tradukoj: be ca cs de en fr hu it nl pl pt ru sk

*vic/o PV

*vicoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia: la rivero fluas inter du montaj vicojB; birdoj fluge sekvis en du longaj vicojZ; vicoj da dometoj en vilaĝoB; vicoj da soldatoj; la regimento staris en vicojB; la unua vico de seĝoj en teatroB, de arboj en ĝardenoB; esti la lasta en la vico; la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ IzraelZ; vi trovos en la vicoj de niaj societanoj fervorajn amikojn; dentvicaj frontonojZ (prezentantaj vicon da dentoj). VD:aro, ĉeno, procesio, serio, spaliro
2.
Longa sinsekvo da okazoj aŭ momentoj en la tempo: dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de la latina lingvoZ; pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, antaŭ ol la afero estos deciditaZ; post longa vico da batalado kaj suferojZ; ŝia konduto prezentis vicon da nekonsekvencaj agojB; ĉio, kio okazis al mi estis ja vico da miraklojB.
3.
En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, je kiu ĉiu el ili plenumiĝas: nun estas via vico ludi; ĝis nun oni atakadis aliajn urbojn, nun venis la vico al nia urboZ; plenumita via ofico, nun pasis via vico PrV.
4.TEZ
MATPIV1 (en aro E) Bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E: entjera, racionala, reela, kompleksa vico (vico de entjeroj, ks); la vico de ĉiuj entjeraj kvadratoj (la bildigo, kiu ĵetas naturalan entjeron n al n2). SUP:familio; SUB: Specifaj vicoj: polinomo, progresio, serio, finia vico, vico de funkcioj, subvico; SUB: Rimarkindaj vicoj: koŝia vico, aritmetika vico, geometria vico, harmona vico; VD: Teĥnikaj terminoj ligitaj kun vicoj: termo, indico; VD: Rimarkindaj ecoj de vico: barita, konstanta, kreskanta, malkreskanta, konverĝa; VD: Rimarkindaj punktoj rilate vicon: adhera punkto, limeso.
Rim.: La nocio vico servas por formale paroli pri sinsekvoj da elementoj el E, ekz-e la sinsekvo (1/n)n > 0 de ĉiuj inversoj de pozitivaj entjeroj. Anstataŭ uzi funkciecan skribaĵon por signi vicon, oni kutime preferas skribi (ui)iI. La bildon de n per u oni nomas la n-a termo de la vico kaj oni signas per un. Konforme kun tia skribaĵo n estas nomata la indico.

vic-

(prefikse uzata)
1.TEZ
POL Helpa kaj laŭbezone anstataŭanta kiam mankas la normala plenumanto: vi havu la bonecon, elekti kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn [1]; vicreĝo; viclui, vicluigi.
2.TEZ
GEN Boparenca tra alia parulo de la patro aŭ de la patrino, ol tiu, de kiu oni naskiĝis; stif-: la juna frato de mia vicpatrino edziĝis al Liliane [2]. VD:duon-2

vice Vikipedio

Laŭ vico aŭ vicoj: cent salonoj troviĝis vice unu post la aliajZ.

vice deTEZ

(prepoziciaĵo)
Anstataŭ, nome de: ili povas, almenaŭ dum la daŭro de mallonga mandato, paroli vice de la tuta komunumo [3].

vicigiTEZ

Aranĝi laŭ vicoj: vicigi soldatojn por parado.

viciĝi, enviciĝi

Metiĝi en la vicojn: tiu preĝejo viciĝas inter la plej grandaj konstruoj en la mondo.

vicumi

Atendadi en vico: ni devis vicumi en la koridoro [4].

alviciĝi

Aldoniĝi al vico: tiu sukceso alviciĝis al la antaŭaj.

anserviceTEZ

Irante unu malantaŭ la alia, kiel kutime paŝas anseroj: la vojeto pli kaj pli mallarĝiĝas proksime al la pinto, tiel ke sur la fina parto oni devas grimpi anservice [5]; oni devis iri anservice, vadante laŭ mallarĝaj koridoroj de bestaj padoj [6].

atendovico

Vico da atendantoj.

laŭvice

Ĉiu je sia vico; alterne: laŭvice kanti; mi faras bonon kaj malbonon laŭvice.

parolvico

Momento, kiam iu povas paroli post aliaj kaj antaŭ aliaj: la parolvico estas por vi.

parviciĝi

(ntr)
Viciĝi, duope starante en ĉiu vico: la viroj grupiĝis kun sia gvidanto ĉirkaŭ ĝi, post ili la virinoj parviciĝante laŭ sia aĝo [7].

siaviceTEZ

Je sia vico, post antaŭa okazaĵo: prilingvaj ideoj ... alportis al esperanto pedantecon ... tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro [8].

survicigi

Vicigi sur io: fragoj survicigitaj sur trunketo de pajloZ.

unuaviceTEZ

En unua vico, antaŭ aliaj, prioritate, antaŭ ĉio: se oni komencus konstrui, oni unuavice devus havi bonan plankon el cemento [9].

aritmetika vicoTEZ Vikipedio

MATPIV1
=aritmetika progresio.

finia vico, finilonga vicoTEZ

MAT
Vico, kies fonto-aro estas finia.
Rim.: Finilongaj vicoj estas prezenteblaj per opoj kaj oni ofte konfuzas ambaŭ nociojn.

geometria vicoTEZ Vikipedio

MATPIV1
=geometria progresio.

harmona vicoTEZ

MATPIV1
=harmona progresio.

koŝia vicoPIV2, Koŝi-vico[10]TEZ Vikipedio

MAT
Tia vico en metrika spaco, ke la distanco inter du ĝiaj termoj povas iĝi arbitre malgranda, se la indicoj estas sufiĉe grandaj: konverĝanta vico estas koŝia; en la metrika spaco de reeloj ĉiu koŝia vico konverĝas. VD:kompleta, Koŝio.

subvicoTEZ

MAT
(de vico u) Tia vico v, ke ĝia fonto-aro estas subaro de la fonto-aro de u, kaj ke ĉiu termo de v estas termo ankaŭ de u por la sama indico: ĉiu ajn nefinia subvico de koŝia vico estas koŝia.

vico de funkcioj[11], funkcivicoTEZ

MAT
Vico, kies termoj estas funkcioj. VD:simple konverĝa, unuforme konverĝa, konverĝa en mezuro.
Rim.: En MatVort troveblas „funkciala vico“, kun la ekzota adjektiva formo responda al „funkcio“.

tradukoj

anglaj

~o 1.: row; ~o 4.: sequence; aritmetika ~o: arithmetic sequence, arithmetic progression; finia ~o, : finite sequence; geometria ~o: geometric sequence, geometric progression; harmona ~o: harmonic sequence, harmonic progression; koŝia ~o, : Cauchy['s] sequence, fundamental sequence; sub~o: subsequence; ~o de funkcioj, : function sequence, sequence of functions.

belorusaj

~o 3.: чарга; ~o 4.: пасьлядоўнасьць; ~o: шэраг, чарада, рад; atendo~o: чарга; laŭ~e: па чарзе.

ĉeĥaj

~o: fronta, pořadí, zástup, řada; ~e: podle pořadí; ~igi: rozvrhnout pořadí, uspořádat dle pořadí, řadit; anser~e: husím pochodem, za sebou; atendo~o: fronta, řada úloh čekajících na zpracování; sia~e: ze své strany; sur~igi: prostrčit, protahovat; unua~e: nejdříve, v první řadě; finia ~o, : finitní řada, konečná řada; geometria ~o: geometrická posloupnost, geometrická řada; harmona ~o: harmonická posloupnost, harmonická řada; sub~o: podřazení, částečná posloupnost; ~o de funkcioj, : fronta, pořadí, zástup, řada.

francaj

~o 4.: suite; ~o: rang, rangée, file, suite, série, succession, tour; ~- 1.: vice-; ~- 2.: beau- (parent suite à un 2e mariage), belle- (parent suite à un 2e mariage); ~e: à la suite, d'affilée, en enfilade; ~e de: à la place de, pour (à la place de); ~igi : aligner, mettre en file, ranger; ~iĝi, : s'aligner, se ranger, compter (parmi), figurer (parmi); ~umi: faire la queue; al~iĝi : prendre la suite de, se mettre dans la file; al~iĝi : ; anser~e: à la queue-leu-leu, en file indienne; atendo~o: file d'attente, queue; laŭ~e: successivement, tour à tour; parol~o: tour de parole; par~iĝi: se mettre en rang par deux; sia~e: à son tour; sur~igi : enfiler; unua~e: au premier rang, en premier lieu; aritmetika ~o: suite arithmétique, progression arithmétique; finia ~o, : suite finie; geometria ~o: suite géométrique, progression géométrique; harmona ~o: suite harmonique, progression harmonique; koŝia ~o, : suite de Cauchy, suite fondamentale; sub~o: sous-suite; ~o de funkcioj, : suite de fonctions.

germanaj

~o 1.: Reihe, Linie, Schlange; ~o 2.: Reihe; ~o 3.: Reihe; ~o 4.: Folge; atendo~o: Stau; aritmetika ~o: arithmetische Folge, arithmetische Progression; finia ~o, : endliche Reihe; geometria ~o: geometrische Folge, geometrische Progression; harmona ~o: harmonische Folge, harmonische Progression; koŝia ~o, : Cauchy-Folge, Fundamentalfolge; sub~o: Teilfolge; ~o de funkcioj, : Funktionsfolge, Funktionenfolge.

hungaraj

~o: sor, sorozat; ~e: sorban; ~igi: sorba állít, sorol; ~iĝi, : sorba áll, besorol; al~iĝi : hozzásorolódik; atendo~o: sorban állás; laŭ~e: sorrendben; sur~igi : sorban rátesz; aritmetika ~o: számtani sorozat; finia ~o, : véges sor; geometria ~o: mértani sorozat; harmona ~o: harmonikus sorozat; koŝia ~o, : Cauchy-sorozat; sub~o: részsorozat; ~o de funkcioj, : függvénysorozat. ~prezidanto: alelnök; ~reĝo: alkirály.

italaj

koŝia ~o, : successione di Cauchy, successione fondamentale.

katalunaj

~o 1.: rastellera, filera, sèrie, cua; ~o 2.: sèrie, seguit, tanda; ~o 3.: torn, volt; ~o 4.: successió; ~- 1.: vice-, sots-; ~- 2.: -astre (parent per segones núpcies); ~e: en filera, en rengs; ~igi : arrenglar, afilerar; ~iĝi, : allistar-se, emplaçar-se; al~iĝi : agregar-se, incorporar-se, sumar-se; anser~e: en fila índia, l'un darrere l'altre; atendo~o: cua d'espera; laŭ~e: consecutivament, alternativament; sia~e: al seu torn; sur~igi : disposar, enfilar; aritmetika ~o: successió aritmètica; finia ~o, : successió finita; geometria ~o: successió geomètrica, progressió geomètrica; harmona ~o: progressió harmònica; koŝia ~o, : successió de Cauchy; ~o de funkcioj, : successió de funcions.

nederlandaj

~o 1.: rij, file; ~o 2.: reeks; ~o 3.: beurt; ~o 4.: reeks; ~igi : in een rij opstellen; ~iĝi, : z. in een rij scharen; al~iĝi : erbij komen; atendo~o: wachtrij, file; laŭ~e: beurtelings; finia ~o, : eindige reeks.

polaj

~o 4.: ciąg; aritmetika ~o: ciąg arytmetyczny; finia ~o, : ciąg skończony; geometria ~o: ciąg geometryczny; harmona ~o: ciąg harmoniczny; koŝia ~o, : ciąg Cauchy'ego; sub~o: podciąg, ciąg częściowy; ~o de funkcioj, : ciąg funkcyjny.

portugalaj

~o 1.: fila; ~o 2.: série; ~o 3.: vez; ~o 4.: seqüência; ~igi : enfileirar; ~iĝi, : enfileirar-se; aritmetika ~o: progressão aritmética; finia ~o, : seqüência finita; geometria ~o: progressão geométrica; harmona ~o: progressão harmônica; koŝia ~o, : seqüência de Cauchy; sub~o: sub-seqüência.

rusaj

~o 1.: ряд; ~o 2.: череда; ~o 3.: очередь; ~o 4.: последовательность; ~igi : построить (рядами); ~iĝi, : стоять в ряду, встать в строй; al~iĝi : встать в строй, в ряд; atendo~o: очередь; laŭ~e: поочерёдно; sur~igi : нанизать; aritmetika ~o: арифметическая прогрессия; finia ~o, : конечная последователность, кортеж; geometria ~o: геометрическая прогрессия; harmona ~o: гармоническая прогрессия; koŝia ~o, : сходящаяся в себе последовательность, фундаментальная последовательность, последовательность Коши; sub~o: подпоследовательность; ~o de funkcioj, : последовательность функций.

slovakaj

~o: poradie, rad; ~e: podľa poradia; ~igi: vradiť, zaradiť; anser~e: husím pochodom; atendo~o: rad úloh čakajúcich na spracovanie; sia~e: zo svojej strany; sur~igi: navliecť (niť, šnúrku ap.), navliecť (niť| šnúrku ap.); unua~e: na prvý pohľad; finia ~o, : konečný rad; geometria ~o: geometrický rad; harmona ~o: harmonická postupnosť; sub~o: podradenie; ~o de funkcioj, : poradie, rad.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno, 1905
2. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
3. P. Dasgupta: Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, 2011
4. W. F. Hermans, trad. M. Meeuwissen: La elektrilo de Wimshurst, 2013-01-06
5. -: La Monto Huangshan, 2003
6. I. Efremov, trad. J. Finkel: La Granda Arko, 2006
7. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
8. Claude Piron: La bona lingvo, p. 68a
9. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
10. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §236
11. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi, : Mankas dua fontindiko.
~iĝi, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~iĝi: Mankas dua fontindiko.
al~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
atendo~o: Mankas dua fontindiko.
atendo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
laŭ~e: Mankas dua fontindiko.
laŭ~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
parol~o: Mankas dua fontindiko.
parol~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~igi: Mankas verkindiko en fonto.
aritmetika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finia ~o, : Mankas dua fontindiko.
finia ~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
geometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
harmona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
koŝia ~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de funkcioj, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri laŭ~e:
    Pola Radio ofte uzas "laŭ~a" kun la senco "plia": "hodiaŭ
    en nia laŭvica programo vi aŭdos...". Tio kongruas kun
    simila rusa uzo de "ocherednoj". La sencon oni povus difini
    per "la sekvonta en la vico". [MB]
  

[^Revo] [vic.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.57 2016/03/18 19:10:41 ]