2idiom/o JED

idiomo

LIN
Ĉia ajn pli-malpli kompleta lingvosistemo (homlingvo), supernocio por la nocioj „norma literatura lingvo“, „norma skriba lingvo“, „faka lingvo“, dialekto, ĵargono, slango ktp, uzata precipe kiam oni ne povas aŭ ne bezonas precizigi la statuson aŭ specon de la idiomo: regionaj dialektoj estas plejparte idiomoj nur parolataj [1]; mi scias preskaŭ nenion pri la polineziaj idiomoj [2]; eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo [3]; tio, kion ni kutimas nomi lingvoj, nome la literaturaj idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio, estas prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la parolo [4]. SIN:lingvo2
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. Monato, Garbhan Macaoidh: Internacia fonetika alfabeto, 2003
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
idiom, vernacular, tongue, language
beloruse:
ідыём
bulgare:
идиом
ĉeĥe:
idiom, jazyk. zvláštnost, ustálené rčení
ĉine:
土話 [tǔhuà], 白話 [báihuà], 語 [yǔ]
france:
idiome
germane:
Idiom, Sprache
hispane:
idioma
hungare:
idióma, nyelv
japane:
固有言語 [こゆうげんご]
nederlande:
taaleigen, idioom
pole:
idiom, narzecze prowincjonalne
portugale:
idioma
ruse:
идиом
slovake:
idióm, jazykový zvláštnosť
ukraine:
мова, говір, говірка, наріччя

idiomaĵo

LIN
Leksika aŭ frazeologia apartaĵo de iu idiomo, propra al ĝi sed nekutima aŭ eĉ tute nekomprenebla ekster tiu idiomo, precipe idiotismo: ĉiu frazeologismo, estante eble nur paŭsaĵo de loka idiomaĵo, havas la danĝeran potencialon iĝi ankaŭ esperanta idiomaĵo [5]; subtilaĵoj de la tropoj kaj idiomaĵoj de la itala [6]; li turnis apartan atenton al tradukado de arkaismoj, barbarismoj kaj idiomaĵoj [7].
5. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
6. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
angle:
idiomatic expression
beloruse:
ідыёма, ідыяматычны выраз
bulgare:
идиоматичен израз
ĉine:
习惯用语 [xíguànyòngyǔ]
france:
idiotisme, expression idiomatique
germane:
idiomatischer Ausdruck, Spracheigenheit
hungare:
idiomatizmus, nyelvi sajátosság
japane:
慣用語法 [かんようごほう]
nederlande:
idiotisme
pole:
idiomatyczne wyrażenie
portugale:
expressão idiomática
ruse:
идиома, идиоматическое выражение, фразеологизм
ukraine:
ідіома, ідіом, ідіоматизм

administraj notoj