tradukoj: be ca cs de el en es fr he hu ia id kek lat nl pt ru sv tr vo zh


Sistemo da vortoj uzata de etno
por interkompreniĝo:
fremda, hejma, gepatra lingvo;
etna, nacia lingvo;
vivajZ lingvoj;
elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple
latinan, grekan, hebrean)
[2];
samlingvano;
franclingvaĵoZ
(trajto tipe franclingva);
mi ne scias la lingvon hispanan
[3];
„Lingvo internacia“ kaj
„lingvo tutmonda“ estas du tute malsamaj
objektoj [4].

idiomo
ĵargono,
slango,
dialekto
mimiko
signo

Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso),
al kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko):
formala lingvo
(kontraste al la homa lingvo,
ĉu nature etna kiel la angla,
ĉu planlingvo kiel Esperanto);
regula, senkunteksta, kuntekstohava lingvo
(t.e. difinita per gramatiko apartenanta al samnoma
tipo).

lingvistika.

parolturno,
dirmaniero,
esprimo.
Homo scianta kaj uzanta koncernan lingvon, ano de la
koncerna lingvokomunumo (lingvanaro):
anglalingvano, franclingvano, ruslingvano;
alilingvano, samlingvano;
esperantlingvano
esperantisto

filologo
fontolingvo



cellingvo

Lingvo
komune
uzata de malsamlingvanoj por sin interkompreni:
la rusa kiel interlingvo en orienta Euxropo
[7].
en Afganujo ... la Persa estas la ĝenerala
interlingvo
[8].

pontolingvo
oni enkondukas interlingvon, tiel ke ĉiu traduko iru
el ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la
dezirataj celaj lingvoj
[9].

Lingvo kiun sentraduke komprenas kaj rekte
interpretas la aparataro de komputilo.
kodo,
asembla lingvo
Situacio, en kiu multaj lingvoj estas uzataj:
kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi
multlingvecon
kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon
[10].

Lingvo
konscie kreita laŭ plano, almenaŭ je sia komenciĝo:
Al Eugen Wüster ni dankas por la enkonduko de terminoj
«planlingvo» kaj «esperantologio»
[11].

Homo scianta plurajn lingvojn:
enlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta
plurlingvulo, devas paroli ĉie la anglan lingvon
[12].

pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado,
ĉar se necesas traduki el m programlingvoj en n
maŝinlingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn
(m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n
tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ
m×n
rektajn tradukilojn.
Lingvo, el kies dialektoj devenas grupo da parencaj
lingvoj (formantaj lingvofamilion):
Latino estas la pralingvo por la latinida lingvofamilio;
sed ion parencan oni trovas, eĉ en loko tre nobla, en
lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de grekoj,
latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito
[13].

Formala lingvo por prezenti komputilajn programojn:
Algolo, Fortrano, Paskalo kaj C estas famaj programlingvoj;
altnivela, ordonema, deklarema, strukturema, objektema
programlingvo.

traduki
provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin
forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp
[14].


Scienco
pri la homaj lingvoj, iliaj evoluo kaj funkciado:
ne estante fakulo en lingvoscienco, li (Zamenhof)
tamen kreis esperanton ‐ dum centoj da sciencoriĉaj
filologoj kaj lingvistoj amasigis plej lertajn kaj
konvinkajn
argumentojn por „pruvi“, ke artefarita lingvo
estas utopia entrepreno
[15];
en NPIV „morfem/o“ ricevis tute alian difinon
laŭ moderna (Usondevena) lingvoscienco
[16].
filologio,
interlingvistiko

Scienco pri planlingvoj, parto de lingvoscienco:
laŭ vidpunkto de preskriba planlingvoscienco ...
la
artikolo estas forigenda
[18].