tradukoj: be cs de en es fr hu id it ms pl pt ro ru sk

*kresk/i

*kreski

(ntr)
1.
(pri organizitaj estaĵoj) Iom post iom disvolviĝi, pligrandiĝi ĝis normala mezuro: citronaj kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno FK ; la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita [1]; la knabo Samuel ĉiam pli kreskis [2]; sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon […] kreskis kaj fariĝis arbo [3]; arbo, sur kiu kreskas pomoj DL ; la tilioj ĉe iliaj tomboj transkreskis la preĝejan tegmenton [4]; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo [5]. VD:burĝoni, flori, ĝermi
2.
(pri vegetaĵoj) Pligrandiĝi kaj multiĝi pli speciale en iuj regionoj: vinberujo ne kreskas en tiu lando; tie abunde kreskis okzalo kaj laktuko; en la dezerto nenio kreskas; kampoj, sur kiuj iam kreskis tritiko kaj hordeo [6]; erikon mi konis nur pro la fakto, ke ĝi kreskas malalte sur deklivoj [7]; suka greso kreskis viralte [8]; en domoj kreskas ŝimo [9]; ni vidis altebenaĵon, surkreskitan de densa tajgo [10].
3.
(figure) Iom post iom grandiĝi, altiĝi, multiĝi, vastiĝi: pli kaj pli kreskis ŝia amo FK ; [ili] ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj da frankoj FK ; la Izraelidoj fruktis, kaj diskreskis, kaj multiĝis [11]; la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis [12]; la eklezioj […] kreskis laŭnombre ĉiutage [13]; la akvo de Nilo […] senĉese kreskis [14]; malamo kreskis inter gentoj VivZam ; en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo PrV ; kiam kreskas honoro, kreskas humoro PrV ; la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero [15]; en ili kreskis la deziro venĝi Ifigenio ; la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi DL ; tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono DL ; la kunsento de l' publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos DL . VD:leviĝi, naskiĝi, plifortiĝi, pligrandiĝi, pliintensiĝi.

kresko

1.
Apero, amplekso de vivaĵo rezultanta el kreskado: tri palmoj fieris per kresko gracia FK ; de meza kresko, delikata kaj gracia IK ; lia kresko estis malalta-dika, preskaŭ kripla [16]; rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon [17]; fremdulo de bela kresko [18]; Nilo malleviĝis ĝis la kresko de unu homo kaj duono [19]; kresko mamuta, sed saĝo liliputa PrV ; (figure) ondoj en potenca kresko Ifigenio ; (figure) scienc-teknika progreso, lavanga kresko de scioj pri la mondo [20]. SIN:staturo
2.
Kreskado: li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo [21]; kreskotaŭgaj lokoj [22]; la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero [23]; ekonomia kresko [24]; la jaro 2000 laŭ la plimulto de la internaciaj financaj analizistoj montros novan kreskon de la eŭrokurzo [25]; trokresko de loĝantaro [26].

kreskado

Ago kreski: la arboj sur ĝiaj bordoj […] per sia natura kreskado ne povis interatingiĝi [27]; ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon [28]; senhalta kreskado [29]; la kreskado de la tempo Hamlet ; mi estas ja nun en la stadio de malkreskado [30]; malalta temperaturo bremsas la bakterian kreskadon [31]; la kreskado de la informaĵa sektoro [32]. VD:progreso

*kreskaĵo

1.
Vegetaĵo: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj [33]; ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla [34]; li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn [35]; mi iris en la nuksarban ĝardenon, por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras [36]; tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj [37]; polipoj, duone besto duone kreskaĵo [38].
2.
Ĉio ajn kreskanta.

kreskanta

1.
Kiu kreskas: sovaĝe kreskantaj herboj [39]; senhalte kreskanta varmego [40]; ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo EE ; tre malrapide kreskanta sukceso Marta ; [la semoj] falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble [41]; ili semas venton, […] la kreskantaĵo ne donos farunon [42].
2.
MAT[43] (p.p. bildigo `f` inter du ordaj aroj) Tia, ke la ordo konserviĝas per ĝi: se `f` estas kreskanta kaj `a le b`, tiam `f(a) le f(b)`; strikte kreskanta bildigo (konservanta la striktan ordon); logaritmo estas kreskanta funkcio, sinuso ne estas.

kreskigi

(tr)
1.
Pligrandigi, favori la kreskadon de io: longa dormado ŝuldojn kreskigasPrV ; homoj, kiuj posedis monon, investis kun la espero kreskigi sian kapitalon [44]; por kreskigi la valutajn enspezojn necesus kreskigi la eksporton de nafto [45].
2.
Prizorgi, flegi, varti iun aŭ ion, por ke ĝi kresku; direkti ies kreskadon: Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato […] ni devas kaj dum longa tempo ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ malamikoj [46]; birdoj kiuj travintras en Afriko kaj printempe revenas en Siberion por kreskigi idaron [47]; ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo [48]; vi difektas la infanon, vi kreskigas el ĝi nevivkapablan, trodorlotitan floron! Metrop . VD:bredi, eduki
3.
AGR Speciale, planti kaj flegi la vegetaĵojn: unu kultivisto kreskigas kvaroblan kvanton da greno, kaj uzas kvaroblan kvanton da tempo, kaj faras kvaroblan kvanton da laboro, por provizi grenon al ĉiuj [49]; sur monteto super Morina li kreskigis vinĝardenon kun vitoj, kiujn li alportigis el Melnik kaj de la rivero Rejno [50]; tie estas spaco por teni kokinojn kaj kreskigi legomojn [51]; same estas pri hibridoj, ĉar ilia grado de fekundeco ofte montriĝas tre malsama en la pluraj individuoj kreskigitaj de samguŝaj semoj submetitaj al precize samaj kondiĉoj [52]. SIN:kultivi
4.
Produkti aŭ lasi ion kreski ĝis certa grando aŭ longo: li decidis kreskigi barbon sur sia mentono; olivarbo, kiu kreskigas fruktojn [53].

belkreska

Kiu kreskis kaj atingis belecon, belaspekta, harmonia: li estas tre simpatia, belkreska junulo [54]; Vanc' fariĝis forta belkreska knabo [55].

ĉirkaŭkreski

(tr)
Ĉirkaŭi kreskante: majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj [56]; blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko da ĉiuj koloroj [57]; granda kaverno […] ĉirkaŭkreskita de delikataj verdaj rampaj kreskaĵoj [58].

elkreski

(ntr)
1.
kreski el io: el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso [59]; ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn [60]; [la] ĝardeno elkreskigas siajn semojn [61]; la tero elkreskigis verdaĵon [62]; (figure) novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo EE ; (figure) el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita [63].
2.
Plene, ĝislime kreski: barbo elkreskis, sed saĝon ne naskisPrV ; ne en unu tago elkreskis Kartago PrV ; [trunko ne] ĉirkaŭprenebla de kvin elkreskintaj viroj [64].

malkreski

(ntr)
Grade malpliiĝi: (figure) estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas [65]; mi estas ja nun en la stadio de malkreskado [66]; ĉio alia en la bieno pro drinkado kaj kartludado forte malkreskis Fab3 ; malkresko de la senlaboreco [67]; eksterlanda komerco malkreskas [68]. VD:ŝrumpi

malkreskanta

1.
Kiu malkreskas: la malkreskanta luno malaperis malantaŭ la nuboj [69]; stagnanta, eĉ malkreskanta merkato [70].
2.
MAT[71] (p.p. bildigo `f` inter du ordaj aroj) Tia, ke la ordo inversiĝas per ĝi: se `f` estas malkreskanta kaj `a le b`, tiam `f(a) ge f(b)`; strikte malkreskanta bildigo (inversanta la striktan ordon); la funkcio, kiu ĵetas pozitivan reelon al ĝia inverso, estas malkreskanta; sinuso estas nek kreskanta, nek malkreskanta.

miskreski

(ntr)
Nenormale, fuŝe, malsane kreski: miskreskinta arbeto.

plenkreska

Fininta sian naturan, junaĝan kreskadon: plenkreska knabino [72]; ŝia duone plenkreska sola filino [73]. VD:matura

plenkreskiĝi

(ntr)
Atingi maturan aĝon: mia patrino diris „li jam plenkreskiĝis“ [74]; oni povos tion pritaksi post kelkdekaj jaroj, kiam plenkreskiĝos la infanoj de la hodiaŭaj aktivuloj [75].

plenkreskulo

Vivaĵo, kiu jam atingis stabilan grandon, korpan kaj mensan staton: ili ambaŭ sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj, infanoj koncerne sian koron [76]; la plenkreskuloj, kiujn mi demandis pri la verko de Zamenhof, respondis, ke temas pri fiaskinta projekto [77]; junuloj kaj plenkreskuloj [78]; rakonto […] tro filozofia por infanoj kaj tro naiva por plenkreskuloj [79].

tradukoj

anglaj

~i: *grow, *increase; ~aĵo 1.: *plant; ~anta 2.: increasing; ~igi 3.: grow, raise, cultivate; mal~anta 2.: decreasing; plen~a: adult; plen~ulo: adult.

belorusaj

~i: расьці; ~o: рост; ~ado: рост, нарастаньне, павелічэньне; ~aĵo 1.: расьліна; ~aĵo 2.: нарост; ~igi: расьціць, вырошчваць, нарошчваць, павялічваць; el~i: вырастаць; mal~i: менець, памяншацца, зьмяншацца; plen~a: дарослы (прым.); plen~ulo: дарослы (наз.).

ĉeĥaj

~i: narůstat, přibývat, růst, růst, stoupat, vyrůstat, vzrůstat, zvětšovat se; ~o: růst, vzrůst, zvětšování; ~ado: růst, vzrůst, zvětšování; ~anta: rostoucí; ~igi: pěstovat; bel~a: urostlý; el~i: narůstat, přibývat, růst, stoupat, vyrůstat, vzrůstat, zvětšovat se; mal~i: zmenšovat se (velikost); mal~anta: klesající; mis~i: špatně růst; plen~a: dorostlý, dospělý, plně vzrostlý; plen~ulo: dospělý (čl.).

francaj

~i: *croître, grandir, pousser (plante); ~o: maintien (aspect physique), physique (aspect); ~ado: croissance; ~aĵo 1.: *plante, végétation; ~anta 1.: croissant (qui grandit); ~anta 2.: (fonction) croissante; ~igi: développer, faire pousser, répandre; bel~a: ayant de l'allure, bien bâti (de corps); el~i 1.: se développer, pousser (grandir); el~i 2.: se faire (se développer complètement); mal~i: décroitre; mal~anta 1.: décroissant; mal~anta 2.: (fonction) décroissante; mis~i: mal venir (mal se développer); plen~a: adulte (adj.); plen~iĝi: devenir adulte; plen~ulo: adulte (subst.).

germanaj

~i: *wachsen; ~o: Wuchs; ~ado: Wachstum; ~aĵo 1.: *Pflanze; ~aĵo: Gewächs; ~anta 2.: wachsend; ~igi: ziehen, vermehren; bel~a: wohlgestaltet; ĉirkaŭ~i: umwachsen; el~i 1.: heraus wachsen; el~i 2.: auswachsen; mal~i : schrumpfen; mal~anta 2.: fallend; mis~i : verwachsen; plen~a: erwachsen; plen~iĝi: auswachsen; plen~ulo: Erwachsener.

hispanaj

~i: aumentar, crecer; ~o: aumento, incremento; ~ado: crecimiento; ~aĵo 1.: *planta, vegetación; ~anta 1.: creciente (que se hace grande); ~anta 2.: (función) creciente; ~igi: desarrollar, hacer crecer; bel~a: buen aspecto, buena presencia, bien proporcionado (de cuerpo); el~i 1.: desarrollarse, hacerse más alto; el~i 2.: hacerse (desarrollarse completamente); mal~i: menguar, decrecer; mal~anta 1.: decreciente; mal~anta 2.: (función) decreciente; mis~i: crecer mal (desarrollarse mal); plen~a: adulto (adj.); plen~iĝi: hacerse adulto; plen~ulo: adulto (subst.).

hungaraj

~i: nő, növekszik, megnő; ~o: növés, termet; ~ado: növés, növekedés; ~aĵo 1.: növény; ~aĵo 2.: kinövés; ~anta 1.: növekvő, növekedő; ~anta 2.: növő (leképezés); ~igi 1.: növel, növeszt; ~igi 2.: felnevel; ~igi 3.: termeszt; ~igi 4.: növeszt; ĉirkaŭ~i: körbenő; el~i: kinő, kifejlődik; mal~i: csökken, visszaesik, visszafejlődik; mal~anta 1.: csökkenő; mal~anta 2.: csökkenő; mis~i: félrenő, elfajul; plen~a: felnőtt; plen~ulo: felnőtt (egyed). de bela ~o: szép termetű, daliás; barbo el~is, sed saĝon ne naskis: csak szakállra nézve tisztlendő; ne en unu tago el~is Kartago: Rómát sem egy nap alatt építették.

indoneziaj

~i: berkembang, tumbuh; ~o: pertumbuhan; ~ado: pertumbuhan; ~aĵo 1.: tumbuhan, vegetasi; ~igi: mengembangkan, menumbuhkan; plen~a: dewasa; plen~iĝi: tumbuh dewasa; plen~ulo: orang dewasa.

italaj

~i: crescere; ~ado: crescita; ~aĵo 1.: *pianta, vegetazione; ~anta: crescente; mal~i: decrescere; mal~anta 2.: decrescente; plen~a: adulto (agg.); plen~ulo: adulto (sost.).

malajaj

plen~a: dewasa.

polaj

~i: *rosnąć; ~o: przybór, wzrost; ~ado: porost, wzrastanie; ~aĵo 1.: *roślina; ~anta 1.: rosnący; ~anta 2.: (funkcja) rosnąca; ~igi: powiększać, zwiększać; ĉirkaŭ~i: obrastać, porastać; el~i: wyrastać; mal~i: maleć, zmniejszać się; mal~anta 1.: malejący; mal~anta 2.: (funkcja) malejąca; mis~i: źle rosnąć; plen~a: dorosły; plen~ulo: dorosły (osobnik).

portugalaj

~i: crescer.

rumanaj

~i: a creşte; ~o: creştere; ~aĵo 1.: plantă; ~igi: a mări; plen~a: matur; plen~ulo: adult.

rusaj

~i: *расти; ~o: рост; ~ado: рост; ~aĵo 1.: *растение; ~aĵo 2.: нарост; ~anta 1.: растущий; ~anta 2.: возрастающее (отображение); ~igi 1.: наращивать, увеличивать; ~igi 2.: растить, воспитывать, выводить; ~igi 3.: растить, выращивать; ~igi 4.: отрастить, вырастить, принести (плоды); ĉirkaŭ~i: расти вокруг; el~i: вырасти, вырастать; mal~i: уменьшаться, убывать; mal~anta 1.: уменьшающийся, убывающий; mal~anta 2.: убывающее (отображение); mis~i: плохо расти, неправильно развиваться; plen~a: взрослый (прил.); plen~ulo: взрослый (сущ.).

slovakaj

~i: narastať, pribúdať, rásť, stúpať, vyrastať; ~o: vzrast; ~ado: rast, vzrast; ~anta: rastúci; ~igi: pestovať; bel~a: urastený, švárny; el~i: narastať, pribúdať, rásť, stúpať, vyrastať; mal~i: klesať, upadať, zmenšovať sa; mal~anta: klesajúci; mis~i: zle rásť; plen~a: dospelý; plen~ulo: dospelý.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:26
3. La Nova Testamento, Luko 13:19
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:5
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
7. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
9. Monato, Hori Yasuo: Ĉu ĝoja plorpluvo?, 2003
10. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:7
12. La Nova Testamento, La agoj 6:7
13. La Nova Testamento, La agoj 16:5
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:7
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
20. Hipotezo pri la apero kaj evoluo de la kreaj kapabloj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:10
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
24. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
25. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
26. Monato, Aŭstrio: De perforto al paco
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
31. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
32. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
33. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §35.
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §41.
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:39
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 6:11
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
41. La Nova Testamento, Marko 4:8
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 8:7
43. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
44. Monato, Lode van de Velde: La nuna financa krizo (3), 2009
45. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio, 2007
46. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista, (Antwerpen, 1911-08-12).
47. La Ondo de Esperanto, 2000:10
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:13
49. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a
50. F. Kubka, trad. O. Ginz: Anna de Pfalz, La nica literatura revuo, 1:3
51. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
52. Ĉ. Darvin, trad. K. Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a
53. trad. G. Berveling: La saĝeco de Jesuo Siraĥ
54. J. Benavente, trad. V. Inglada Ors: La Nesia Hejmo, La Suno Hispana, 1909-01 (61)
55. Princo Vanc'
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
60. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 61:11
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:12
63. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
64. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
65. La Nova Testamento, Luko 24:29
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
67. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
68. Monato, Malkopiilo, 93/10
69. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro, 2006
70. Monato, Roland Rotsaert: Programaro
71. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
74. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
75. Monato, Ĉu reiri al naciaj radikoj?, 93/08
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
77. Claude Piron: La bona lingvo, p. 9a
78. Monato, Stereogramoj, 95/01
79. Monato, Guido van Damme: Pli interese estas kreskigi kukurbojn, 2004

mis~i: Mankas fontindiko.
mis~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | kresk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.59 2020/05/03 05:10:19