*anonc/i PV

*anonci

(tr)
1.
Antaŭsciigi: mi anoncos al vi mian alvenon; la kongresanoj devos sin anonci plej baldaŭ; la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj […] kaj anonci al ili pacon [1]; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos [2]; anonci liberecon al kaptitoj [3]; laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto Fab3 . VD:antaŭdiri, profeti, avizi
2.
Publike sciigi: anonci per gazetoj; tio estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado [4]; li ordonis, ke per ĉiuj preĝejaj sonoriloj oni anoncu la edziĝofeston [5]; tempas, al mond’ anonci pri meritoj liaj [6]; la reĝo anoncis, ke tiu, kiu venkos lian filinon en vetkurado, edziĝos kun ŝi [7]; la juĝisto anoncis al ĉiuj ĉeestantoj: […], ke ili povas eliri en la korton [8]; kiam estis anoncitaj la rezultoj de la referendumoj, montriĝis, ke partoprenis en la referendumoj 60,3 % de la voĉdonrajtigitoj [9]. VD:disfamigi, distrumpeti, heroldi, publikigi, deklari
3.
Komuniki al la dommastro la nomon de vizitanto: la gardistoj demandis, ĉu ili devas anonci lin al la reĝino [10].
angle:
announce 2. announcement
beloruse:
аб'яўляць, паведамляць
bulgare:
обявявам, анонсирам
ĉeĥe:
hlásit, nahlásit, ohlásit návštěvu, oznámit, oznamovat
ĉine:
1. 前奏 [qiánzòu] 2. 宣告 [xuāngào], 公布 [gōngbù], 宣布 [xuānbù], 宣讀 [xuāndú], 宣读 [xuāndú] 3. [xuān]
france:
annoncer
germane:
1. anzeigen, ankündigen 2. anzeigen, bekanntmachen, veröffentlichen, annoncieren 3. ankündigen, anmelden
hebree:
להכריז
hispane:
anunciar
japane:
予告する [よこくする], 公告する [こうこくする]
malaje:
2. pengumuman
nederlande:
1. aankondigen 2. adverteren 3. aanmelden
portugale:
anunciar, noticiar
ruse:
объявлять, объявить
slovake:
nahlásiť, oznámiť, oznamovať 3. ohlásiť
ukraine:
оголошувати, сповіщати, повідомляти, доводити до відома, передвіщати

anonco

Paroloj aŭ skriboj por anonci: edziĝanonco [11]; komerca anonco; mi abonas la Gazeton de Anoncoj [12]; kelkfoje tage vi ricevos anoncojn de novaĵ-tekstoj [13]; anoncegoj en ĵurnaloj, belaj multekostaj afiŝoj ĉie en la urboj [14].
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
13. Monato, Grigorij Arosev, Andrej GRIGORJEVSKIJ: Abonu!, 2004
14. Monato, Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
afrikanse:
kennisgewing
albane:
njoftim
amhare:
ማስታወቂያ
arabe:
إشعار
armene:
ծանուցում
azerbajĝane:
bildiriş
beloruse:
аб'ява, паведамленьне
bengale:
বিজ্ঞপ্তি
birme:
အသိပေးစာ
bosne:
najave
bulgare:
обява, обявление
ĉeĥe:
anonce, inzerát, ohláška, oznámení, přihláška (právní úkon), vyhláška
ĉine:
公佈 [gōngbù], 公布 [gōngbù], 公函 [gōnghán], 传讲 [chuánjiǎng], 傳講 [chuánjiǎng], 公告 [gōnggào]
dane:
varsel
estone:
teade
eŭske:
oharra
france:
annonce
galege:
aviso
germane:
Ankündigung, Bekanntmachung, Anzeige, Inserat, Annonce
guĝarate:
નોટિસ
haitie:
avi
haŭse:
sanarwa
hebree:
הַכרָזָה
hinde:
नोटिस
hispane:
anuncio
igbe:
mara
irlande:
fógra
islande:
tilkynning
japane:
予告 [よこく]
jave:
kabar
jide:
באַמערקן
jorube:
akiyesi
kanare:
ಸೂಚನೆ
kartvele:
ცნობა
kazaĥe:
ескерту
kimre:
rhybudd
kirgize:
билдирүү
kmere:
សេចក្តីជូនដំណឹង
koree:
예고
korsike:
esaudita
kose:
isaziso
kroate:
obavijest
kurde:
nivîsk
latine:
observate
latve:
paziņojums
laŭe:
ແຈ້ງການ
litove:
pranešimas
makedone:
најава
malagase:
filazana
malaje:
notis
malajalame:
അറിയിപ്പ്
malte:
avviż
maorie:
pᗑnui
marate:
सूचना
monge:
daim ntawv ceeb toom
mongole:
мэдээлэл
nederlande:
aankondiging, advertentie
njanĝe:
zindikirani
panĝabe:
ਨੂੰ ਨੋਟਿਸ
paŝtue:
خبرتیا
ruande:
menyesha
ruse:
объявление
samoe:
le faasilasilaga
sinde:
نوٽيس
sinhale:
දැනුම් දීමකින්
skotgaele:
fios
slovake:
inzerát, ohlásenie, oznam, správa
slovene:
obvestilo
somale:
ogaysiis
ŝone:
chiziviso
sote:
tsebiso
sunde:
mere nyaho
svahile:
ilani
taĝike:
огоҳинома
taje:
แจ้งให้ทราบล่วงหน้า
tamile:
அறிவிப்பு
tatare:
белдерү
telugue:
నోటీసు
ukraine:
сповіщення
urdue:
نوٹس
uzbeke:
bildirishnoma
vjetname:
thông báo
zulue:
isaziso

anoncanto

Tiu, kiu anoncas: anoncantinoj [15]; anoncantoj de paco [16]; la anoncantoj de la evangelio de bono [17].
france:
annonciateur (subst.), messager
germane:
Verkünder
hebree:
מפרסם

anoncisto

Homo, kiu profesie voĉe anoncas.
a)
Homo kiu promenas tra urbo kaj anoncas oficialajn avizojn al la loĝantoj: mi konatiĝis kun iu ruĝvestita viro, la urb-anoncisto [18]; se vi [la monologon] krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto Hamlet .
b)
TEL Parolisto: antaŭ nelonge, iu fama ĉina televida anoncisto menciis sian filinon, kiu nun lernas en alilanda mezlernejo [19]; du radio-anoncistoj, alproprigantaj al si britan akĉenton, telefonis al la malsanulejo, ŝajnigante, ke ili estas reĝino Elizabeth kaj princo Charles [20].
18. [J. Audenaert]: Kongreso, [vidita en 2011]
19. Xiang Hong: Kiam lerneja studo fariĝis suferiga, [vidita en 2011]
20. Monato, Paul Gubbins: Mortas flegistino: kiu kulpas?, 2013
bulgare:
1.a глашатай 1.b говорител
ĉeĥe:
ohlašovatel, oznamovatel
france:
crieur public, présentateur
germane:
Verkünder
hebree:
מגיש
japane:
アナウンサー [あなうんさー]
slovake:
ohlasovateľ, oznamovateľ

antaŭanonci

(tr)
Anticipe anonci: tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj [21]; la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antaŭanoncis oportunan pazigrafion [22].
21. La Nova Testamento, La agoj 3:18
22. L. Einstein: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
bulgare:
обявявам предварително
france:
annoncer à l'avance
germane:
vorankündigen
ukraine:
оголошувати заздалегідь/завчасно, провіщати

malanonci

(tr)
Informi, ke anoncita evento ne plu okazos: la seminario estis provizore malanoncita [23].
23. Monato, Marko Naoki Lins: La monstro denove inter ni, 2004
france:
annuler, résilier
germane:
abkündigen, zurückziehen

gazetanonco

(tr)
TIP Anonco publikigita per gazeto: Piroŝima trovis solvon / Bonŝance en gazetanonc' / Kaj tuj li sendas sian filon / Aĉeti la harkreskigilon [24]; ĉar li mem havas nek tempon nek emon falĉi la park-gazonon, li serĉas per gazetanonco ĝardeniston [25].
24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Japana Balado
25. Ipfelkofer Jomo: Matematiko: Komparo de instrumetodojMonato
bulgare:
обява във вестник
france:
petite annonce
germane:
Inserat, Zeitungsanonce
ruse:
газетное объявление

administraj notoj