*decid/i

*decidi

(tr)
Post pripenso, definitive fiksi, kio devas esti farata:
a)
(la objekto montras la farotaĵon) Mi jam de longe tion decidis [....], nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj [1]; se la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono, tio montras, ke [la malsato] estas firme decidita de Dio [2]; sur la kampo vi falos, ĉar Mi tion decidis [3]; sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo [4]; li decidis transloĝiĝi; ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli [5]; [ni] decidis ne paroli plu pri iaj reformoj [6]; oni decidis por li la plej facilan rolon (ke li plenumu la plej facilan rolon); (figure) la decidita loko de ŝia sorto Marta .
b)
(la objekto montras la demandon, diskuton, proceson ks, al kiu la decido metas finon) kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon (mi verdiktos) [7]; laŭ [la diro de la pastroj] devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto [8]; kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon Homaranismo ? ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj (solvi ilian disputon) [9]? nedecidebla demando; (figure) la loto ĉesigas disputojn kaj decidas inter potenculoj [10]; decidita estas nia sorto [11]; ĉe tiu malsano, unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK .
c)
(abs.) kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos [12]; mi ordonis, ke estonte li decidu.
VD:destini, determini, difini, solvi, verdikti
afrikanse:
besluit
albane:
vendosë
amhare:
መወሰን
angle:
decide
arabe:
تقرر
armene:
որոշել
azerbajĝane:
qərar
beloruse:
рашаць, вырашаць
bengale:
স্থির করা
birme:
ဆုံးဖြတ်
bosne:
odlučiti
ĉeĥe:
decidovat, rozhodnout, usnést se
ĉine:
作出决定 [zuòchūjuédìng], 判定 [pàndìng], 决定 [juédìng], 騭 [zhì], 尖尖 [jiānjiᗑn], 拿定主意 [nádìngzhǔyi], 議決 [yìjué]
dane:
beslutte
estone:
otsustada
eŭske:
erabakitzeko
filipine:
magpasiya
france:
arrêter (une décision), décider (qc à faire), résoudre (décider d'une solution), statuer ne~ebla: indécidable.
galege:
decidir
germane:
entscheiden, entschließen, beschließen
guĝarate:
નક્કી
haitie:
deside
haŭse:
yanke shawara
hebree:
להחליט
hinde:
तय
hispane:
decidir
hungare:
elhatároz, eldönt
igbe:
ikpebi
irlande:
cinneadh a dhéanamh
islande:
ákveða
japane:
決定する [けっていする]
jave:
arep
jide:
באַשליסן
jorube:
pinnu
kanare:
ನಿರ್ಧರಿಸಲು
kartvele:
გადაწყვიტოს
kazaĥe:
шешу
kimre:
penderfynu
kirgize:
чечүү
kmere:
សម្រេចចិត្ត
koree:
결정
korsike:
esaminà
kose:
gqiba
kroate:
odlučite
kurde:
biryardan
latine:
decernere
latve:
izlemt
laŭe:
ຕັດສິນໃຈ
litove:
nuspręsti
makedone:
одлучи
malagase:
manapa-kevitra
malaje:
membuat keputusan
malajalame:
തീരുമാനിക്കുക
malte:
tiddeċiedi
maorie:
whakatau
marate:
निर्णय
monge:
txiav txim siab
mongole:
шийдвэр
nepale:
निर्णय
njanĝe:
wosankha
okcidentfrise:
beslute
panĝabe:
ਇਹ ਫੈਸਲਾ
paŝtue:
پریکړه
pole:
decydować, postanawiać
portugale:
decidir, deliberar, dirimir, haver por bem, julgar, resolver, resolver-se a
ruande:
fata umwanzuro
ruse:
решать, решить, принять решение
samoe:
filifili
sinde:
فيصلو
sinhale:
තීරණය
skotgaele:
co-dhùnadh
slovake:
rozhodnúť
slovene:
odloči
somale:
go’aan ka
ŝone:
kusarudza
sote:
etsa qeto ea
sunde:
mutuskeun
svahile:
kuamua
taĝike:
қарор
taje:
ตัดสินใจ
tamile:
முடிவு
tatare:
карар
telugue:
నిర్ణయించుకుంటారు
tibete:
ཐག་གཅོད་བྱེད་
ukraine:
вирішити,
urdue:
فیصلہ
uzbeke:
qaror
vjetname:
quyết định
zulue:
unqume

decido

Ago decidi aŭ rezulto de tiu ago: fari decidon [13] [14]; ŝanĝi tian decidon; juĝa decido (verdikto) [15]; ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭfarita decido EE ; por la decido de la demando estas kreita komitato [16]; tiu demando iom post iom per la uzado ricevis decidon pli difinitan [17]; en lingvaj demandoj ĉiu superflua „decido“ katenas […], „decidojn“ oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco [18].
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:9
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
17. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 6. Adjektivo
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
angle:
decision
beloruse:
рашэньне
ĉeĥe:
decize, rozhodnutí, usnesení, výměr
ĉine:
理性决策 [lǐxìngjuécè], 审定专利决策 [shěndìngzhuānlìjuécè], 决定 [juédìng]
france:
décision, résolution (décision)
germane:
Entscheidung, Entscheid, Entschluss, Beschluss
hebree:
החלטה
hispane:
decisión
hungare:
elhatározás, döntés, határozat
japane:
決定 [けってい], 決断 [けつだん], 決心 [けっしん], 決意 [けつい]
pole:
decyzja, postanowienie, uchwała
rumane:
hotărâre
ruse:
решение
slovake:
odhodlanie, rozhodnutie
ukraine:
рішення, ухвала

decida

1.
Esprimanta la firmecon de decido: per laŭta kaj decida voĉo [19]; tiun ĉi sorton ŝi akceptis […] kun plena kaj decida preteco Marta ; ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco BdV ; pripensu malrapide kaj agu decide PrV .
2.
Alportanta definitivan solvon, decidon: decida venko, voĉo de la prezidanto, pruvo, motivo, cirkonstanco; la decida atako [20]; mi povos doni al vi sciigon decidan Marta ; invitita doni sian opinion, [li] ne donis respondon decidan FK ; ni ofte ne povas decide diri, kian […] formon ni devas uzi [21]; mi faris ian paŝon frenezan, sed decidan [22]; decida diferenco [23]; en decida horo [24]; decida jaro [25]; decida tempofenestro [26]; en tiu ĉi decida tago ja tute ne inklina eĉ nur al aventureto, li tamen sentis emon al agrabla distrado [27]; en la decida momento vi ne estis surloke [28]; la amplekso de la merkato estas decida por la grado de specialiĝo [29].
angle:
1. decisive 2. decisive
beloruse:
1. рашучы 2. вырашальны, рашаючы
ĉeĥe:
decizivní, decizní, rozhodný, rozhodující, určitý, závažný
ĉine:
2. [guài], 有活力 [yǒuhuólì]
france:
1. résolu (ferme) 2. décisif
germane:
1. entschieden 2. entscheidend
hebree:
החלטי
hispane:
1. decidido 2. decisivo, crucial
hungare:
1. határozott 2. döntő
japane:
決定的な [けっていてきな]
pole:
1. decydujący, zdecydowany, przemyślany 2. decydujący, zdecydowany
ruse:
решительный , решающий
slovake:
rozhodný, závažný, závažný 1. rozhodný 2. rozhodujúci
ukraine:
вирішальний, рішучий

decidema

Inklina decidi, kapabla facile decidi, ne inklina al hezito aŭ dubo: la monarĥo devas esti decidema [30]; mi konas vin, vi estas decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango [31]! lia freneza amo gajnis nur ŝian decideman rifuzon [32]. VD:energia, ordonema, aŭtoritata, dogmema.
beloruse:
рашучы
ĉeĥe:
odhodlaný, rozhodný, rázný
ĉine:
[guài]
france:
décidé (sûr de sa décision)
germane:
entscheidungsfreudig
hebree:
החלטי
hungare:
határozott (természet)
japane:
決断力にとんだ [けつだんちからにとんだ], てきぱきした
pole:
zdecydowany, decyzyjny
ruse:
решительный
slovake:
odhodlaný, rozhodný
ukraine:
рішучий, непохитний

decidigi

1.
Fari, ke iu decidu: la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon [33]; mi esperas, ke […] la kondiĉoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin doni al mi viajn mendojn FK ; ili preskaŭ tute forgesis paroli pri […] la signifo de l' afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi DL . VD:instigi, konvinki
2.
(evitinde) Fari, ke io estu decidata: tio decidigis la militon; la decidiga batalo de Waterloo en 1815 [34]; ne la prezo, sed la formo estas la decidiga elemento [35].
33. La Nova Testamento, S. Mateo 27:20
34. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo
35. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
beloruse:
1. прымушаць рашаць, падштурхоўваць да рашэньня 2. рабіць вырашаным
ĉeĥe:
přesvědčit
france:
1. décider (qn à faire qc) 2. décider (entraîner), provoquer (entraîner), entraîner, déterminer (entraîner)
germane:
zur Entscheidung bringen, einer Entscheidung zuführen, eine Entscheidung fordern
hebree:
לגרום להחליט
hungare:
1. eldöntet (vkivel vmit)
japane:
決定させる [けっていさせる], 決心させる [けっしんさせる]
pole:
1. nakłaniać
ruse:
1. заставить решить, заставить принять решение 2. сделать решённым
slovake:
nahovoriť
ukraine:
змушувати, схиляти, переконувати

decidiĝi

1.
Fariĝi decidanta, ekpreni decidon: post longa ŝanceliĝo, li fine decidiĝis; jes, mi devas decidiĝi kaj revidi lin [36]; la kronprinco jam decidiĝis edziĝi kun la filino [37]; pli facile estas decidiĝi en la batalo [38]; li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari BdV .
2.
Fariĝi decidita: la entrepreno rapide decidiĝis; tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno [39]; decidiĝis, Romo, via sorto [40].
beloruse:
рашацца, вырашацца
ĉine:
1. 拿主意 [názhǔyi], 得出結果 [déchūjiéguǒ]
france:
1. se décider (à faire qc), prendre une décision 2. se décider (faire l'objet d'une décision), faire l'objet d'une décision
germane:
1. zu einer Entscheidung kommen, zu einem Entschluss kommen 2. entschieden werden, zur Entscheidung kommen
hungare:
1. elhatározza magát, döntésre jut 2. döntés születik (róla) , elhatározásra kerül
japane:
決まる [きまる]
pole:
1. namyślać się, zastanawiać się
ruse:
решиться
slovake:
rozhodnúť sa
ukraine:
зважитися, визначитися

antaŭdecidi

1.
PV Decidi antaŭ ĉia diskuto aŭ pripenso: delegitoj de la landaj komisionoj diskutas pri antaŭdeciditaj rezolucioj [41]. VD:antaŭjuĝo.
2.
Decidi por la (iom fora) estonteco: antaŭdecido (jam preta decido, ĉar prenita anticipe); ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido [42]; destinite laŭ la antaŭdecido [43]; la morto de la malsanulino estis antaŭdecidita [44]; SPO la antaŭdecido okazis en la tria ludo [45].
41. Monato, Renée Triolle: Pinta virino
42. La Nova Testamento, S. Luko 22:22
43. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 1:11
44. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano
45. Monato, Evgeni Georgiev: Alloga finalo
beloruse:
прадвызначаць, прадрашаць
germane:
1. vorweg entscheiden, im Vorhinein beschließen 2. vorentscheiden, vorher beschließen antaŭ~o: Vorentscheid.
hebree:
להניח
hungare:
előre elhatároz, előre eldönt
ruse:
предрешить

fordecidi

(tr)
Rezigni pri antaŭe farita decido: eble ili […] returnos sin ĉiu de sia malbona vojo, kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj [46]. se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita [47]. VD:malanonci, revizii2
beloruse:
адмаўляцца (ад папярэдняга рашэньня)
ĉeĥe:
vzdát se (něčeho| např. špatností)
france:
annuler une décision
germane:
eine Entscheidung fallen lassen, einen Entschluss aufgeben, eine Entscheidung revidieren
hungare:
lemond (elhatározásról) , meggondolja magát
japane:
断念する [だんねんする], あきらめる
ruse:
отрешиться, отказаться
slovake:
vzdať sa
ukraine:
зрікатися, відмовлятися, покинути (намір щось учинити), закинути думку

propradecide

Propramove: mi […] havas nek rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide [48].
48. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
beloruse:
сваім рашэньнем, самачынна
france:
de son propre chef

sendecida, nedecidema

Ne kapabla ekpreni decidon, hezitoplena: tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita [49]; li restis kun klinita kapo, sendecide; [ĉu] ankoraŭ sendecidaj [50]? VD:ŝanceliĝema.
angle:
indecisive
beloruse:
нерашучы
ĉine:
[chán], 徨 [huáng], 佪 [huái], 徊 [huái], 憧 [chōng]
france:
indécis
germane:
unentschieden, unentschlossen
hungare:
határozatlan
japane:
優柔不断の [ゆうじゅうふだんの]
pole:
niezdecydowany, bezradny
ruse:
нерешительный
slovake:
nerozhodný
ukraine:
нерішучий

administraj notoj

propra~e: Mankas dua fontindiko.