korelaci/o

korelacio

1.
PIV1 Korelativeco, interrilateco: ankaŭ en Barato troviĝas forta korelacio inter virina edukado kaj la edukado de infanoj [1]; ofte oni devas rezigni serĉi klarigojn kaj anstataŭe akcepti nur korelaciojn, ĉar „granda datumaro” pli helpas respondi al „kio” ol al „kial” [2].
2.
MATPIV2 (de du hazardaj variabloj `X` kaj `Y`) La kvociento de ilia kunvarianco al la produto de iliaj respektivaj variancaj devioj; simb. `"Kor"(X,Y)="Kov"(X,Y)//(sigma(X)*sigma(Y))`.
Rim.: En pli malnovaj fontoj kutime troveblas „korelacia koeficiento“. Indas rimarki, ke la radiko „korelaci“ ŝajnas senutila kaj ke ne videblas malhelpoj anstataŭigi „korelacio“ per „korelativeco“ kaj „korelacia“ per „korelativeca“.
angle:
2. correlation coefficient
beloruse:
1. карэляцыя 2. каэфіцыент карэляцыі
ĉeĥe:
korelace, souvztažnost
ĉine:
2. 相关系数 [xiāngguānxìshù]
france:
2. corrélation (coefficient de corrélation), coefficient de corrélation
germane:
1. Zusammenhang, Korrelation, Wechselbeziehung 2. Korrelationskoeffizient
hungare:
1. korreláció 2. korreláció, viszonylagosság, kölcsönös összefüggés, kölcsönhatás
nederlande:
1. afhankelijkheid, samenhang 2. correlatie
pole:
2. korelacja, współczynnik korelacji
portugale:
2. correlação
ruse:
2. коэффициент корреляции
slovake:
korelácia, súvzťažnosť

administraj notoj