*dev/i PV

*devi

(tr)
(la objekto estas infinitivo)
1.
Ne povi ne fari ion pro ia materia neceseco, praktika bezono, morala leĝo aŭ fremda sintrudanta volo: lernolibron oni devas ne tralegi sed tralerni [1]; ĉiu vivanto devas morti; li devis obei [2]; la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti [3]; mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj [4]; kiu volas mensogi, devas bone memori PrV la [...] nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo, alian liton li ne havis [5]; mi devas sendi tiun leteron antaŭ morgaŭ; pri gustoj oni disputi ne devas PrV ; oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem Marta ; nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki [6] (estas malpermesite, ke li trinku); tial ni neniam devas paroli (estas malpermesite, ke ni parolu) en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj [7]; mi ne devas malatenti tion [8]; se ni ne trovas pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni [9]; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas [10]; ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva, tion ĉi la sufikso „“ tute ne devas montri al ni [11]; mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi [12]; pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton [13]; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka [14]. VD:bezoni, nepre, ŝuldi
2.
Kelkfoje ĝi montras la certecon aŭ eĉ nur la probablecon; certe ...i, probable ...i, supozeble ...i: kiel ravita vi devas esti! (vi supozeble estas) […] sendube […] vi devus nun esti la plej feliĉa el ĉiuj viroj [15]; oni devus esti freneza por akcepti tion [16]; ili tiel freneze kriegas, ke oni devas esti surda, se oni ne aŭdas [17]; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas jam iam fariĝi en estonteco [18]; tiuj argumentoj devis ŝajni al tiuj homoj tiel same infanaj kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj EE ; prezentu al vi, kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo [19].
3.
(evitinde) (post „ne“) Ne necesas, ne bezonas: ĉe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro, do mi ne devas movi la manon [20].
Rim.: Tian uzon de „ne devas“ oni trovas precipe ĉe parolantoj de ĝermanaj lingvoj pro influo de la propra lingvo. Kelkaj eĉ distingas „devas ne...“ (ne estas permesite) de „ne devas...“ (ne estas deviga). Tia uzo tre verŝajne estos miskomprenata kaj do estas evitinda. Prefere diru „ne bezonas“ aŭ „ne estas devigata“ por klare esprimi la ideon de mankanta devigo. Ebla kvankam ne kutima estus ankaŭ diri „maldevas“. [Wolfram Diestel]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:3
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingvaj respondoj - Pri idiotismoj en Esperanto, Lingvo Internacia, 1905, p. 545
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingva Respondo n-o 11, Pri la sufikso „aĵ“ apud verbaj radikoj, La Revuo, 1907, Aprilo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
15. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Dua
16. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du
17. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
18. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
20. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
afrikanse:
sal
albane:
duhet
amhare:
ይሆናል
angle:
must
arabe:
يجب
armene:
պետք
azerbajĝane:
edilir
beloruse:
мусіць, быць абавязаным, быць павінным
bengale:
হইবে
birme:
မည်
bosne:
mora
ĉeĥe:
být povinen, muset, mít povinnost
ĉine:
須要 [xūyào], 总得 [zǒngděi], 該 [gāi]
dane:
skal
estone:
peab
eŭske:
errejimena
filipine:
tiyak
france:
1. devoir (être tenu de), être tenu (de) 2. devoir (indique la probabilité)
galege:
debe
germane:
müssen, nicht dürfen (devi ne...), sollen (müssen) pri gustoj oni disputi ne ~as: über Geschmack lässt sich nicht streiten.
guĝarate:
રહેશે
haitie:
va
haŭse:
za
hebree:
להיות חייב
hinde:
करेगा
hispane:
1. deber (ser requerido de), ser requerido (de) 2. deber (indica la probabilidad)
hungare:
1. kell, köteles 2. valószínűleg, minden bizonnyal
igbe:
ga-
indonezie:
harus, wajib
irlande:
déanfaidh
islande:
skal
japane:
しなければならない
jave:
badhe
jide:
וועט
jorube:
yio
kanare:
ಶಲ್
kartvele:
უნდა
kazaĥe:
міндетті
kimre:
rhaid
kirgize:
милдеттүү
kmere:
នឹង
koree:
하여야한다
korsike:
sarà
kose:
uya
kroate:
mora
kurde:
dêbûn
latine:
numquid
latve:
veic
laŭe:
ຈະ
litove:
turi
makedone:
треба
malagase:
dia
malaje:
hendaklah
malajalame:
എന്നു
malte:
għandhom
maorie:
ka
marate:
करील
monge:
yuav
mongole:
болно
nepale:
पर्छ
njanĝe:
mudzazichita
okcidentfrise:
sille
panĝabe:
ਦੇਣਗੇ
paŝtue:
باید
pole:
1. musieć
portugale:
dever, ter obrigação de, ter de, ter que
ruande:
igomba
ruse:
быть должным (что-л. сделать), быть обязанным (что-л. сделать), долженствовать
samoe:
e tatau
sinde:
ملندو
sinhale:
යුතුය
skotgaele:
hithidh
slovake:
byť povinný, musieť
slovene:
se
somale:
waa
ŝone:
ko
sote:
tla
sunde:
wajib
svahile:
atakuwa
taĝike:
гузарон
taje:
ต้อง
tamile:
போகலாமா
tatare:
.әр сүзнең
telugue:
వలెను
tokipone:
wile
ukraine:
повинен
urdue:
گے
uzbeke:
keladir
vjetname:
có trách nhiệm
zulue:
kufanele

deva

Neevitebla, necesa: mi havas gravan devan renkonton hodiaŭ vespere kun la patro de unu el miaj lernantoj [21]; en Belgio la partopreno en balotado estas deva [22]; ankaŭ aliaj landoj en Eŭropo uzos tiajn identeckartojn, kiuj ekde oktobro fariĝos devaj por civitanoj de Eŭropa Unio [23]. VD:deviga, -end
angle:
obligatory
beloruse:
абавязковы
germane:
verpflichtend
indonezie:
fardu, wajib
nederlande:
verplicht

devo

Farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno: ĉiu plenumas sian devon [24]; ili havis la devon gardi [25]; ŝi puŝis la fidelecon al ĵuro, al devo, al amo [26]; plenumado de la patrina devo Marta ; nenia devo estas por mi tiel sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi [27]; mi estas preta servi tuj, mia devo estas helpi la traveturantojn [28]; mi estintus inter la Turkoj malbona edzo en la horo, kiam la publika kriado ilin vokas plenumi siajn edzo-devojn [29]. VD:disciplino, jugo, ofico, regulo, tasko
angle:
duty, obligation
beloruse:
абавязак
ĉeĥe:
povinnost
ĉine:
职守 [zhíshǒu], 职分 [zhífèn], 金融债务 [jīnróngzhàiwù], 責 [zé]
france:
devoir (obligation), obligation (devoir) edzo-devo: devoir conjugal.
germane:
Pflicht
hebree:
חוֹבָה
hispane:
deber, obligación edzo-devo: deber conyugal.
hungare:
kötelesség, kötelezettség edzo-devo: férji kötelezettség .
indonezie:
keharusan, kewajiban
japane:
義務 [ぎむ], 責務 [せきむ]
nederlande:
plicht
pole:
obowiązek, powinność, mus
rumane:
datorie, sarcină
ruse:
долг (обязанность), обязанность
slovake:
povinnosť
svahile:
sharti
tibete:
འོས་འགན་
tokipone:
wile
ukraine:
обов’язок

*deviga

Postulata de la leĝoj, moralo aŭ konveneco: tio ĉi tute ne estas deviga regulo [30]; ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj [31]; la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj [32]; la sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj […] estas la verketo „Fundamento de Esperanto“ [33]; ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en la kuirejon Marta !
Rim.: Fojfoje oni ne klare distingas, sed „deviga“ estas io, kio deklaras la neeviteblon (ekz-e la studordo) dum „deva“ estas tio, kion oni ne povas eviti (ekz-e la ekzameno).
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Interpunkciado
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
32. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
angle:
compulsory, obligatory
beloruse:
абавязковы, прымусовы
ĉeĥe:
imperativní, kogentní, nucený, obligatorní, povinný, závazný
france:
obligatoire
hebree:
הֶכְרֵחִי
hispane:
obligatorio
hungare:
kötelező
indonezie:
fardu, wajib
japane:
義務的な [ぎむてきな], 強制的な [きょうせいてきな], 必修の [ひっしゅうの]
pole:
obowiązkowy
ruse:
обязательный, принудительный
slovake:
záväzný
taje:
บังคับ
ukraine:
примусовий, обов’язковий

*devigi

(tr)
Fari, ke iu devu: ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo [34]; ni lin devigos redoni al ĝia vera posedanto la enhavon de l’ paperujeto [35]; per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn [36]; mi deviĝis (mi iĝis devigata) skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo [37]; li faris el ili […] tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori [38]; demando ne kostas, demando ne devigas; PrV ekzameni ne devigas preni Prv . VD:cedigi, subigi, trudi
angle:
compel
beloruse:
абавязваць, прымушаць
ĉeĥe:
donutit, nutit, přinutit
ĉine:
強迫性 [qiǎngpòxìng], 拘束 [jūshù], 要挟 [yāoxié], 迫使 [pòshǐ], 不自然 [bùzìrán], 逼人 [bīrén], 裹挟 [guǒxié], 逼迫 [bīpò]
france:
obliger (forcer), contraindre (obliger), forcer (obliger)
germane:
zwingen
hebree:
להכריח
hispane:
obligar (forzar), coaccionar (obligar), forzar (obligar)
hungare:
kötelez
indonezie:
mewajibkan, mengharuskan
japane:
義務づける [ぎむづける], 強制する [きょうせいする]
pole:
zmuszać, wmuszać, zobowiązywać
rumane:
comanda
ruse:
обязать, заставить, принудить
slovake:
nútiť
taje:
บังคับ
ukraine:
змушувати, примушувати, зобов’язувати

devigo

Neceso aŭ trudo fari ion: la interna ideo de Esperanto […] havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta [39]; sub la devigo de ia kobolda petolemo li komencis filtradi inter siaj fingroj la delikatan sablon [40]; ili estas senditaj al lernejoj por esti edukitaj, sed tie oni apenaŭ uzas devigon [41].
39. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
40. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
41. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
angle:
coercion, compulsion, force, pressure
beloruse:
прымус
ĉeĥe:
nucení, nutkání
ĉine:
暴力胁迫 [bàolìxiépò], 威迫 [wēipò], 強制 [qiángzhì], 胁迫 [xiépò], 強迫 [qiǎngpò]
france:
obligation
germane:
Zwang
hebree:
כּוֹרַח
hispane:
coacción, compulsión, fuerza, presión
hungare:
kötelezés
indonezie:
keharusan, kewajiban, paksaan
japane:
強制 [きょうせい]
pole:
mus, przymus, konieczność
ruse:
принуждение
slovake:
nutkanie, nútenie
ukraine:
примус, зобов’язання

nedeviga

Laŭvola, kiu ne trudiĝas, kiun oni ne nepre faru, libervola: por [...] savi mian posteularon kontraŭ [...] refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo [...] kaj akcepti [...] ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn [42]; nedeviga Esperanto-instruado en estonaj lernejoj [43].
angle:
optional
beloruse:
неабавязковы
ĉeĥe:
fakultativní, nepovinný, nezávazný
ĉine:
可任意选择 [kěrènyìxuǎnzé], 任选 [rènxuǎn], 选修 [xuǎnxiū]
france:
facultatif
germane:
erlässlich, fakulatativ, optional
hispane:
opcional
hungare:
nem kötelező
indonezie:
fakultatif, opsional
japane:
任意の [にんいの], 随意の [ずいいの]
pole:
nadobowiązkowy, nieobowiązkowy, fakultatywny, dobrowolny
ruse:
необязательный
slovake:
fakultatívny, nepovinný, nezáväzný
ukraine:
необов’язковий, факультативний

sindevigo

1.
Altrudo al si mem de ioma modereco en deziroj aŭ bezonoj, memdisciplino: la sindevigo estas la komenco de la ĝentileco kaj eĉ de la moralo; dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo Marta . VD:bridi
2.
Doni regulojn, principojn al si mem: per sia sindevigo al plurlingveco la Eŭropa Komisiono subtenas diversecon kaj ne unuformecon [44].
Rim.: La Analiza Skolo preferas la vorton „memdevigo“ por eviti la envortan akuzativon. [Wolfram Diestel]
angle:
commitment, self-discipline, self-control, restraint
beloruse:
1. самавалоданьне, вытрымка 2. самаабавязваньне
ĉeĥe:
1. závazek, úvazek
ĉine:
1. 自我修养 [zìwǒxiūyǎng], 自我訓練 [zìwǒxùnliàn], 自律 [zìlü] 2. 自律自我承諾 [zìlüzìwǒchéngnuò]
france:
1. maitrise de soi, retenue (maitrise de soi)
germane:
1. Selbstdisziplin 2. Selbstverpflichtung
hispane:
1. autocontrol, moderación (autocontrol)
hungare:
1. kötelezettségvállalás, vállalt kötelezettség
indonezie:
komitmen, kendali diri
japane:
無理にすること [むりにすること], 遠慮 [えんりょ], 気兼ね [きがね]
pole:
1. zobowiązanie
ruse:
1. самообладание
slovake:
1. sebadisciplína
ukraine:
самозобов’язання

devontigi

(tr)
(iun) Ligi per promeso, ke tiu nepre faros: dum la ŝuldanto silente devontigas sin al dankemo, same ankaŭ la bonfaranto devontigas sin al konservado […] de tiu sama bonvolo [45]; [li timis] devontigi sin sen scio al pagado de grandaj sumoj [46].
angle:
pledge, vow
beloruse:
абавязваць
ĉeĥe:
omezit závazkem., zavázat
france:
engager
hungare:
elkötelez
indonezie:
berikrar, berjanji, bersumpah
japane:
約束させる [やくそくさせる]
pole:
zobowiązywać
ruse:
обязать
slovake:
zaviazať
ukraine:
зобов’язувати, покладати обов’язок

eldevigi

(tr)
(ion) Akiri de iu per trudo: eldevigi de iu konsenton; se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon [47]; [ili] pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita [48].
47. La Nova Testamento, S. Luko 19:8
48. La Nova Testamento, II. Korintanoj 9:5
angle:
extort, wrest
beloruse:
дамагацца
ĉeĥe:
vymoci, vymáhat, vynutit
france:
extorquer, soutirer (extorquer), obtenir par la contrainte
germane:
abnötigen
hispane:
arrebatar, sonsacar (arrebatar), obtener mediante coacción
hungare:
kikényszerít
indonezie:
merampas, merebut
japane:
強請る [ゆする]
pole:
wymuszać, wymagać
ruse:
вынудить, вымогать
slovake:
vynútiť
ukraine:
домагатися

truddevigi

(tr)
Perforte devigi iun fari ion: jen tiele tre agrablaj ĝuoj transformiĝis por mi poste en kostajn truddevigojn [49].
angle:
compel, force
beloruse:
прымушаць
ĉeĥe:
donutit násilím, přinutit
ĉine:
打扰 [dǎrǎo], 強迫 [qiǎngpò]
france:
assujettir, forcer (imposer une action), imposer (à qn de faire qc) trud~igo: contrainte, assujettissement.
germane:
aufdrängen, zwingen, verpflichten trud~igo: Verpflichtung.
hispane:
someter, forzar (imponer una acción), imponer (de hacer algo) trud~igo: coacción, subyogación, dependencia.
hungare:
kényszerít
indonezie:
memaksakan
pole:
zmuszać, przymuszać, wymuszać
ruse:
вынуждать, вынудить, принуждать, принудить
slovake:
prinútiť násilím
ukraine:
нав’язувати, накидати, змушувати під тиском

administraj notoj