*jun/a UV

*juna

1.
Kiu estas en la komenca fazo de sia vivperiodo, ankoraŭ kreskanta aŭ disvolviĝanta, ne tute maturiĝinta: la pli juna filino [1]. juna virino [2]; la juna vidvino fariĝis denove fianĉino [3]; salutojn de la juna generacio [4]; juna branĉo [5]; tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj verdaj folietoj [6]; oni metos sur Vian altaron junajn bovojn [7]; (figure) juna leono estas Jehuda [8]; juna senforta ankoraŭ esperanto [9]; lernu juna, por esti saĝa maljuna PrV . ANT:aĝa, maljuna, maturaVD:nova1
Rim.: La frazo mi gratulis […] la junajn geedzojn [10] estas dubinda: ĉu temas pri la aĝo de la geedzoj (kaj tiusence ĝi estus tute bona: gratuli la junajn geedzojn pri la naskiĝo de ilia unua infano), aŭ eble „la junaj geedzoj“ estas tio, kion en la moderna Esperanto oni nomas novgeedzoj?
2.
Juneca: la fratinoj malĝojis, kiel malĝojas junaj koroj [11]; el interne sonis juna voĉo [12]; la tuta naturo rejuniĝas [13]; se ŝi estus bela, kiel ekzemple Eunice, vi mem rejuniĝus ĉe ŝi [14]; ekde sia sesdeka jaro li […] obsede klopodas resti juna [15]; li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj [16].
3.
Antaŭ nelonge farita kaj ankoraŭ ne matura – ne akirinta la plenan forton, la guston ktp: juna vino, fromaĝo; juna biero [17]; Usono estas ankoraŭ tro juna en nia movado por fari Kongreson [18]. VD:freŝa, nova3
afrikanse:
jong
albane:
i ri
amhare:
ወጣት
angle:
young
arabe:
الشباب
armene:
երիտասարդ
azerbajĝane:
gənc
beloruse:
юны, малады
bengale:
তরুণ
birme:
ငယ်ရွယ်
bosne:
mladi
bretone:
yaouank
ĉeĥe:
mladý, mladistvý, nedospělý
ĉine:
年幼 [niányòu], 幼 [yòu], 年輕 [niánqīng], 少 [shào], 年紀輕 [niánjìqīng]
dane:
unge
estone:
noored
eŭske:
gazte
filipine:
batang
france:
jeune (adj.)
galege:
nova
germane:
jung
guĝarate:
યુવાન
haitie:
jèn
haŭse:
matasa
hebree:
צעיר
hinde:
युवा
hispane:
joven
hungare:
fiatal, ifjú
ide:
yuna
igbe:
nwa
indonezie:
muda
irlande:
óg
islande:
ung
itale:
giovane, nuovo
japane:
若い [わかい]
jave:
enom
jide:
יונג
jorube:
odo
kanare:
ಯುವ
kartvele:
ახალგაზრდა
kazaĥe:
жас
kimre:
ifanc
kirgize:
жаш
kmere:
វ័យក្មេង
koree:
젊은
korsike:
ghjovanu
kose:
abatsha
kroate:
mladi
kurde:
ciwan
latine:
adulescens
latve:
jauniešiem
laŭe:
ຫນຸ່ມ
litove:
jauna
makedone:
млади
malagase:
tanora
malaje:
muda
malajalame:
ഇളം
malte:
żgħażagħ
maorie:
taitamariki
marate:
तरुण
monge:
hluas
mongole:
залуу
nederlande:
jong
nepale:
जवान
njanĝe:
mnyamata
okcidentfrise:
jong
panĝabe:
ਨੌਜਵਾਨ
paŝtue:
ځوان
pole:
młody, młodociany
portugale:
jovem, novo
ruande:
muto
rumane:
tânăr
ruse:
молодой, юный
samoe:
talavou
sinde:
جوان
sinhale:
තරුණ
skotgaele:
òga
slovake:
mladý
slovene:
mlada
somale:
dhalinyarada
ŝone:
diki
sote:
bacha
sunde:
ngora
svahile:
vijana
svede:
ung
taĝike:
ҷавонон
taje:
วัยรุ่น
tamile:
இளம்
tatare:
яшь
telugue:
యువ
tibete:
གཞོན་གཞོན་
tokipone:
lili
ukraine:
молодий
urdue:
نوجوان
uzbeke:
yosh
vjetname:
trẻ
volapuke:
yunik

june

En juna maniero: frapfrazo de la aranĝo estis „Internacie, June kaj Kune!“ [19]; ni june nestis en matura kampo de tritiko [20].
19. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=12692, IJK 2004
20. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Amo Ĉiama
angle:
youthfully
beloruse:
молада
hispane:
de joven
ide:
yune
pole:
młodo
rumane:
tânăr
volapuke:
yuniko

juneca

Rilata al juneco; havanta la trajtojn de juneco: viglecon, ardon, freŝecon ktp: junecaj revoj Marta ; la memfido de ŝia juneca spirito, kiu fordonis sin al ŝiaj fieraj revoj [21]; tiu juneca fervoro de la maljuna esperantisto.
angle:
young-looking, youthful
beloruse:
маладжавы
ĉeĥe:
mladický vzhledem
ĉine:
綺年 [qǐnián], 年青 [niánqīng]
france:
juvénile
germane:
jugendlich
hispane:
juvenil
ide:
yunesala
indonezie:
awet muda
japane:
若々しい [わかわかしい], 青春の [せいしゅんの]
pole:
młodzieńczy
rumane:
adolescent
ruse:
моложавый, юношеский
slovake:
mladistvý (výzorom)

juneco

Tempo de la vivo inter la infaneco kaj matura aĝo: vi estas ankoraŭ en freŝa juneco […], vi rigardu kuraĝe al la estonteco FK ; la junecon mi […] metis mem sur la altaron de la devo FK ; en floro de juneco kaj beleco BdV ; la juneco rapide forpasas; (figure) tio estis ankoraŭ la juneco de la mondo.
beloruse:
юнацтва, маладосьць
bretone:
yaouankiz
ĉeĥe:
junáctví, mladost, mládí
ĉine:
青年 [qīngnián], 青春 [qīngchūn], 花季 [huājì]
france:
jeunesse (temps de la vie)
germane:
Jugend
hebree:
נעורים
hispane:
juventud
hungare:
fiatalság, ifjúsá
ide:
yuneso
indonezie:
masa muda
itale:
gioventù, giovinezza
japane:
若さ [わかさ], 青春 [せいしゅん], 青年時代 [せいねんじだい]
nederlande:
jeugd
pole:
młodość
portugale:
juventude
rumane:
tinerețe
ruse:
молодость, юность
slovake:
mladý vek
svede:
ungdom
taje:
ความหนุ่มสาว
ukraine:
молодість, юність

*junulo

Juna homo, precipe tia, kiu jam estas seksmatura, sed ankoraŭ ne plenkreska: kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon [22]; kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn [23]; junuloj estu dece silentaj apud pliaĝuloj, kaj sidigu ilin kaj stariĝu por ili, kaj prizorgu siajn gepatrojn [24]. EURO-26 estas havinda karto, kiun povas ricevi gejunuloj en la aĝo 14–26 jaroj sendepende de sia statuso [25]; plejlaste, la 18an de junio 2003, la „Stones“ furoris denove en Vieno, frenezigante 54000 junulojn kaj plenkreskulojn [26]; la junulo aliĝis al nia militistaro [27]; junulaj jaroj EE ; la reĝo aranĝis festenon kaj invitis ĉiujn belajn junulinojn de la tuta lando [28]; juna → junulo = persono karakterizata de juneco [29]. VD:adoleskanto, pubertulo
Rim.: Mi opinias, ke estas diferenco inter „junulo“ kaj „juna viro“. Laŭ mi, „junulo“ estas iu ankoraŭ ne tute matura sociekonomie aŭ jure, krom ke li ne estas plenkreskulo biologie; tial virseksulo aĝanta malpli ol 19 jarojn estas junulo; inter 20 kaj 22 jaroj oni povas nomi lin, depende je kunteksto kaj cirkonstancoj, „junulo“ aŭ „juna viro“; post 23 jaroj ĝis proksimume 27 jaroj, „juna viro“. Evidente, la jarlimoj estas proksimumaj kaj varias laŭ la klimatoj, civilizoj kaj personaj apartaĵoj. [Sergio Pokrovskij]
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:21
24. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 4a
25. M. Belosević: Turismi kun la karto EURO-26 en la poŝoMonato
26. W. Klag: Kiu rulas ŝtonon...Monato
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
29. B. Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
angle:
youth
beloruse:
юнак, малады чалавек, маладая асоба
bretone:
yaouankiz (den yaouank), den yaouank
ĉeĥe:
jinoch, mladík, mládenec
ĉine:
青年 [qīngnián], 少年 [shàonián], 年輕人 [niánqīngrén]
france:
jeune (subst., jeune homme), jeune homme
germane:
Jugendliche(r) Jugendlicher, junger Mann
hispane:
joven
ide:
yuno
indonezie:
pemuda, anak muda
itale:
giovane (sost.)
japane:
若者 [わかもの], 青年 [せいねん], 若い男 [わかいおとこ]
nederlande:
jong persoon, jongere, jongeman, jongeheer, jongeling, adolescent
pole:
młodzieniec
rumane:
tânăr
ruse:
юноша
slovake:
mladík, mládenec
svede:
yngling
taje:
วัยรุ่น, หนุ่มสาว
ukraine:
юнак, парубок, молода людина
volapuke:
yunan

junularo

Ĉiuj junaj homoj: pli bone estos, se tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo [30].
angle:
youth
beloruse:
моладзь
bretone:
yaouankiz (an dud yaouank), yaouankizoù
ĉeĥe:
chlapci a děvčata, dorost
ĉine:
青少年 [qīngshàonián], 年輕人 [niánqīngrén]
france:
jeunesse (ensemble des jeunes)
germane:
Jugend(liche)
hispane:
juventud
ide:
yunaro
indonezie:
pemuda, anak muda
itale:
gioventù (insieme)
japane:
青年 [せいねん]
nederlande:
jeugd
pole:
młodzież
rumane:
tineret
ruse:
молодёжь
slovake:
chlapci a dievčatá, dorast
taje:
กลุ่มวัยรุ่น, เยาวชน
ukraine:
молодь
volapuke:
yunanef

junulino

Juna virino, seksmature sed ne jam plenkreska: la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraŭ ne ekkonis viro [31]; juna bela viro kaj ĉarme bela junulino sidis tie unu apud la alia kaj deziris, ke ili por ĉiam povu resti tiel kune [32]; tiun brukriadon faris du junulinoj, tute nudaj, kiuj kvazaŭ flugetante kuris ĉe la rando de la herbejo [33]. SUB:fraŭlino, midineto, pucelo
beloruse:
дзяўчына, юначка
germane:
Jugendliche, junge Frau

*maljuna

Atingita sian maljunecon: maljuna avo, amiko, vino, amikeco, hundo, arbo; la ĉagrenoj maljunigas; aspekti kiel maljuna pomo [34].
Rim.: La frazo tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [35] ne estas imitinda ‐ en la matura Esperanto oni diras „pli aĝa filino“.
VD:arĥaika, kaduka, malnova, ruina
afrikanse:
ou
albane:
vjetër
amhare:
ያረጀ
angle:
old
arabe:
قديم
armene:
հին
azerbajĝane:
köhnə
beloruse:
стары
bengale:
পুরাতন
birme:
အဟောင်း
bosne:
staro
bretone:
kozh (ag.)
ĉeĥe:
starý (člověk| věc)
ĉine:
年迈 [niánmài], 高年 [gāonián]
dane:
gamle
estone:
vana
eŭske:
zaharra
filipine:
luma
france:
vieux
galege:
vello
germane:
alt
guĝarate:
જૂના
haitie:
fin vye granmoun
haŭse:
da haihuwa
hebree:
זקן
hinde:
पुराना
hispane:
viejo
ide:
olda
igbe:
ochie
indonezie:
tua
irlande:
d’aois
islande:
gamall
itale:
vecchio
japane:
古い [ふるい]
jave:
lawas
jide:
אַלט
jorube:
ti atijọ
kanare:
ಹಳೆಯ
kartvele:
ძველი
kazaĥe:
ескі
kimre:
oed
kirgize:
карыган
kmere:
អាយុ
koree:
늙은
korsike:
vecchio
kose:
ubudala
kroate:
stari
kurde:
kevn
latine:
vetus
latve:
vecs
laŭe:
ອາຍຸ
litove:
senas
makedone:
стари
malagase:
taloha
malaje:
lama
malajalame:
പഴയ
malte:
qodma
maorie:
tau
marate:
जुन्या
monge:
qub
mongole:
хуучин
nederlande:
oud
nepale:
पुराना
njanĝe:
wakale
okcidentfrise:
âld
panĝabe:
ਪੁਰਾਣੀ
paŝtue:
زاړه
pole:
stary
portugale:
velho
ruande:
kera
rumane:
bătrân, în vârstă, vechi
ruse:
престарелый, старый (по возрасту), пожилой
samoe:
matua
sinde:
پراڻي
sinhale:
පැරණි
skotgaele:
seann
slovake:
starý
slovene:
star
somale:
jir
ŝone:
yekare
sote:
li
sunde:
kolot
svahile:
umri wa
svede:
gammal
taĝike:
кӯҳна
taje:
แก่, ชรา
tamile:
பழைய
tatare:
карт
telugue:
పాత
ukraine:
старий
urdue:
پرانے
uzbeke:
qari
vjetname:
zulue:
endala

maljuneco

Vivperiodo post la matura aĝo, kiam okazas iompostioma velkado, malfortiĝo de la vivfunkcioj de la organismo: ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min [36]; juneco ne scias, maljuneco ne povas PrV .
beloruse:
старасьць
bretone:
kozhni
ĉeĥe:
mnoholetost, stáří
ĉine:
晚年 [wǎnnián], 暮岁 [mùsuì]
france:
vieillesse
germane:
Alter
hispane:
vejez, senectud
ide:
oldeso
indonezie:
masa tua
itale:
vecchiaia
japane:
老い [おい], 老年 [ろうねん], 老境 [ろうきょう]
nederlande:
ouderdom, hoge leeftijd
pole:
starość
rumane:
batrânețe
ruse:
старость
slovake:
staroba
taje:
ความชราภาพ, วัยชรา
ukraine:
старість

maljuniĝi

(ntr)
Laŭ la tempo iĝi maljuna: kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos [37]; la nacioj maljuniĝas kiel homoj. VD:kadukiĝi
37. La Nova Testamento, S. Johano 21:18
beloruse:
старэць, старыцца
bretone:
koshaat
ĉine:
衰老 [shuāilǎo], 变老 [biànlǎo], 老了 [lǎoliǎo], 老熟 [lǎoshú], 衰老了 [shuāilǎoliǎo]
france:
vieillir
germane:
altern
hispane:
envejecer, hacerse viejo
indonezie:
menua
itale:
invecchiare
japane:
老いる [おいる]
nederlande:
oud worden
pole:
starzeć się
rumane:
îmbătrâni
ruse:
стареть, состариться

*maljunulo

Maljuna homo: tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [38]; Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo [39]; sur [ŝia vizaĝo] aperis multaj maljunulaj sulkoj [40]; la maljunulino staris antaŭ la pordo [41].
angle:
old person
beloruse:
стары (наз.)
bretone:
kozhiad, kozh (ak.)
ĉeĥe:
stařec
ĉine:
老翁 [lǎowēng], 老人 [lǎorén], 老汉 [lǎohàn]
france:
vieillard, vieil homme, vieux (subst., vieil homme)
germane:
Alter
hispane:
mayor (persona), anciano, viejo
ide:
oldo
indonezie:
orang tua
itale:
vecchio (sost.)
japane:
老人 [ろうじん], 高齢者 [こうれいしゃ]
nederlande:
oud persoon, oudere, grijsaard, oude man, oude vrouw
pole:
starzec
rumane:
bătrîn
ruse:
старик mal~ulino: старуха.
slovake:
starec
taje:
คนแก่, คนชรา
tibete:
རྒན་འཁོགས་
ukraine:
старий (ім.), старик, дід

administraj notoj