tradukoj: be de en es fr hu nl ru sv tp vo

*sub[1]

I.

*subTEZ Vikipedio

(prepozicio)
Prepozicio montranta:
1.TEZ
a)TEZ
Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte aŭ ene de iu supraĵo, kaj tuŝas ĝin: porti ion sub la brakoZ; havi kusenon sub sia kapo; rekoni virinon sub masko; ŝanceliĝi sub la pezo de io; la floroj mortis sub la paŝoj de la amantojZ. ANT:sur
b)TEZ
Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte sed ne tuŝas ĝin: muso kuras sub la litoZ; dormi sub tegmento, sub libera ĉielo; ripozi, promeni sub altaj kverkoj; sub la supraĵo; ekzistas nenio nova sub la sunoZ; sub Lia ombro ni vivos inter la naciojZ; kiam la suno aperas sub la stelo SiriusB. ANT:super

Rim.: Pri uzo de sub kun akuzativo, vd al sub, sub ...-n.
2.
Eksteran ŝajnon: ŝi aperis sub la formo de maljunulino; projektoj proponitaj sub laŭta nomoZ.
3.
Dependecon: sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu [2]; ĉio estas sub via dispono; meti iun sub ies dispononZ; servi sub ies ordonoj; teni popolon sub sia regado; sub tiu kondiĉo; danci sub la muzikoZ; tiu skribis sur ĝi sub la diktado de JeremiaZ; kurso pri literaturo sub profesoro Davis; socio, kies konsistigantoj vivas sub sovaĝa egoismo.

al sub, sub ...-nTEZ

Al loko situanta loko situanta sub: li falis sub la radojn de veturanta vagonaro [3]; meti tabureton sub siajn piedojn, foliojn sub la presilon; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [4]; (figure) Moab humiliĝis sub la manojn de la IzraelidojZ; (figure) Dio metas gentojn sub niajn piedojnZ.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.

de subTEZ

De 1,2 loko situanta sub: se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi [5]; kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon [6]; li mallevis la kapon kaj de sub la palpebroj observis la movojn de la atakantoj [7].

el subTEZ

El loko situanta sub: li trafis el sub pluvo en riveron [8]; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [9]..
II.
Vortero kun la samaj signifoj:

suba

Estanta sub io aŭ iu: suba indico en variablo; suba baro.

subeTEZ

En suba loko: rigardu la noton ĉi-sube; vi ne trovis la libron, ĉar ĝi estas sube de mia ĉapelo; la hundo, ekvidinte tablon, kuris suben. SIN:malsupre.

subaĵo

1.
TEKS Subŝtofo.
2.
Fono: la korvoj faris bonan efekton sur la blanka subaĵo de la neĝoZ.

subigiTEZ

Cedigi iun antaŭ io aŭ iu; obeigi: Dio subigas al ni la popolojnZ; subigi landon al sia regado, soldatojn sub sia jugo; subigi sin, subiĝi al la cirkonstancoj, al la plimulto SIN:submeti, venki. VD:klini.

subuloTEZ

Homo dependanta de alia.

ĉi-subaTEZ

TIP=ĉi-malsupra skribu tuj al la ĉi-suba adreso [10].

desubismoTEZ Vikipedio

ESPPOL Politiko provanta influi socion desube, tio estas tra la amaso de ordinaraj homoj, kontraste al desuprismo: oni povas celi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto laŭ la desubisma vojo, do pere de la kreskigo de la Esperanto-parolantaro [11]. VD:premgrupo
III.
Prefikso signifanta:
1.
suban pozicion de objekto rilate al alia: subtera; subjupo, subtegmento, subvestoj subporti, subteni (porti, teni estante sube); subskribi (skribi sube); subiri; subkuŝi (kuŝi sube de io); submeti; subordigi; subakvigi (ig kaj ).
2.TEZ
suban pozicion de homoj rilate al aliaj pli altrangaj: subleŭtenanto, suboficiro; submeti ribelantojn. SIN:vico.
3.
kaŝitecon, sekretecon aŭ hipokritecon de la ago: subaŭskulti, subdiri, subkompreni; subkrii (detene krieti); subpremi ridon; subridiZ (kaŝe ridi); subrigardas (spionas) malvirtulo virtulon, kaj celas mortigi linZ; subvoĉe.
4.TEZ
MAT objekton, inkluzivitan en alia samstruktura objekto, aŭ iel malpli vastan. VD:subaro, subarbo, subbildigo, subgrafeo, subgrupo, subkorpo, submodulo, subringo, afina subspaco, vektora subspaco, topologia subspaco, subvico.

tradukoj

anglaj

~a: under.

belorusaj

~: пад; ~e: унізе, ніжэй; ~aĵo 1.: падкладка, падшэўка, падбіўка; ~aĵo 2.: фон; ~igi: падначаліць, падпарадкаваць; ~ulo : падначалены (наз.); sub III: пад-. ~tera: падземны; ~skribi: падпісваць; ~aŭskulti: падслухаць, падслухоўваць.

francaj

~: sous; ~a: inférieur (adj.); ~e: dessous; ~aĵo 1.: dessous (vêtement de dessous); ~aĵo 2.: fond (arrière-plan); ~igi: soumettre; ~ulo: inférieur , subalterne , subordonné ; ĉi-~a: ci-dessous (adj.); de~ismo: stratégie par le bas.

germanaj

~: unter; ~a: unterhalb; ~e: darunter; ~aĵo 1.: Unterstoff; ~aĵo 2.: Untergrund; ~igi: darunter legen, unterlegen, unterdrücken; sub III: Unter-.

hispanaj

~: debajo; ~a: inferior, debajo (adj.); ~e: debajo de (adv.).

hungaraj

~: alatt; al ~, ~ ...-n: alá; de ~: alól; el ~: alól; ~a: alsó; ~e: lent, lenn, alul; ~aĵo 1.: bélés; ~aĵo 2.: aljzat, háttér; ~igi: alátesz, alárak, alávet, leigáz, megaláz; ~ulo: alárendelt, beosztott; sub 1.: alá-; sub 2.: al-; sub 4.: rész-. ~tera: föld alatti, földalatti; ~jupo: alsószoknya; ~skribi: aláír; ~meti: alátesz, alárak, aláhelyez; ~ordigi: alárendel; ~leŭtenanto: alhadnagy; ~oficiro: tiszthelyettes, altiszt; ~aŭskulti: hallgatózik, kihallgat ; ~diri: sugall, megsúg; ~kompreni: beleért, hozzágondol; ~premi: elnyom, elfojt; ~ridi: kuncog; ~rigardas: les; ~voĉe: suttogva, sottovoce.

nederlandaj

~: onder; ~a: onderste; ~e: beneden; ~aĵo 1.: voering; ~aĵo 2.: ondergrond; ~igi: onderdrukken, onderwerpen; ~ulo: ondergeschikte.

rusaj

~: под; al ~, ~ ...-n: под (куда); de ~: из-под; el ~: из-под; ~a: нижний; ~e: внизу, ниже; ~aĵo 1.: подкладка; ~aĵo 2.: фон; ~igi: подчинить; ~ulo: подчинённый (сущ.); sub III: под-. ~tera: подземный; ~jupo: нижняя юбка; ~skribi: подписывать, подписать; ~meti: подкладывать, подложить, подчинять, подчинить; ~ordigi: подчинить, подчинять; ~leŭtenanto: младший лейтенант; ~oficiro: унтер-офицер; ~aŭskulti: подслушивать, подслушать; ~diri: подсказать; ~kompreni: подразумевать; ~premi: подавить, подавлять; ~ridi: подсмеиваться; ~rigardas: подглядывать; ~voĉe: вполголоса.

svedaj

~: under; al ~, ~ ...-n: in under; de ~: från under; el ~: från under; ~a: undre.

tokiponaj

~a: anpa.

volapukaj

~: dis.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, § 39
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, § 26
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:9
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 8
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, § 26
10. -: Anoncoj , Juna Alumeto, 1995-03 (4)
11. L. Wunsch-Rolshoven: [prelego] Eblaj prioritatoj de la strategio..., 2008

[^Revo] [sub.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2011/09/17 10:10:11 ]