rumane:
certifica, legaliza

leĝdona

POL Rilata al la ŝtataj instancoj, kiuj enkondukas kaj aktualigas leĝojn (parlamentoj): la leĝdona potenco; tradicie en niaj demokratiaj „ordigaj“ sistemoj oni distingas la leĝdonan povon, la plenuman (ekzekutivan) povon (la registaron) kaj la justican (juran) povon [27]; EP […] komence havis pure konsultan funkcion, sed dum la lastaj jardekoj sukcesis ricevi ĉiam pli kaj pli da leĝdonaj povoj [28]; sendependigi Brition de Eŭropa Unio kaj „revenigi“ perditajn leĝdonajn kaj aliajn povojn al la brita parlamento en Londono [29]. VD:leĝigi1
27. Monato, Gilbert LEDON: Kvina povo, 2003
28. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
29. Monato, Paul Gubbins: Pika partio, 2012
beloruse:
заканадаўчы
ĉine:
有立法 [yǒulìfǎ], 立法的 [lìfǎde], 立法 [lìfǎ]
germane:
legislativ, gesetzgebend ~dona potenco: Legislative.

leĝoforta

Same deviga kiel leĝo: leĝoforta dekreto; geedziĝo de la gepatroj nur en 1870 eblis, post kiam la divorco de Cosima disde Hans von Bülow fariĝis leĝoforta [30].
angle:
by force of law
beloruse:
які мае сілу закону
france:
ayant force de loi
germane:
rechtskräftig
hungare:
törvényerejű
japane:
法律と同じ効力の [ほうりつとおなじこうりょくの]
nederlande:
wetskracht hebbend
pole:
z mocy prawa
rumane:
de jure
ruse:
имеющий силу закона
ukraine:
правомочний, на рівні закону, який має силу закону

leĝoscienco

JUR Scienco pri leĝoj kaj iliaj aplikoj: franca esperantisto kaj pacifisto, licenciato de leĝoscienco, komerca direktoro [31]. VD:juro
angle:
legal science, jurisprudence, law
beloruse:
заканазнаўства
bretone:
gwir (skiant)
ĉine:
法学 [fǎxué], 法學 [fǎxué], 法理 [fǎlǐ]
france:
droit (sci.)
germane:
Rechtswissenschaft
hungare:
jogtudomány
indonezie:
ilmu hukum
japane:
法科学 [ほうかがく]
nederlande:
rechtsgeleerdheid
pole:
prawo (nauka)
rumane:
drept (știință)
ruse:
законоведение, право (наука)
ukraine:
законознавство

kepleraj leĝoj

PIV2
ASTMAT La tri kosmaj leĝoj, starigitaj de Johano Keplero pri la geometrio de la planedaj movoj ĉirkaŭ nia suno. VD:elipso, radiusvektoro, granda duonakso.
angle:
Kepler's laws
beloruse:
законы Кеплера
bretone:
lezennoù Kepler
ĉine:
开普勒定律 [kāipǔlēidìnglǜ], 開普勒定律 [kāipǔlēidìnglǜ]
france:
lois de Kepler
germane:
Keplersche Gesetze
hungare:
Kepler-törvények
indonezie:
hukum Kepler
pole:
prawa Keplera
portugale:
Leis de Kepler
rumane:
legile lui Kepler
ruse:
законы Кеплера

naturleĝo, natura leĝo

FILSCI Konstanta universala regulo, kiun oni rigardas nepre okazanta en fenomenoj de la naturo: la naturleĝo de gravito, kiel konate, estis malkovrita […] de Neŭtono [32]; en la ĉina lingvo troveblas multaj proverboj pri agrikulturo kaj meteologio […], parto el ili ja konformas al la natura leĝo [33].
32. J. S.Larsen: Neniu havas neniun teorion, libera folio, 2009-07-29
33. Ĉina Radio Internacia: Proverboj en la ĉina lingvo, 2004-10-11
beloruse:
закон прыроды
ĉine:
天道 [tiāndào]
france:
loi de la nature
germane:
Naturgesetz
indonezie:
hukum alam
pole:
prawo natury
rumane:
drept natural

administraj notoj

kepleraj ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.