*delikat/a

*delikata

1.
(io) Neforte kaj neakre impresanta la sentumojn aŭ la spiriton, milda, dolĉa: aŭdiĝis blovado de delikata venteto [1]; sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero, [ili] donis al ĝi la nomon manao [2]; delikata nebulo [3]. la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj [4]; en la kvieta silento […] eksonis delikata fajfo [5]; anstataŭ bruado de l’ pluvo […] oni aŭdis nun delikatan sonon de l’ akvo, falanta sur molan teron [6]; delikata kaj diskreta parfumodoro [7]; delikata diferenco (nuanco); la nuboj nuanciĝis en delikataj koloroj [8]; voĉo […] delikata kiel tiu de malgranda birdo dormante kantanta [9].
a)
Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco: delikata tritika faruno [10]; li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin. [11]; delikatledaj ŝuoj [12]. plensana vizaĝo kun dolĉaj, delikataj trajtoj [13]; plej delikata vino [14]; delikata fiŝo [15]; la odoro de la delikata manĝaĵo faris al ŝi bone [16]; lia humuro ne estis ĉi-kaze el la plej delikata speco [17]. VD:fajna, rafinita, subtila, noblaVD:poluri
b)
Facile rompebla, facile difektebla: vestita per tuniko el delikata tolo [18]; delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla [19]; per siaj delikataj manoj ŝi komencis ŝiri la abomenindan urtikon [20]; ĉapelo el delikata pajlo pendis sur ŝia dorso [21]; pli delikata ol araneaĵo [22]; kion perfektan oni povas atendi de tia delikata aĝo [23]? li alligas al […] delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino [24]; eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma [25]; ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla [26]. VD:malforta, maldika
c)
(figure) Facile malbonigebla, postulanta subtilan spiriton kaj grandan zorgon por sukcesi: mi ne povis diskuti kun virino pri tiel delikata afero [27]; ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto [28]; pruntodonanto ekspluatas delikatan situacion de la pruntoprenanto por postuli maljuste altan interezon [29]. VD:tikla3
2.
(iu) Facile impresebla, sentema, akresenta, subtila3, sagaca: delikata konanto de karakteroj. sinjoro Gallimore jam havas spertojn super sia aĝo kaj posedas delikatan, filozofian spiriton [30]; [vi] havas tiel delikatajn orelojn, ke diri simple, kiel ĉiu normalulo, ‚sinjoro doktoro‘ al vi ŝiras la timpanon [31].
a)
Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema: delikata laŭdo; montri siajn delikatajn morojn [32]. VD:modera
b)
Malfacile kontentigebla; elektema, rafinita; trodelikata: viro delikata […] kaj tre alkutimiĝinta al lukso [33]; virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco [34]; [tio] sola povis kvietigi la riproĉojn de lia tro delikata konscienco [35]. VD:postulema, frandema
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 19:12
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:14
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 22
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
5. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
6. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
7. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:2
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:7
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:10
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
17. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 16
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 15:27
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
21. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:11
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
29. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
30. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
31. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 6
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:54
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:56
35. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
angle:
delicate, sensitive, fragile
beloruse:
далікатны, мяккі, тактоўны
ĉeĥe:
choulostivý, decentní, jemný, lahodný, něžný, ožehavý
ĉine:
柔和地 [róuhéde], 平緩 [pínghuǎn], 温存 [wēncún]
france:
délicat, sensible, fragile
germane:
1.a delikat 1.b zerbrechlich 1.b empfindlich, fragil, zerbrechlich 1.c empfindlich 1. sanft 2.a zurückhaltend, vorsichtig, taktvoll 2.b anspruchsvoll, schnäkisch 2. empfindlich, leicht erregbar
hebree:
עדין, רגיש, פגיע
hispane:
delicado
hungare:
1.a finom 1.b kényes 1.c kényes (átv.) 1. lágy 2.a finom, diszkrét 2.b kényeskedő 2. kifinomult
japane:
繊細な [せんさいな], 洗練された [せんれんされた], 優美な [ゆうびな], 上品な [じょうひんな], 鋭敏な [えいびんな], 敏感な [びんかんな], きゃしゃな, 壊れやすい [こわれやすい]
katalune:
delicat, fi, subtil, sensible
pole:
1.a delikatny 1.b delikatny 1.c delikatny 1. delikatny 2.a delikatny 2. delikatny
portugale:
delicado, fino, brando, grácil, meigo, sutil, mimoso
rumane:
1.a fin, subtil
ruse:
1.a изящный, утончённый 1.b тонкий, нежный 1.c деликатный 1. деликатный, мягкий 2.a деликатный 2.b привередливый 2. тонкий
slovake:
drobný, jemný, subtílny, útly
tibete:
ཞིམ་པོ་
ukraine:
ніжний, витончений, тонкий, дрібний, делікатний, легкий (шум, поцілунок і т.п.)

delikate

1.
Nekrude, netroe, milde: la vojo iris delikate supren; herboj delikate ondantaj; li delikate premis ŝian ŝultron; la reĝino delikate klinis la kapon [36]; ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis [37].
2.
Subtile: marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj [38]; pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj [39].
3.
Taktoplene: trakti iun delikate; la tribunaloj faru sian devon, sed delikate [40]; li estis meditplena, parolis trankvile, eĉ delikate, sed sur lia bela vizaĝo estis legebla necerteco [41].
4.
Lukse, malmodeste: jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas [42].
afrikanse:
sagte
albane:
i butë
amhare:
ገራገር
angle:
delicately, mildly
arabe:
لطيف
armene:
մեղմ
azerbajĝane:
incə
beloruse:
далікатна, мякка, тактоўна
bengale:
মৃদু
birme:
နူးညံ့သိမ်မွေ့
bosne:
blagim
ĉeĥe:
decentnost, decentně, delikátně, jemně, lahodně, něžně, přiměřeně, slušně, umírněně, vhodně, zdrženlivě
dane:
blid
estone:
õrn
eŭske:
leuna
filipine:
magiliw
france:
délicatement, doucement, soigneusement
galege:
suave
guĝarate:
સૌમ્ય
haitie:
dou
hinde:
कोमल
hispane:
delicadamente
igbe:
nwayọọ
irlande:
mhín
islande:
blíður
japane:
優しい [やさしい]
jave:
lanang
jide:
צאַרט
jorube:
onírẹlẹ
kanare:
ಶಾಂತ
kartvele:
ნაზი
katalune:
delicadament
kazaĥe:
жұмсақ
kimre:
ysgafn
kirgize:
жумшак
kmere:
សុភាពរាប
koree:
부드러운
kose:
nobubele
kroate:
nježan
kurde:
nerm
latine:
mitis
latve:
maigs
laŭe:
ອ່ອນນ້ອມ
litove:
švelnus
makedone:
нежен
malagase:
malemy fanahy
malaje:
lembut
malajalame:
ശാന്തനും
malte:
ġentili
maorie:
ngawari
marate:
सभ्य
monge:
maj mam
mongole:
зөөлөн
nepale:
कोमल
njanĝe:
wodekha
okcidentfrise:
sêfte
panĝabe:
ਕੋਮਲ
paŝtue:
نرم
pole:
delikatnie
ruande:
witonda
ruse:
тонко, деликатно
samoe:
malᘻ
sinde:
مهربان
sinhale:
මෘදු
skotgaele:
socair
slovake:
decentne, jemne, primerane
slovene:
nežna
somale:
tur
ŝone:
munyoro
sote:
bonolo
sunde:
hipu
svahile:
mpole
taĝike:
мулоим
taje:
อ่อนโยน
tamile:
மென்மையான
tatare:
йомшак
telugue:
సున్నితమైన
ukraine:
ніжний
urdue:
نرم
uzbeke:
yumshoq
vjetname:
nhẹ nhàng
zulue:
mnene

delikataĵo

Delikata objekto: ili dormadis sur molaj kusenoj […], manĝadis bonegajn delikataĵojn Marta ; delikataĵo por moŝtuloj [43]; ili tiel pruvas, pli kaj pli, la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikataĵojn de la spirito kaj de la koro FK .
43. G. Gárdonyi, trad. J. Horvath: Steloj de Eger, 2012
beloruse:
далікатэс, нешта далікатнае
france:
bibelot
germane:
Zartes, Feines
japane:
おいしい食べ物 [おいしいたべもの]
ukraine:
делікатес

maldelikata

1.
(io) Forte kaj akre impresanta, kruda2: maldelikata laboro [44]; kun granda, maldelikata vizaĝo, kvazaŭ elhakita per hakilo, ŝi timigis min [45].
a)
Malplaĉa per sia malaltkvalito kaj vulgareco, kruda: neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio [46].
b)
Fortika, malfacile difektebla: oni vestis ŝin per kitelo el maldelikata saktolo [47]; unuj portis longajn vestojn el maldelikata drapo [48].
2.
(iu) Malakresenta, malsubtila, ne facile impresebla.
a)
Sentakta, nediskreta, troigema, ofendema: mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn [49]; maldelikataj kreaĵoj, ili fortranĉis pecon de mia belega barbo [50].
angle:
vulgar, crude
beloruse:
грубы, недалікатны, вульгарны
ĉeĥe:
hrubý
ĉine:
粗暴 [cūbào], 粗魯 [cūlǔ], 严苛 [yánkē], 糲 [lì], 麤 [cū]
france:
fruste, grossier (sans délicatesse), robuste, costaud, indélicat
hebree:
גס, לא צעודן
hungare:
nyers, durva, erős, darabos, közönséges, tapintatlan
japane:
粗野な [そやな], 下品な [げひんな], 粗雑な [そざつな], 粗削りの [あらけずりの]
katalune:
bast, grosser, tosc
pole:
niedelikatny, grubiański, opryskliwy, wulgarny
rumane:
brutal
ruse:
грубый
slovake:
grobiansky, hrubý, neslušný, surový
ukraine:
грубий, вульґарний

maldelikate

Krude: li maldelikate tiris min antaŭen; vi regas super ili maldelikate kaj kruele [51]; ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin [52]; la fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro IK ; Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko EE . VD:malkaresi
angle:
crudely
beloruse:
груба, недалікатна, вульгарна
ĉeĥe:
hrubě
france:
crûment, rudement, brusquement (sans égards)
japane:
粗雑に [そざつに], 下品に [げひんに]
katalune:
bastament, ordinàriament
pole:
niedelikatnie, grubiańsko, opryskliwie, wulgarnie
ruse:
грубо
slovake:
hrubo

maldelikatulo

Krudulo, bruto2: ni ne englutas tiel multe kiel vi, avidaj maldelikatuloj [53]; tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li [54]; mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! prezentu al vi, kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn FK ! VD:ŝtipo.
angle:
crude person, vulgar person
beloruse:
грубіян
ĉeĥe:
hrubec
france:
rustre
hebree:
אדם גס
japane:
粗雑な人 [そざつなじん]
katalune:
barroer, bast (subst.)
pole:
grubianin
slovake:
grobian, hrubý človek, neslušný, surovec
ukraine:
грубіян

administraj notoj