*vart/i PV

*varti

(tr)
1.
Gardi kaj zorgi vivaĵon, kiu bezonas helpon pro sia juneco: ili ame vartis la infanon, kiu kreskis sana kaj virta [1]; preni ian honestan nejunan servantinon, kiu […] povus varti Janjon zorge, prudente Marta ; la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin [2]; li scias varti novnaskiton [3]; vi vartas ĉi tiun rosmaridon kiel infanon [4]; la floro estis plantita per feliĉa mano, […] li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion [5]; (figure) mi komencis dubi pri la grandega sukceso, […] sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon [6]; per tro multa varto (dorlotado) malboniĝas la farto PrV . VD:flegi, prizorgi
2.
Bonteni: por varti la limon, Sud-Koreio elektis […] Svislandon kaj Svedion [7]; la homaro nepre devas konstante klopodi por varti kaj protekti la lingvan riĉecon de la mondo [8]; la modulo bezonas nek elektron, nek ian kemian substancon, kaj oni ne bezonas ĝin iel varti aŭ flegi [9].
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 3. La eŭrope edukita homo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 25. Multe Da Spirito Sed Neniom Da Profito.
7. Monato, Grosjean Mirejo kaj Lee Jung Kee: Vundita lando, 2008/12, p. 10
8. Monato, Garvan Makaj' (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, 2011/05, p. 25
9. Monato, Walter Klag: Grander-akvo mirakla, 2012/04, p. 16
angle:
look after, tend
beloruse:
няньчыць, гадаваць, даглядаць (дзіця)
bretone:
diwall (ur bugel, ul loen yaouank...)
ĉeĥe:
chovat, hlídat, opatrovat, pečovat, střežit, vartovat
france:
prendre soin (d'un enfant, d'un jeune animal, etc.)
germane:
hüten, (ein Kind) betreuen, sich kümmern (um ein Kind) 2. warten, instand halten
hispane:
cuidar (a un niño, a un anciano, un animal)
hungare:
gondoz, ápol
japane:
保育する [ほいくする], 養育する [よういくする], 育てる [そだてる], はぐくむ, 保守する [ほしゅする]
katalune:
cuidar, vigilar, vetllar, guardar (un infant), tenir cura (d'un infant, d'un cadell, d'una planta)
nederlande:
oppassen (v.kind, jong dier of plant), verzorgen
portugale:
cuidar de
ruse:
нянчить, ухаживать (за ребёнком и т.п.)
slovake:
dozerať na niekoho, opatrovať, varovať
ukraine:
няньчити, доглядати, піклуватися (тваринами, рослинами)

vartisto

PED Homo, kiu metie vartas infanojn: reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj [10]; laboro [estas kvazaŭ] vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo Marta ; matene […] li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston [11]; Ursus montriĝis vartisto tiom mallerta, kiom zorgema [12].
angle:
nanny, childminder, child care provider, mother's helper
beloruse:
нянька, нянечка, выхаваўніца
bretone:
diwallerez
ĉeĥe:
chůva, pečovatelka
france:
nounou, nourrice
germane:
Mentor, Kindergärtner, Erzieher
hispane:
niñera, nana
hungare:
dajka, dadus, gondozónő
japane:
保父 [ほふ], 保育士 [ほいくし]
katalune:
mainadera
nederlande:
oppas, kindermeisje
portugale:
babá
ruse:
нянька, нянечка, воспитательница (в яслях, детском саду)
slovake:
dozorkyňa, opatrovníčka, pestúnka, varovkyňa

vartistino

PED Virino, kiu metie vartas infanojn; infanistino: Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino [13]; [en] tiu urbo […] loĝis lia vartistino, la bona knabino, kiu portadis lin, kiam li estis tute malgranda knabo [14]; niaj nutristinoj kaj vartistinoj […] difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo [15]; la vartistinon prizorgigis mia temperaturo Metrop .
angle:
nanny, childminder, child care provider, mother's helper
beloruse:
нянька, нянечка, выхаваўніца
bretone:
diwallerez
ĉeĥe:
chůva, pečovatelka
france:
nounou, nourrice
germane:
Amme, Ziehmutter, Gouvernante, Kindergärtnerin, Tagesmutter, Erzieherin
hispane:
niñera, nana
hungare:
dajka, dadus, gondozónő
japane:
保母 [ほぼ], ベビーシッター
katalune:
mainadera
nederlande:
oppas, kindermeisje
portugale:
babá
ruse:
нянька, нянечка, воспитательница (в яслях, детском саду)
slovake:
dozorkyňa, opatrovníčka, pestúnka, varovkyňa
ukraine:
няня, нянька

infanvartejo

PED Vartejo por junaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne vizitas lernejon: ĉe infanvartejoj oni faras etajn pupojn el papero kaj pendigas ilin ĉe fenestroj [16]; multaj gepatroj ne povas toleri la eduko-kostojn de siaj idoj: kotizoj ĉe infanvartejoj […] plialtiĝas [17]; frekventado de infanvartejo estas libervola en Germanio – kaj kosta, sed frekventado de lernejo estas deviga kaj senpaga [18]; ili ĉiamaniere akcelas uzadon de angla lingvo, kiun oni parte instruas jam en infanvartejoj [19]; dum la 89-a UK funkcias infanvartejo, kiu portas la nomon Song Qingling [20]. SIN:infanĝardeno
16. Monato, Hori Yasuo: Ĉu ĝoja plorpluvo?, 2003/06, p. 12
17. Monato, Hori Jasuo: Ŝrumpanta lando, kreskanta ŝanco, 2006/03, p. 10
18. Monato, Stefan Maul: Germana batalo, 2006/06, p. 7
19. Monato, Stefan Maul: Subpremo lingva, 2008/07, p. 5
20. Wang Lihua: La infanvartejo Song Qingling, El Popola Ĉinio, [2004]
beloruse:
ясьлі (дзіцячыя)
ĉeĥe:
dětská školka, jesle
france:
garderie
germane:
Kindertagesstätte, Kindergarten, Krippe
japane:
保育園 [ほいくえん]
nederlande:
crèche, peutertuin
slovake:
jasle, materská škôlka

administraj notoj