*krud/a PV

*kruda

1.
Tia, kia la naturo ĝin produktis, konservanta sian primitivan staton.
a)
Neprilaborita, nepreparita, nekulturita: tenejoj de krudaj materialoj [1]; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj [2]; persono, envolvita en blanka kruda pelto [3]; la kruda karno (de malsanulo) estas malpura: ĝi estas lepro [4]; [la odoro de floroj] estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo [5]; nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝoPrV .
b)
KUI Nekuirita: kruda frukto; sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando [6]; ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro [7].
VD:sovaĝa1
2.
Malmilda, abrupta.
a)
Forte kaj malagrable impresanta la sentumojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; neharmonia, maldelikata: la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte Marta ; via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono Marta ; tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano VivZam ; kruda silko po 6 ŝilingoj FK ; Vi tiam portis lanfulardon / Sur kruda bluzo [8]; stranga kokokrio […] kruda, mankis delikateco [9].
b)
Dolorige impresanta la sentumojn pro bruta fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega: kruda vintra tago BdV ; kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon [10]; krudaj, malsekaj aŭtunaj nebuloj [11]; ĉi tie interne ĉio estis malagrabla, kruda kaj ŝima [12]; ili vivas […] kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas [13]; la kruda tumulto de la batalo [14].
VD:sovaĝa2
3.
Ne mildigita de civilizita kulturo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima: li [...] disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj [15]; delikata besto inter la krudaj soldatoj [16]! frato, kruda kaj sovaĝa […] jam en la infanaj ludoj ne lasis al ni pacon kaj konsenton Ifigenio ; kruda besta (brutala) forto, por kiu ekzistas nur la demando „kiu kie super kiu […] devas regi“ [17]. SIN:barbara, senkultura
angle:
1. natural, primitive, raw, nugget (pp oro), unbleached (pp lano), uncooked (pp frukto, viando), uncut (pp diamanto), undressed (pp ledo, fero, silko), virgin (pp tero)
beloruse:
1. сыры, неапрацаваны 2.a грубы 2.b грубы 3. грубы, вульгарны
ĉeĥe:
divoký, drsný, hrubý, surový (materiál)
ĉine:
乡气 [xiāngqì], 鄉氣 [xiāngqì], 麤 [cū], 俚 [lǐ], 俚俗 [lǐsú]
france:
à vif (en p. de chair), brut, cru (non cuit, brut, sans nuance, grossier, froid), écru, grossier (fruste, impoli, brut), rudimentaire, rustique
germane:
roh 1. unbearbeitet, natürlich, naturbelassen 2.a unharmonisch 2.b wild 3. wild, ungezügelt, vulgär
hispane:
crudo, bruto, tosco, rudimentario, rústico, virgen
hungare:
nyers, durva, faragatlan
indonezie:
1.b mentah
japane:
生の [せいの], 未加工の [みかこうの], 粗野な [そやな], 荒々しい [あらあらしい]
nederlande:
1. ruw 2.a ruw 2.b streng, rauw 3. onbehouwen
pole:
1. surowy, nieprzetworzony, naturalny 2.a surowy 2.b surowy, kanciasty 3. niekrzesany, prostacki, ordynarny
portugale:
1. cru, natural
ruse:
1. сырой, необработанный 2.a грубый 2.b грубый, суровый 3. грубый
slovake:
divoký, drsný, hrubý, surový
tibete:
རྗེན་པ་
ukraine:
сирий, необроблений

krudaĵo

1.
Io kruda: [ili] trovis pli kaj pli da krudaĵo-receptoj, eĉ por pico, supo kaj torto [18]; ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo li batadis [19]; krudaĵoj metitaj en la buŝojn de la personoj kaj scenoj, kiuj malfaciligus la ĝuadon de tiu verko VojaĝImp .
2.
Krudmaterialo: la produktado de varoj […] estis praktikata kun granda konsumo de krudaĵoj [20].
beloruse:
1. грубасьць 2. сыравіна
ĉine:
2. 原材料 [yuáncáiliào], 原料 [yuánliào]
france:
1. grossièreté 2. matière première
germane:
2. Rohmaterial, Rohstoff
hispane:
1. grosería 2. materia prima
hungare:
1. nyerseség, durvaság 2. nyersanyag
japane:
原料 [げんりょう], 生物 [なまもの]
nederlande:
1. ruw materiaal 2. grondstof
pole:
2. prostactwo, nieokrzesanie
ruse:
1. грубость 2. сырьё
ukraine:
сировина, грубість, різкість, брутальність, непристойність

krudulo

Kruda homo: ke tio povus esti nobla, intence farita sinofero, neniel venis en la kapon de la krudulo Iŝtar ; Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare KrM ; ĉu oni nomas kruduloj la laboristojn aŭ ne, tio indiferentu al ili. MortulŜip ; plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo PrV ; se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos PrV . VD:maldelikatulo
beloruse:
грубіян
ĉeĥe:
hrubián, hulvát, neomalenec
france:
rustaud, rustre
germane:
Rohling
hispane:
paleto, patán
hungare:
nyers ember, faragatlan tuskó, bunkó
japane:
無骨者 [ぶこつもの], がさつ者 [がさつしゃ], 無作法者 [むさほうしゃ]
nederlande:
boerenhufter, boerenkinkel, boerenpummel, botterik, ongelikte beer, lomperd, hork, hufter, kinkel, onbeschofterik, palurk, plebejer, plomperd, pummel
pole:
prostak, nieokrzesaniec
ruse:
грубиян
slovake:
grobian, hrubian, surovec
ukraine:
груба, невихована людина, грубіян, неотеса

malkruda

Prilaborita, kuirita, delikata...: [tiu ŝtato] praktikas al la Eŭropa Unio la kiom eble plej malkrudan influon [21]. SUB:fajna, sublima
beloruse:
тонкі, вытанчаны, даліканты, рафінаваны
ĉeĥe:
upravený, vyčištěný, zjemnělý
ĉine:
[xián], 嫻 [xián], 精制 [jīngzhì], 精製 [jīngzhì], 精細 [jīngxì], 精细 [jīngxì], 叶斌 [yebin]
france:
raffiné
germane:
bearbeitet, verfeinert, raffiniert, gar
hispane:
refinado
hungare:
finom
japane:
加工された [かこうされた], 洗練された [せんれんされた]
nederlande:
geraffineerd
pole:
delikatny, przetworzony, wyrafinowany
ruse:
деликатный, утончённый, тонкий, рафинированный
slovake:
hebký, jemný
ukraine:
оброблений, делікатний, витончений

administraj notoj