tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru sk


[1]
Io varianta; simbolo, uzata por
indiki
tian objekton, plejofte elementon de la fonto-aro de
bildigo:
en la skribaĵo y = f(x),
x estas la nedependa variablo
(indikanta la argumenton de
funkcio
f),
kaj y la dependa variablo
(indikanta la valoron de la funkcio).

En programlingvo,
programa objekto posedanta
nomon kaj
valoron, kiun lastan
la programo povas ekzameni kaj eble eĉ ŝanĝi:
deklari, uzi variablon;
loka, malloka variablo.


stokasta variablo.
probablodistribuo,
distribua funkcio,
probablodenso,
momanto,
ekspekto,
varianco,
varianca devio,
kunvarianco,
korelacio;
diskreta,
maldiskreta,
nedependa.

[2]
hazarda variablo.