tradukoj: de en es fr hu pl pt ru

konverĝ/i Z PV

konverĝi  

(ntr)
1.
(p.p. linioj, direktoj, radioj) Celi al sama punkto, kunveni: FOT la sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso VdE .
2.  
MAT(fakula ĵargono en geometrio) (p.p. linioj) Havi komunan punkton: ĉiuj naskantoj de konuso konverĝas (intersekciĝas) ĉe ĝia vertico.
Rim.: Ekzistas ankaŭ „kunkuri“, samsenca, kiel atestas [1].
3.
a)  
MAT(elementa analitiko) Senfina vico x1, x2,... konverĝas al p se por ajna pozitiva reelo c ekzistas tia numero n, ke |p-xi| < c por ĉiu i > n.
Rim.: La nocion oni ĝeneraligas por funkcioj kaj serioj. Tia p estas nomata limeso.
b)  
MAT[2] (p.p. vicofiltrilo super topologia spaco) Esti konverĝa 2: laŭdifine ĉiuj koŝiaj vicoj konverĝas en kompleta spaco.
Rim.: Kvankam la verbo enhavas ideon pri ago, ĝia matematika uzo simple parolas pri eco de la koncerna vico. Oni diras sendistinge „konverĝi“ aŭ „esti konverĝ(ant)a“.
4.
MATKOMPKompLeks Algoritmo konverĝas super donita valoro x, se la aŭtomato ĝin plenumanta, ricevinte tiun x-on estkiel donaĵon, finas sian laboron kaj liveras rezulton; tiam oni ankaŭ diras, ke la funkcio f, kiun la algoritmo komputas, estas difinita por x; simbole f(x)↓x∈dom f (vd domajno2.c).
ANT:diverĝi

konverĝa

1.
(ĝenerale) Konverĝanta.
2.  
MAT
a)  
[3] (p.p. vico (xn) en topologia spaco) Tia, ke ĉiuj ĝiaj termoj (krom finia nombro da ili) apartenas al ĉirkaŭaĵo de iu punkto (ĝia limeso), kiel ajn oni elektas la ĉirkaŭaĵon: konverĝa serio (kies vico de partaj sumoj konverĝas); en metrika spaco, la distanco inter termo xn de konverĝa vico kaj ĝia limeso estas arbitre malgranda, se n estas sufiĉe granda; se vico akceptas adheran punkton, ekzistas konverĝa subvico de ĝi.
b)  
(p.p. filtrilo super topologia spaco, al iu punkto) Pli fajna ol la filtrilo de ĉirkaŭaĵoj de tiu punkto.

konverĝo

1.
Irado laŭ diversaj vojoj pli kaj pli proksimiĝantaj: en la verkoj „Saĝo en Oriento“ kaj „Vizio de juna virino“ Edmond Privat konfidencas al ni siajn proprajn konvinkojn rilate la similecon, aŭ pli bone, la konverĝon de la grandaj religiaj doktrinoj, kiuj parolas pri la sama Dio sub malsamaj nomoj [4].
2.  
BIO Sendependa filogeneza evoluo de diversaj taksonoj kun rezulte similaj organoj, formoj, moroj: unu el la plej fama ekzemplo de konverĝa evoluo estas la kameraa okulo de la cefalopodoj (ekz. kalmaroj) kaj de vertebruloj (ekz. mamuloj) [5]. VD:analoga2

konverĝigi  

(tr)
Igi konverĝa: FOT konverĝiga lenso PIV1 .

malkonverĝi  

(ntr)
MAT
Ne konverĝi, ne esti konverĝa. SIN:diverĝi.

malkonverĝa, nekonverĝa  

Ne konverĝanta: MAT nekonverĝa serio [6]. SIN:diverĝa.

absolute konverĝa  

MAT[7]
(p.p. reela aŭ kompleksa vico) Tia, ke konverĝas la responda vico de absolutaj valoroj (aŭ moduloj) de ĝiaj termoj: ĉiu absolute konverĝa vico estas ankaŭ konverĝa, sed la malo ne veras; absolute konverĝa serio (kies responda serio de absolutaj valoroj konverĝas); absolute konverĝa serio de funkcioj (absolute konverĝa por ĉiu valoro de la argumento).

konverĝa en distribuo  

MAT
(p.p. vico de hazardaj variabloj, al limeso X) Tia, ke la vico de iliaj distribuaj funkcioj estas simple konverĝa al la distribua funkcio de X: konverĝo en probablo implicas konverĝo en distribuo, sed ne inverse.

konverĝa en mezuro  

MAT[8]
(p.p. vico de funkcioj (fn) de mezurhava spaco al metrika spaco, al limeso f) Tia, ke por ajna reelo ε la mezuro de la aro de tiaj x, ke la distanco de fn(x) al f(x) superas ε, strebas al nulo, kiam n strebas al nefinio.

konverĝa en probablo  

MAT[9]
(p.p. vico de hazardaj variabloj, al limeso X) Konverĝa en mezuro al X rilate al la probablo.

malforte konverĝa  

MAT[10]
(p.p. vico super topologia vektora spaco) Konverĝa rilate al la malforta topologio.

norme konverĝa  

MAT
(p.p. vico super normohava spaco) Tia, ke konverĝas la responda vico de la normoj de ĝiaj termoj: norme konverĝa serio (kies responda serio de normoj konverĝas); en kompleta spaco ĉiu norme konverĝa vico estas ankaŭ konverĝa.

preskaŭ certe konverĝa

MAT
(p.p. vico de hazardaj variabloj (Xn), al limeso X) Tia, ke la probablo de la aro de ĉiuj ω, por kiuj la vico (Xn(ω)) ne konverĝas al X(ω), estas nula: konverĝo preskaŭ certa implicas konverĝo en probablo.

simple konverĝa  

MAT
(p.p. vico de funkcioj (fn)) Tia, ke por ajna x la vico (fn(x)) konverĝas al iu limeso f(x): simple konverĝi (esti simple konverĝa). VD:topologio de simpla konverĝo.

unuforme konverĝa  

MAT[11]
(p.p. vico de funkcioj (fn) al metrika spaco) Tia, ke por iu funkcio f (ĝia limeso) veras, ke la supremo de la distancoj inter fn(x) kaj f(x) konverĝas al nulo: ĉiu unuforme konverĝa vico estas ankaŭ simple konverĝa, sed la malo ne veras; unuforme konverĝi (esti unuforme konverĝa); unuforme konverĝa serio (kies vico de partaj sumoj unuforme konverĝas). VD:topologio de unuforma konverĝo.
Rim.: En [12] troveblas „konverĝegi“ anstataŭ „unuforme konverĝi“.

tradukoj

anglaj

~i 2.: converge, be concurrent; ~i: converge; ~a 2.: convergent; mal~i: diverge; mal~a, ne~a: divergent; absolute ~a: absolutely convergent; ~a en distribuo: convergent in distribution; ~a en mezuro: convergent in measure; ~a en probablo: convergent in probability; malforte ~a: weakly convergent; norme ~a: normally convergent; preskaŭ certe ~a: almost surely convergent, convergent with probability one; simple ~a: simply convergent, pointwise convergent; unuforme ~a: uniformly convergent.

francaj

~i 2.: converger, concourir; ~i: converger; ~a: convergent; ~o: convergence; mal~i: diverger; mal~a, ne~a: divergent; absolute ~a: absolument convergent; ~a en distribuo: (suite de variables aléatoires) convergente en loi; ~a en mezuro: (suite de fonctions) convergente en mesure; ~a en probablo: (suite de variables aléatoires) convergente en probabilité; malforte ~a: faiblement convergent; norme ~a: normalement convergent; preskaŭ certe ~a: convergeant presque sûrement; simple ~a: (suite de fonctions) simplement convergente; unuforme ~a: (suite de fonctions) uniformément convergente. ~iga: (lentille) convergente.

germanaj

~i 2.: durch denselben Punkt gehen; ~i b: konvergieren; ~a 2.: konvergent; mal~i: divergieren; mal~a, ne~a: divergent; absolute ~a: absolut konvergent; ~a en distribuo: konvergent in Verteilung; ~a en mezuro: konvergent dem Maße nach; ~a en probablo: konvergent in der Wahrscheinlichkeit; malforte ~a: schwach konvergent; norme ~a: normal konvergent; preskaŭ certe ~a: fast sicher konvergent, konvergent mit der Wahrscheinlichkeit Eins; simple ~a: einfach konvergent, punktweise konvergent; unuforme ~a: gleichmäßig konvergent.

hispanaj

~i: convergir; ~a: convergente; mal~i: divergir; unuforme ~a: uniformemente convergente.

hungaraj

~i 2.: egy ponton áthaladó; ~i: konvergál, összetart, összefut; ~a: konvergens, összetartó, összefutó; mal~i: divergál, széttart, szétfut; mal~a, ne~a: divergens, széttartó, szétfutó; absolute ~a: abszolút konvergens; ~a en distribuo: elosztásban konvergens; ~a en mezuro: majdnem mindenütt konvergens(mérték szerint) ; ~a en probablo: sztochasztikusan konvergens; malforte ~a: gyengén konvergens; norme ~a: normában konvergens; preskaŭ certe ~a: majdnem mindenütt konvergens; simple ~a: pontonként konvergens; unuforme ~a: egyenletesen konvergens. ~iga: gyűjtőlencse, konvergens lencse.

polaj

~i 1.: być zbieżnym, schodzić się, zbiegać się; ~i 2.: być zbieżnym, schodzić się, zbiegać się; ~i a: być zbieżnym; ~i b: być zbieżnym, schodzić się, zbiegać się, dążyć do; ~a 1.: zbieżny, zbiegający się; ~a 2.: zbieżny; mal~i: być rozbieżnym, rozchodzić się; mal~a, ne~a: rozbieżny; absolute ~a: bezwzględnie zbieżny; ~a en distribuo: zbieżny według dystrybuant; ~a en mezuro: zbieżny według miary; ~a en probablo: zbieżny według prawdopodobieństwa; malforte ~a: słabo zbieżny; preskaŭ certe ~a: zbieżny z prawdopodobieństwem 1; simple ~a: zwyczajnie zbieżny; unuforme ~a: jednostajnie zbieżny.

portugalaj

~i: convergir.

rusaj

~i 2.: сходиться в общей точке; ~i: сходиться; ~a 2.: сходящийся; mal~i: расходиться; mal~a, ne~a: расходящийся; absolute ~a: абсолютно сходящийся; ~a en distribuo: сходящаяся по распределению (последовательность случайных переменных); ~a en mezuro: сходящаяся по мере (последовательность функций); ~a en probablo: сходящаяся по вероятности (последовательность случайных переменных); malforte ~a: слабо сходящийся; norme ~a: нормально сходящийся; preskaŭ certe ~a: почти наверное сходящаяся (последовательность случайных переменных), сходящаяся с вероятностью единица (последовательность случайных переменных); simple ~a: поточечно сходящаяся (последовательность функций), просто сходящаяся (последовательность функций); unuforme ~a: равномерно сходящаяся (последовательность функций).

fontoj

1. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „kunkura“
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
4. C. Gacond: 17-a radioprelego, Svisa Radio Internacia, 1963-03-27
5. Vikipedio, Konverĝa evoluo, 2017-04-11
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
8. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28, sub verba formo
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §230
10. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §266, „malforta konverĝo“
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19, p.p. serio
12. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §231


ℛevo | datumprotekto | konver.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.45 2018/11/20 10:10:14