*ĉeriz/o UV

*ĉerizo

KUI
Bongusta frukto de ĉerizujo: sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj, kaj Gerda manĝis de ili kiom ŝi volis [1]; tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri [2]; aldono de freŝaj ĉerizoj aŭ framboj rezultigas fruktecan, pli dolĉan guston [3]; feliĉaj ricevi pomon kun vermo, ĉerizon kun larvo, laktukon kun heliko [4]; (frazaĵo) la ĉerizo sur la torto [5].
branĉo kun ĉerizoj
angle:
cherry
beloruse:
чарэшня (плод) , вішня (плод)
bulgare:
череша
ĉeĥe:
třešně (višně)
ĉine:
[yīng], 樱桃 [yīngtáo]
france:
cerise
germane:
Kirsche la ~o sur la torto: das Tüpfelchen auf dem „i“.
greke:
κεράσι
hebree:
דובדבן
hispane:
cereza
hungare:
cseresznye
indonezie:
ceri
itale:
ciliegia
japane:
サクランボ
katalune:
cirera
nederlande:
kriek (dolĉa), kers (acida)
pole:
wiśnia
portugale:
cereja
ruse:
черешня (dolĉa) , вишня (acida)
turke:
kiraz (dolĉa), vişne (acida)
ukraine:
вишня (плід)

ĉerizujo, ĉerizarbo

BOT
Specioj kaj variaĵoj de prunuso, devenantaj de la origina formo Prunus avium (merizujo), kun globformaj ruĝaj fruktoj. La pli acida specio Prunus cerasus estas verŝajne kruciĝo de la specioj Prunus avium kaj Prunus fruticosa: fortimigi paserojn de ĉerizarboj [6]; la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj [7]; La ĉerizujoj jam similas ⫽ Al florpejzaĝ' dum sonĝ-aper' [8].
beloruse:
чарэшня (дрэва), вішня (дрэва)
bulgare:
череша
france:
cerisier
germane:
Kirschbaum
greke:
κερασιά
hebree:
עץ דובדבן
hispane:
cerezo
hungare:
cseresznyefa
itale:
ciliegio
japane:
サクランボの木 [さくらんぼのき], オウトウ
katalune:
cirerer
latinece:
Prunus avium Prunus cerasus Prunus avium Prunus fruticosa
nederlande:
kersenboom, kerselaar
pole:
wiśnia
portugale:
cerejeira
ruse:
вишня, вишнёвое дерево
ukraine:
вишня, вишневе дерево

laŭroĉerizujo, laŭroĉerizarbo

BOT
Specio de prunuso kun laŭroformaj folioj (Prunus laurocerasus), kies ĉiuj partoj estas venenaj: ekzemple paduso, laŭroĉeriz[arb]o […] povas en laboratoriaj kondiĉoj pereigi je distanco muson [9].
9. B. P. Tonkin, trad. A. Sidorov: Fitoncidoj, Scienca Revuo, 07/1958, p. 63
france:
laurier-cerise
germane:
Lorbeerkrische
latinece:
Prunus laurocerasus
ruse:
лавровишня лекарственная

administraj notoj

pri ~ujo, ~arbo :
      „Prunus cerasus“ (esperantlingve „acida ĉerizujo“ aŭ „merizujo“)
      miascie ne estas kruciĝo, male ĝi estas sovaĝa arbo, kiu originis el
      Mezoriento.
      Laŭ historia fonto, verŝajne ĝi estis importita (eble fare de la
      fam-konata riĉulo Lucullo) kaj disvastigita de la Romianoj.
      [A. Codazzi]