tradukoj: be bg cs de en es fr hu pl pt ru


kribri.

(iun aŭ kolektivon)
Voĉdoni
por elekti 1 iun,
plenumontan funkcion aŭ okupontan postenon:
elekti deputiton, prezidanton, papon
(voĉdone elekti iun por la koncerna posteno);
elekti iun prezidanto;
elekti komitaton (voĉdone elekti la membrojn
ĝin konsistigontajn);
la elektantaro estis multnombra;
li estas tro juna kaj ne estas elektebla;
baloti (tr.)
(dio)
Apartigi, destini ion aŭ iun por tasko, savo, kredo ktp:
Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis,
Sed Li elektis la tribon de Jehuda,
La monton Cion, kiun Li ekamis
[3];
sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas
elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ
la nacianoj
[4];
multaj vokitoj, sed ne multaj
elektitoj
[5]
(kp S. Mateo 22:14; proverbiĝis kun la senco
„multe da elekteblaĵoj, sed malmulte da
elektindaĵoj“) ―
antaŭdestinismo
.


bono,
delikata 7,
postulema
elito.
Mi ne komprenas la aserton de Rim.1 ke „elekti“
iel povas servi kiel transitiva anstataŭaĵo de
„voĉdoni“. Fakte mi kontestas
ankaŭ la difinon:
voĉdono estas la plej grava, la decida stadio, sed ĝi
ne estas la sola stadio de elekta procezo.
Por mi elektado estas kompleksa procezo, entenata diversajn
stadiojn: oficialan malfermon de elekta kampanjo,
kandidatigojn, registradon kaj programajn elpaŝojn de la
kandidatoj, unu aŭ plurajn
„voĉdonadojn“,
voĉnombrado(j)n, konfirmon kaj oficialan publikigon de la
rezultoj.
[Sergio Pokrovskij]
La aserto en la unua frazo de la rimarko celas nur konstati,
ke "morgaŭ ni elektos la prezidenton" estas pli
kompakta kaj oportuna, ol "morgaŭ ni voĉdonos por
elekti, kiu el la kandidatoj plenumos la funkcion de prezidento".
Mia persona konvinko estas, ke uzi la radikon "elekt" ekster
ĉi tiu oportuna okazo estas uzado arĥaika,
baziĝanta ĉefe sur nacilingvaj influoj (ru, de) kaj
sur la uzo de samorigina latina radiko en aliaj lingvoj
(fr, en,...).
Mi preferas uzi "baloti", kiu preskaŭ ĉiam povas
aplikiĝi, kiam temas pri la "elekta" procezo en publikaj
aferoj. Plie, mi ne certas, ĉu la senco vere apartenas
al la fako POL.
[MB]