tradukoj: af be bg br ca cs de el en es fa fr fy hu id ku la lat nl no oc pl pt ro ru sk sl sv tp tr

*arb/o

*arbo  

1.  
BOTHOR Ligna daŭra planto kun alta trunko supre disbranĉiĝanta: antaŭ la domo staras arbo [1]; altan arbon batas la fulmo PrV ; el post la arbo li estas bravulo PrV ; ne falas frukto malproksime de l' arbo PrV ; la arbo de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbo de sciado pri bono kaj malbono [2]; en nia ĝardeneto kreskas almenaŭ 46 specioj da arboj, inkluzive de Gingko biloba [3]; sur lia tombo kreskas arbo [4]; japanaj sakuraj arboj […] portas siajn belajn florojn dum tro mallonga tempo [5]. SUB:ĉerizujo, kverko, pino, platano, pomujo, tilio
2.  
MATMatVort Koneksa kaj sencikla grafeo: grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno; arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn; orientita arbo ne nepre havas radikon. SUB:subarbo.
3.  
KOMP Finia aro, en kiu unu elementon oni rigardas radiko, kaj la ceteraj formas disajn arojn (nomatajn subarboj), ĉiu el kiuj mem estas arbo: la grafeika terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio); en grafeiko oni apartigas orientitajn, ordajn arbojn; senradika arbo (grafeo kiu iĝas arbo se iun ĝian verticon oni deklaras radiko), radikhava arbo (proprasenca arbo kontraste al senradika); KOMP duuma arbo, B-arbo, derivarbo, serĉarbo. SUP:grafeo, klasifiko, hierarkio, datumstrukturo.
Rim.: Oni ofte prezentas arbon per grafeo simila al genealogia arbo; tia grafeo povas esti alradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la praulojn de koncerna individuo)elradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la posteularon de koncerna individuo).

arba  

BOT
De arbo, rilata al arbo: arba verdaĵo; arba ombro; arban frukto, kiu semas semon [6]; pomarba floraĵo, kiun la vento forpelas [7]; mi rigardis la fendojn de la arba ŝelo [8].

arbaĵo  

Dehakitaj aŭ defalintaj arboj aŭ arbo- kaj arbustopartoj: bruligi arbaĵon; „la kaleŝo veturas tra l' arbaĵo“, ekkriis Britain BdV . VD:ligno

*arbaro  

GEOGHOR Areo, kie dense kreskas arboj: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [9]; pro multo da arboj li arbaron ne vidas PrV ; kiu timas bestaron, ne iru arbaron PrV ; iri […] en arbaron, por haki lignon [10]; gardisto de la reĝa arbaro [11]; densega arbaro FK ; apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon FK .

arbeto  

1.
BOTHOR Malgranda arbo: ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton [12]; granata arbeto [13]; mimozo-arbetoj [14]; la „sovaĝa arbaro“ […] konsistis el multaj arbetoj: interalie kverkoj, fagoj, fraksenoj, betuloj, salikoj [15].
2.  
BOTHOR Arbustoarbedo: la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj [16]; la ĉevalo […] movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis [17].

arbetaro

HOR Kolekto da arbetoj kune kreskantaj: li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj paŝtis tie la kaprinon [18]; mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn [19]; arbetaroj el odoranta siringo [20].

*arbetaĵo  

HOR Nealta ligneca aŭ herbeca vegetaĵo, kies branĉoj aŭ tigoj disiĝas sub aŭ tuj sur la ternivelo: birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo Marta ; kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas [21]; la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko [22]; la malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arbetaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden [23]; laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj [24]; tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn [25]; antaŭ la pordoj atendis la juna monaĥino por peti pardonon, kaj malantaŭ arbetaĵo ŝia amiko pacience atendis ŝin [26]; malsupre la ĉasistoj pafas en arbetaĵon [27]. VD:arbedo, arbusto, vepro

drakarbo  

(komune)
BOT Genro el familio asparagacoj de tropikaj arboj kaj arbustoj el Afriko, atlantikaj insuloj, Sudameriko, kun longaj palmosimilaj folioj (Dracaena): radikoj de drakarbo [28]; la drakarbo estas ja la plej originala kaj kurioza planto de Kanarioj [29]. SIN:draceno

kristnaskarbo  

Arbo, ofte abio, kiun oni starigas kaj ornamas antikve dum pagana festo de vintra solstico kaj moderne okaze de kristnasko: kelkfoje la hela lumbrilo de brulanta kristnaskarbo aperis tra la fenestroj [30].

genealogia arbo, genealogiarbo  

GEN Diagramo prezentanta la sinsekvajn generaciojn de gento kiel branĉojn disiĝantajn de komuna arbotrunko: kelkaj […] konstruas apartajn genealogiajn arbojn por gentoj de siaj edzpartneroj, patrinoj kaj avinoj [31]; ĝi estas nia genealogia arbo! diradis la gemaljunuloj Fab3 .

Nigra Arbaro  

GEOG
Montara regiono oriente de Rejno, inter la urboj Karlsruho kaj Bazelo: Metzger naskiĝis en 1887 en eta vilaĝo en la regiono de la Nigra Arbaro en sud-okcidenta Germanio [32]; la Nigra Arbaro havas areon de ĉirkaŭ 6000 km², ĝi longas 160 km, larĝas 15 – 60 km kaj atingas la maksimuman altecon de 1493 m [33].

panarbo  

BOT Ĉiamverda arbo el pacifikaj insuloj, kultivata en tropikaj landoj por la grandaj, verdaj fruktoj, tianomaj panfruktoj; genro el familio morusacoj (Artocarpus): ili haltigis la ĉevalojn sub granda panarbo, de kiu Kali kun Mea fortranĉis fruktojn similajn al grandegaj melonoj [34].

Rim.: Tie ĉi oni nomas cikason de la specio Cycas revoluta panarbo: ĝia trunko entenas farunon, kiun la naturo liveras al ni tute muelita – tio estas do la panarbo? – jes! [35].

pinglarbo  

BOT Konifero: brazila pino […] estas pinglarbo el sudaj landoj [36]; oni dehakis arbarojn kaj poste [plantis] pinglarbojn anstataŭ la foliarboj [37].

pluvarbaro

GEOG Densa arbaro kun konstanta abunda pluvado kaj malsekeco: pluvarbara sovaĝejo [38]; [ili] forflugas aŭtune pli suden kaj restas en la tropika pluvarbaro, kiam en Eŭropo malvarmas [39].

subarbo  

MATKOMP
Subgrafeo de arbo, kiu mem estas arbo: vizitanta ĉiun verticon en la maldekstra kaj dekstra subarboj [40].

tradukoj

afrikansaj

Nigra A~aro : Swartwoud.

anglaj

~o: tree; ~aro: forest, wood; ~eto 2.: bush; ~etaĵo: *shrub, *bush; genealogia ~o, genealogi~o: family tree; Nigra A~aro : Black Forest; pingl~o: conifer; pluv~aro: rainforest; sub~o: subtree.

belorusaj

~o: дрэва; ~aro: лес; ~eto 1.: дрэўца; ~eto 2.: куст; ~etaro: кустоў'е, хмызьняк; ~etaĵo: лоўж; genealogia ~o, genealogi~o: генэалягічнае дрэва; pingl~o: хвойнае дрэва; sub~o: паддрэва.

bretonaj

~o: gwezenn; ~aro: koad, koadeg; ~eto: brousgwezenn; ~etaro: brouskoad; ~etaĵo: bod, bodenn; sub~o: isgwezenn.

bulgaraj

~o: дърво; ~aro: гора; genealogia ~o, genealogi~o: родословно дърво.

ĉeĥaj

~o: strom; ~aro: les; ~eto: stromek, stromeček; ~etaro: lesní podrost, mlází, nízký lesní porost; drak~o: dračinec obrovský; genealogia ~o, genealogi~o: genealogický strom, strom rodokmenu; pan~o: chlebovník; pingl~o: jehličnatý strom; pluv~aro: deštný prales; sub~o: vedlejší strom.

francaj

~o 2.: arbre; ~o: arbre; ~aro: forêt; ~eto: arbuste; ~etaro: taillis; ~etaĵo: *arbrisseau, *buisson; drak~o: dragonnier; kristnask~o: sapin de noël; genealogia ~o, genealogi~o: arbre généalogique; Nigra A~aro : Forêt-Noire; pan~o: arbre à pain; pingl~o: conifère; pluv~aro: forêt des pluies, forêt humide; sub~o: sous-arbre.

germanaj

~o: Baum; ~aĵo: Holz, Unterholz; ~aro: Wald; ~eto 1.: Bäumchen; ~eto 2.: Strauch; ~eto: Strauch, Busch; ~etaro: Gebüsch; ~etaĵo: *Strauch; drak~o: Drachenbaum; kristnask~o: Weihnachtsbaum; genealogia ~o, genealogi~o: Stammbaum; Nigra A~aro : Schwarzwald; pan~o: Brotfruchtbaum; pingl~o: Nadelbaum; pluv~aro: Regenwald; sub~o: Teilbaum. : der Apfel fällt nicht weit vom Stamm; pro multo da ~oj li ~aron ne vidas: den Wald vor lauter Bäumen nicht sehen.

grekaj

~o: δέντρο.

hispanaj

~o 1.: árbol; ~o 2.: árbol, grafo; ~o: árbol; ~a: arbóreo, del árbol; ~aĵo: rama, madera; ~aro: bosque, selva virgen; ~eto 1.: árbol; ~eto 2.: arbusto; ~etaro: monte bajo, bosquecillo, arboleda; ~etaĵo: arbusto, matorral, zarza; drak~o: dracaena; genealogia ~o, genealogi~o: árbol genealógico; pan~o: árbol del pan; pingl~o: conífera; pluv~aro: selva tropical, bosque húmedo; sub~o: subárbol, subgrafo.

hungaraj

~o: fa; genealogia ~o, genealogi~o: családfa; pingl~o: tűlevelű fa.

indoneziaj

~o: pohon; ~aro: hutan; pluv~aro: hutan hujan.

katalunaj

~o: arbre; ~aro: bosc, selva; ~eto: arbust; genealogia ~o, genealogi~o: arbre genealògic; pan~o: arbre del pa.

kurdaj

~o: dar.

latinaj

~o: arbor.

nederlandaj

~o: boom; ~aro: bos, woud; ~eto 1.: boompje; ~eto 2.: struik; ~etaro: struikgewas; kristnask~o: kerstboom; genealogia ~o, genealogi~o: stamboom; Nigra A~aro : Zwarte Woud; pingl~o: conifeer; pluv~aro: regenwoud.

norvegaj

~o: tre; ~aro: skog; ~eto 2.: busk; ~etaro: buskas; kristnask~o: juletre; pluv~aro: regnskog.

okcidentfrisaj

~o: beam; ~aro: bosk, wâld; ~eto 1.: beamke; ~eto 2.: strúk; genealogia ~o, genealogi~o: stambeam; Nigra A~aro : Swarte Wâld.

okcitanaj

~o: arbre; ~aro: bòsc.

persaj

~o 2.: درخت; ~o: درخت; ~aro: جنگل; ~eto 1.: نهال; ~eto 2.: بوته; ~etaro: درختزار، بیشه; drak~o: دراسنا; genealogia ~o, genealogi~o: شجره، ‌شجره‌نامه، نسب‌نامه; sub~o: زیردرخت.

polaj

~o 2.: drzewo; ~o: drzewo; ~aĵo: chrust, drzewo, drewno; ~aro: las, bór, knieja, matecznik, ostęp, puszcza, dąbrowa, brzeźniak, brzezina, buczyna, chojniak, olszynka; ~eto 1.: drzewko; ~eto 2.: krzak, krzew, krzewina, kierz (dawn.); ~etaro: zagajnik, gaj, gaik, młodzik, przylasek; ~etaĵo: krzak, krzew, krzewina, kierz (dawn.); drak~o: dracena, smocze drzewo (pot.); genealogia ~o, genealogi~o: genealogiczny; pan~o: chlebowiec właściwy; pingl~o: drzewo iglaste; sub~o: poddrzewo.

portugalaj

~o: árvore; genealogia ~o, genealogi~o: árvore genealógica; pingl~o: conífera.

rumanaj

~aro: pădure.

rusaj

~o 2.: дерево; ~o: дерево; ~aro: лес; ~eto 1.: деревце; ~eto 2.: куст; ~eto: деревце, куст; ~etaro: кустарник; ~etaĵo: *куст; genealogia ~o, genealogi~o: генеалогическое древо; pingl~o: хвойное дерево; sub~o: поддерево.

sciencaj

drak~o : Dracaena; pan~o : Artocarpus.

slovakaj

~o: strom; ~aro: hora, les; ~eto: stromček; ~etaro: skupina stromčekov; drak~o: dračinec; genealogia ~o, genealogi~o: strom rodokmeňa; pan~o: chlebovník; pingl~o: ihličnatý strom; pluv~aro: dažďový prales; sub~o: podstrom, vedľajší strom.

slovenaj

~o: drevo.

svedaj

~o: träd; ~aro: skog; sub~o: delträd.

tokiponaj

~o: kasi.

turkaj

~o: ağaç; ~aro: orman; genealogia ~o, genealogi~o: soyağacı.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:9
3. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
4. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:29
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 19:5
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:8
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, abio
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
14. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
15. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:2
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
26. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la kuraĝa tajloreto
28. La mistera insulo
29. J. Régulo Pérez: dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento, norda prismo, 1957:3, p. 123-128a
30. T. Storm, trad. A. Bader: Imenlago, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
31. E. T. Wojtakowski: Gentaj nomoj de poloj, 2003
32. Monato, Jomo Ipfelkofer: Frato Paŭlo: pacamanto
33. Vikipedio, Nigra Arbaro
34. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978
35. La mistera insulo, La dua parto: Forlasito, Ĉapitro IX
36. S. Chaves: Praktika Vortaro de Esperanto, 2006-07-31
37. Monato, Isikawa Takasi: Ursoj mortigataj, 2014
38. R. Sachs: La Krabo vivanta en Arbo, KAEST-1998
39. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro, 2007
40. Vikipedio, Duuma arbo

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
kristnask~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi lasis ĉi tiun redakton de Sergio, sed ĝi ne koheras kun la nuna
      matematika senco. La rekursia difino per radiko kaj subarboj estas
      interesa, sed malpli vasta ol la ĝenerale akceptita, ja la nocio
      "radiko" havas sencon nur en orientitaj grafeoj, kaj orientitaj
      arboj povas ne posedi radikon.
      [MB]
    
pri ~o 3.:
      La radiko ne implicas orientitecon, oni povas orienti arbon
      alradike aŭ elradike, aŭ tute malatenti la direktojn. La
      radikhavaj arboj estas la plej komunaj en komputoscienco, sen
      radiko la arbo perdas sian plej esencan trajton: ĝi ne plu estas
      hierarkio. Tiaj matematikaj arboj senradikaj apenaŭ estas
      interesaj aŭ utilaj. [Sergio]
    

ℛevo | datumprotekto | arb.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.63 2020/03/03 10:10:29