*infan/o UV

*infano

1.
Homido kontraste al plenkreskinta homo, ĝis la 12a jaro proksimume: infano ne estas matura homo [1]; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [2]; ludejo por infanoj [3]; en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV . SUB:bubo, knabo, VD:junulo
2.
GEN Ido2: li havas dek unu infanojn [4]; infano mia, kion vi timas […] [5]? li estis libera homo, jam delonge vidvo kaj ankaŭ liaj infanoj jam malaperis [6]; en doloro vi naskados infanojn [7]; li kondukis la patron de la infanino [8]; por patrino ne ekzistas infano malbela PrV .
afrikanse:
kind
albane:
fëmijë
amhare:
ልጅ
angle:
child
arabe:
طفل
armene:
երեխա
azerbajĝane:
uşaq
beloruse:
дзіця, дзіцё
bengale:
শিশু
birme:
ကလေး
bosne:
dijete
bulgare:
дете
ĉeĥe:
dítě, dítě, děti, děťátko
ĉine:
孩子 [háizi], 子 [zǐ], 儿 (tr. 兒) [ér]
dane:
barn
estone:
laps
eŭske:
umearen
filipine:
anak
france:
enfant
galege:
neno
germane:
Kind
guĝarate:
બાળક
haitie:
pitit
haŭse:
yaro
hinde:
बच्चे
hispane:
niño
hungare:
gyerek, gyermek
igbe:
nwa
indonezie:
anak-anak, anak kecil
irlande:
leanbh
islande:
barn
itale:
bambino
japane:
子ども [こども]
jave:
anak
jide:
קינד
jorube:
ọmọ
kanare:
ಮಗು
kartvele:
ბავშვი
katalune:
nen, xiquet, infant
kazaĥe:
бала
kimre:
plentyn
kirgize:
бала
kmere:
កូនក្មេង
koree:
아이
korsike:
zitellu
kose:
umntwana
kroate:
dijete
kurde:
zarok, mindal
latine:
puer
latve:
bērns
laŭe:
ເດັກ
litove:
vaikas
makedone:
дете
malagase:
ankizy
malaje:
kanak-kanak
malajalame:
കുട്ടി
malte:
tfal
maorie:
tamaiti
marate:
मुलाला
monge:
tus me nyuam
mongole:
хүүхэд
nederlande:
kind
nepale:
बच्चा
njanĝe:
mwana
okcidentfrise:
bern
panĝabe:
ਬੱਚੇ ਨੂੰ
paŝtue:
د ماشومانو د
pole:
dziecko
portugale:
criança
ruande:
umwana
rumane:
copil
ruse:
ребёнок, дитя
samoe:
tamaitiiti
sinde:
ٻار
sinhale:
ළමා
skotgaele:
pàiste
slovake:
dieťa
slovene:
otrok
somale:
ilmahaaga
ŝone:
mwana
sote:
ngoana
sunde:
anak
svahile:
mtoto
svede:
barn
taĝike:
кӯдак
taje:
เด็ก
tamile:
குழந்தை
tatare:
бала
telugue:
పిల్లల
tibete:
སྤུ་གུ་
turke:
çocuk
ukraine:
дитина
urdue:
بچے
uzbeke:
yosh bola
vjetname:
con
volapuke:
cil
zulue:
ingane

infana

1.
Rilata, apartenanta al infano: infana ludo [9], vesto, pupo, klaso; infanaj vestetoj Marta ; la rakontoj […] plaĉas al infanaj legantoj [10]; infana ĉambro Marta ; voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro Marta ; la dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis ŝin Marta .
2.
Naive sensperta kaj senprudenta; serenanima: infana argumento EE ; infana animo [11]; infana malseriozeco Marta ; infana senzorgeco, naiveco Marta .
beloruse:
дзіцячы
ĉeĥe:
dětinský, dětský
ĉine:
童稚 [tóngzhì], 稚 [zhì], 稚气 [zhìqì]
france:
enfantin, infantile
germane:
1. Kinder- 2. kindlich, kindisch
hispane:
infantil
hungare:
1. gyerek-, gyermek- 2. gyerekes, gyermekes, gyermeki
indonezie:
2. kekanak-kanakan, naif
itale:
infantile, bambinesco
japane:
子供の [こどもの], 子供らしい [こどもらしい]
katalune:
infantil, pueril
nederlande:
1. kinder- 2. kinderlijk
pole:
dziecięcy
portugale:
infantil
rumane:
de copil
ruse:
детский
slovake:
detský, nerozumný, pren: neskúsený
svede:
2. barnslig
ukraine:
дитячий
volapuke:
cilik

infanaĵo

Ago infaneca, malserioza, senpripensa: simpla infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si [12]; malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj EE ; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj saĝe, ke ĝi [...] jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo EE ; kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis, nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn [13].
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
13. La Nova Testamento, I. Korintanoj 13:11
beloruse:
дзяціннасьць, блазенства
germane:
Kinderei
japane:
子供っぽい言動 [こどもっぽいげんどう], 児戯 [じぎ]
ukraine:
дитячий вчинок, хлоп’яцтво

*infaneco

Stato de infano; la tempo, dum kiam iu estas infano: li diras, ke en la infaneco la nutristino lin kontuzis [14]; mi estas terkultivisto, ĉar al la tero mi alkutimiĝis de mia infaneco [15]; de sia plej frua infaneco li ĉiam devis kuŝi en la lito [16]. VD:infanaĝo
beloruse:
дзяцінства
ĉeĥe:
dětinskost, dětinství
ĉine:
童年 [tóngnián]
france:
enfance
germane:
Kindlichkeit, Kindheit
indonezie:
masa kanak-kanak
itale:
infanzia
japane:
幼年期 [ようねんき], 幼稚さ [ようちさ], 子供らしさ [こどもらしさ]
katalune:
infància
pole:
dzieciństwo
portugale:
infância
rumane:
copilărie
ruse:
детство
slovake:
infantilizmus
ukraine:
дитинство

infaneto

1.
Malgranda, juna infano, etulo; bebo: oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin [17]; vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo [18]; pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto [19].
2.
Homa feto: kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro [20].
17. La Nova Testamento, S. Luko 18:15
18. La Nova Testamento, Luko 2:12
19. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
20. La Nova Testamento, S. Luko 1:41
beloruse:
дзіцятка, малютка
ĉeĥe:
děťátko
ĉine:
小孩 [xiǎohái], 娃娃 [wáwa], 幼儿 [yòuér], 阿囡 [anān]
france:
petit (enfant)
germane:
Kindchen
indonezie:
1. bayi 2. janin
itale:
pargolo, infante, bambinello
japane:
乳児 [にゅうじ], 赤ん坊 [あかんぼう]
katalune:
minyó, bebé, nounat
pole:
berbeć, bobas
portugale:
criancinha, bebê, nenê
ruse:
малыш
slovake:
dieťatko, pachoľa
ukraine:
дитинка, дитинча, маля

*infanistino

PED Vartistino: ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon [21]; neniu atentis la arbon, esceptinte la maljunan infanistinon, kiu rigardis atente inter la branĉojn [22]. SIN:guvernistino
beloruse:
нянька, нянечка, выхаваўніца
ĉeĥe:
chůva
ĉine:
阿姨 [āyí], 姆 [mǔ], 姥 [mǔ], 保育员 [bǎoyùyuán], 幼儿园老师 [yòuéryuánlǎoshī], 幼师 [yòushī], 女助教 [nǚzhùjiào], 女家庭教师 [nǚjiātíngjiàoshī], 日托阿姨 [rìtuōāyí]
france:
assistante maternelle, puéricultrice
germane:
Kindergärtnerin, Erzieherin, Gouvernante, Tagesmutter
hungare:
dada, dajka
indonezie:
pramusiwi
itale:
maestra d'infanzia, puericultrice
japane:
保母 [ほぼ]
katalune:
mainadera, puericultora
nederlande:
kinderverzorgster
pole:
bona, opiekunka
portugale:
ama-seca
ruse:
воспитательница, няня
slovake:
pestúnka
ukraine:
няня

infanumi

PSI Afekti infanecan teniĝon: ni ĉesu infanumi [23]. VD:foli, kaprioli, petoli
23. F. Dostojevskij, trad. G. Arosev: Blankaj noktoj, 2002
beloruse:
дураваць, паводзіць сябе па-дзіцячаму
ĉine:
憨笑 [hānxiào]
france:
bêtifier
germane:
sich kindisch benehmen, albern

mirinfano

PED Infano havanta mirigajn kapablojn: Wolfgang Amadeus Mozart […] estis unu el la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio, mirinfano [24]; Gauss estis mirinfano, kiam li estis okjaraĝa, li imagis kiel sumi ĉiujn numerojn el 1 al 100 [25].
beloruse:
вундэркінд
ĉeĥe:
udivující dítě, zázračné dítě
ĉine:
神童 [shéntóng]
france:
enfant prodige, enfant surdoué
germane:
Wunderkind
hungare:
csodagyerek
itale:
bambino prodigio
japane:
神童 [しんどう]
katalune:
nen prodigi
nederlande:
wonderkind
pole:
cudowne dziecko
portugale:
criança prodígio
ruse:
вундеркинд
slovake:
zázračné dieťa
svede:
underbarn
ukraine:
вундеркінд

porinfana

PED Taŭga por infanoj, destinita al infanoj: iel ilia krudeco […] tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj [26]; organiziĝu surstrataj porinfanaj festoj [27]; mia patro bonŝance sukcesis aboni la 12-voluman „Porinfanan enciklopedion“ [28].
26. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 26. Vorto Amema El Buŝo Blasfema.
27. Monato, Britio, 94/05
28. A. Korĵenkov: en: La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min, intervjuo kun Aleksander Korĵenkov, La Ondo de Esperanto, 2018:6
beloruse:
дзіцячы (для дзяцей)
france:
enfantin (pour les enfants), infantile (pour les enfants)
germane:
kindgerecht, Kinder-
japane:
子ども向けの [こどもむけの]
ukraine:
дитячий, призначений для дітей

seninfana

GEN Kiu ne naskis aŭ naskigis, ne havas aŭ ne plu havas idojn: estis do sep fratoj, kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana [29]; viaj ŝafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj [30]; seninfana estis la edzeco de la rabeno [31]. VD:sterila 1
beloruse:
бязьдзетны
ĉeĥe:
bezdětný
ĉine:
无儿女 [wúérnǚ], 无子女 [wúzǐnǚ]
france:
sans descendance
germane:
kinderlos
japane:
子供のいない [こどものいない]
katalune:
sense descendència, estèril
pole:
bezdzietny, bezpotomny
portugale:
sem filho
ruse:
бездетный
slovake:
bezdetný
ukraine:
бездітний

solinfano

GEN Ununura ido de siaj gepatroj: ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano Marta ; verdira solinfano mi sentis min inter la multnombra frataro [32]; mankas memstareco al ĉinaj lernantoj, precipe al solinfanoj [33].
32. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
33. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
beloruse:
адзінае дзіця
ĉeĥe:
jedináček
france:
enfant unique
germane:
Einzelkind
indonezie:
anak semata wayang, anak tunggal
itale:
figlio unico
japane:
一人っ子 [ひとりっこ], ひとり子 [ひとりご]
katalune:
fill únic
pole:
jedynak
portugale:
filho único
ruse:
единственный ребёнок
slovake:
jedináčik
ukraine:
єдина дитина, одинак, одиначка

suĉinfano

Juna infano ankoraŭ mamnutrata: portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon [34]; ili igas apenaŭ vestitajn virinojn kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi dum frostoj antaŭ la kooperativo Metrop ; (figure) la suĉinfana periodo de nia lingvo [35]; tiuj altranguloj volas teni vin en vindoj kvazaŭ suĉinfanon [36]. VD:bebo
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:12
35. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
angle:
baby
beloruse:
немаўля, немаўлятка
ĉine:
[wá], 娃娃 [wáwa], 婴儿 [yīngér]
france:
bébé, nourrisson
germane:
Säugling, Baby
hispane:
lactante
hungare:
csecsemő
indonezie:
bayi
itale:
poppante, lattante, bebè
japane:
乳飲み子 [ちのみご], 乳児 [にゅうじ]
katalune:
lactant, bebé de pit
nederlande:
zuigeling
pole:
niemowlę, osesek
portugale:
criança de peito
rumane:
sugar
ruse:
грудной ребёнок, младенец
ukraine:
немовля

administraj notoj