*freŝ/a

*freŝa

Ne malnova, ĵusa: freŝa modo; freŝdata informo; plej freŝaj novaĵoj de gazeto; ili fosis en la freŝajn tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj [1]; [kaptita] ĉe l' freŝa faro PrV ; ĉu vi ricevis freŝaĵojn (freŝajn sciigojn) pri li?
a)
Pro ĵuseco bonkvalita, bonstata, vigla: mi havas pli freŝan panon, ol vi [2]; freŝa viando, ovo; ĉiujn pordojn malfermadis [ili…] por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron [3]; la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron [4]; grajnaĵo el freŝaj grajnoj [5]; puto kun freŝa akvo [6]; freŝa mielo [7]; freŝa verdaĵo [8]; mi estas oleita per freŝa oleo [9]; lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco [10]; vespero lacigas, mateno freŝigas PrV ; ĵus mi vidis la sunon, tiel freŝruĝan, tiel belegan, kian mi neniam vidis antaŭe [11].
b)
Nedifektita de malĵuseco, de eluziteco: rostitaj grajnoj kaj freŝaj (krudaj) grajnoj [12]; vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi [13]; homo ankoraŭ freŝa malgraŭ longa vojaĝo; ili floras ankoraŭ en la maljuneco, estas sukplenaj kaj freŝaj [14]; oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj [15]; freŝa vesto; ĉiam freŝa estas la memoro pri lia morto; freŝa entuziasmo.
afrikanse:
vars
albane:
freskët
amhare:
ትኩስ
angle:
fresh
arabe:
جديدة
armene:
թարմ
azerbajĝane:
təzə
beloruse:
сьвежы
bengale:
তাজা
birme:
လတ်ဆတ်သော
bosne:
svježe
bulgare:
пресен
ĉeĥe:
čerstvý
ĉine:
最新 [zuìxīn]
dane:
frisk
estone:
värske
eŭske:
freskoa
filipine:
sariwa
france:
frais (adj.), récent ĉe l' ~a faro: la main dans le sac.
galege:
fresco
germane:
aktuell, frisch, neu ĉe l' ~a faro: auf frischer Tat.
guĝarate:
તાજા
haitie:
fre
haŭse:
sabo
hinde:
ताजा
hispane:
fresco
igbe:
ọhụrụ
irlande:
úr
islande:
ferskur
japane:
新鮮な [しんせんな]
jave:
seger
jide:
פריש
jorube:
alabapade
kanare:
ತಾಜಾ
kartvele:
ახალი
katalune:
fresc ĉe l' ~a faro: in fraganti, en flagrant delicte.
kazaĥe:
жаңа
kimre:
ffres
kirgize:
жаңы
kmere:
ស្រស់
koree:
신선한
korsike:
freschi
kroate:
svježi
kurde:
teze
latine:
recentes
latve:
svaigs
laŭe:
ສົດ
litove:
švieži
makedone:
свежо
malagase:
vaovao
malaje:
segar
malajalame:
പുതിയ
malte:
frisk
maorie:
hou
marate:
ताज्या
monge:
tshiab
mongole:
шинэ
nederlande:
actueel, fris, nieuw, recent, vers
nepale:
ताजा
njanĝe:
mwatsopano
okcidentfrise:
farsk
panĝabe:
ਤਾਜ਼ਾ
paŝtue:
تازه
pole:
świeży
portugale:
fresco, recente, novo
ruande:
gishya
rumane:
proaspăt
ruse:
свежий
samoe:
fou
sinde:
تازو
sinhale:
නැවුම්
skotgaele:
ùr
slovake:
čerstvý
slovene:
sveža
somale:
cusub
ŝone:
tawanda
sote:
a hloekileng
sunde:
seger
svahile:
safi
taĝike:
тару тоза
taje:
สด
tamile:
புதிய
tatare:
яңа
telugue:
తాజా
tibete:
སོས་པ་
ukraine:
свіжий
urdue:
تازہ
uzbeke:
yangi
vjetname:
tươi
zulue:
opholile

freŝe

1.
Ĵuse: freŝe falinta neĝo [16].
2.
En freŝa stato: ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno [17].
beloruse:
сьвежа
ĉine:
新鮮的 [xīnxiānde], 鱻 [xian], 淸爽 [qīngshuǎng], 瀼 [ráng]
france:
1. récemment
germane:
frisch
ukraine:
свіжо

freŝeco

Stato de io aŭ iu freŝa: Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj […] kaj ne malaperis lia freŝeco [18]; ŝi estis plena de freŝeco kaj ĉarmo IK ; [li] rigardis la tutan floran belecon kaj freŝecon en la ĝardeno [19].
beloruse:
сьвежасьць
france:
fraicheur
germane:
Frische
hispane:
frescura
japane:
生気 [せいき], 新鮮さ [しんせんさ]
katalune:
frescor
nederlande:
frisheid
pole:
świeżość
ruse:
свежесть
ukraine:
свіжість

refreŝigi

Fari ion denove freŝa: fliki kaj refreŝigi vestojnB ; refreŝigu min per pomsuko [20]; ili refreŝigis mian spiriton [21]. refreŝigi la kolorojn de pentraĵo, la aeron en la ĉambro, la memoron pri farita promeso; sin refreŝigi (sin meti en bonan, freŝan staton); refreŝiga spirita bano.
beloruse:
асьвяжыць sin re~igi: асьвяжыцца. re~iga: асьвяжальны.
ĉine:
使淸爽 [shǐqīngshuǎng], 爽快 [shuǎngkuài], 有精神 [yǒujīngshén]
france:
rafraichir sin re~igi: se rafraichir. re~iga: rafraichissant.
germane:
auffrischen
hispane:
refrescar
japane:
新鮮さを蘇らせる [しんせんさをよみがえらせる], 元気を回復させる [げんきをかいふくさせる], リフレッシュさせる
katalune:
refrescar, renovar sin re~igi: refrescar-se. re~iga: refrescant.
nederlande:
verfrissen sin re~igi: zich verfrissen. re~iga: verfrissend.
pole:
odświeżyć
ruse:
освежить
ukraine:
освіжати

refreŝigaĵo

KUI Refreŝiga trinkaĵo: sur la ondanta akvo ni prenos iom da refreŝigaĵo [22]; post la unua refreŝigaĵo ni pretigos nin [23].
beloruse:
асьвяжальны напітак
ĉine:
提神用品 [tíshényòngpǐn], 消除疲劳 [xiāochúpíláo], 重振雄風 [chóngzhènxióngfēng], 便餐 [biàncān], 身心爽快 [shēnxīnshuǎngkuài]
france:
rafraichissement (boisson)
germane:
Erfrischung Erfrischungstrunk
hispane:
refresco
japane:
飲み物 [のみもの]
katalune:
refresc
nederlande:
frisdrank
pole:
napój orzeźwiający
ukraine:
освіжаючий напій

refreŝiĝi

(ntr)
Iĝi denove freŝa, bonstata: refreŝiĝo de la vizaĝo [24]; Julio […] permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi [25].
24. La Nova Testamento, La agoj 3:19
25. La Nova Testamento, La agoj 27:3
beloruse:
асьвяжыцца
ĉine:
提神 [tíshén], 凉快 [liángkuai]
france:
se rafraichir
germane:
sich erfrischen
katalune:
refrescar-se, revitalitzar-se
nederlande:
zich verfrissen
pole:
odświeżyć się
ukraine:
освіжатися

*malfreŝa

1.
Tute ne freŝa: tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono [26]; ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta [27]; malfreŝa akvo [28]; gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa PrV . VD:arkaika, kaduka, malnova, mucida1, putra, velka
2.
(figure) Tro konata, eksmoda, mucida2: malfreŝa ŝerco! [29].
26. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:5
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
29. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
нясьвежы, чэрствы (пра хлеб)
ĉine:
[chén]
france:
défraichi, fatigué (pas frais), pas frais, rance, rassis (pas frais)
germane:
alt, abgestanden, schal, welk, verdorben
japane:
しなびた, 古びた [ふるびた]
katalune:
marcit, ranci, mústic, utilitzat
nederlande:
oudbakken, muf, rans, ranzig, vermoeid
pole:
nieświeży
ruse:
несвежий
ukraine:
черствий, несвіжий, старий

administraj notoj

re~igi: Mankas verkindiko en fonto.