tradukoj: be bg br cs de en es fa fr hu it nl pl pt ru sk

*aviz/o

*avizo

1.
(komune) Afiŝeto, etikedo, slipeto ks, sciiganta utilan informon aŭ instrukciojn: presigi avizon en gazetoj; sciigi aferon per speciala avizo; gasto sen avizo estas agrabla surprizo PrV ; (figure) ho ve, ho malĝojo! […] ploregos patrinoj pri siaj infanoj, […] per cindro la griza ekŝutos la kapojn ĉe l' nigra avizo (kp omeno, aŭguro) FK ; ekzistas pli ol 20 000 retpaĝoj pri sinmortigo kaj facile troveblas „avizotabuloj“ por tiuj, kiuj volas sin mortigi [1]. SUP:informiloVD:anonco, afiŝo, informo, sciigo, diplomatia noto, memorando, direktivo
2.
EKON Korespondaĵo per kiu oni sciigas al iu, ke ties sendaĵo atingis la celon: avizo pri ricevo de registrita letero PIV2 ; fervoja avizo pri alveninta pakaĵo PIV2 . SUP:konfirmo1.a

avizi

(tr)
Sciigi, informi pri io per avizo: [la] komisiono […] devas informi la episkopojn kaj avizi ilin pri necesaj paŝoj [2]; sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis „novan epokon“ sub Valle kaj juĝis la tempon de Stano Marček tiel negative, ke lia nediplomatia vangofrapo vere ne decis al la prezidanto de UEA [3]. SIN:anonci, averti, sciigi.

tradukoj

anglaj

~o: notice, memo, post; ~i : notify, serve notice, put on notice.

belorusaj

~o: паведамленьне , апавяшчэньне ; ~i : паведамляць , апавяшчаць.

bretonaj

~o: kemennadenn; ~i : kemenn.

bulgaraj

~o: уведомление, обявление, известие; ~i: уведомявам, известявам.

ĉeĥaj

~o: avízo, návěští, upozornění, vyrozumění, výzva, zpráva; ~i: avizovat, oznámit, upozornit návěštím.

francaj

~o: avis , annonce; ~i : aviser.

germanaj

~o 1.: Anzeige, Anmeldung, Meldung, Anweisung, Visitenkarte, Hinweis, Warnschild, Formular; ~o 2.: Empfangsbestätigung; ~i : anzeigen, anmelden, anweisen, hinweisen, melden, warnen.

hispanaj

~o: aviso, anuncio; ~i : avisar.

hungaraj

~o: értesítés, közlés, közlemény; ~i : értesít.

italaj

~o 1.: avviso; ~o 2.: notifica; ~i : avvisare.

nederlandaj

~o: bericht, mededeling; ~i : meedelen.

persaj

~o 1.: اعلان، آگهی، اطلاعیه; ~i : آگاه کردن، اطلاع دادن.

polaj

~o 1.: awizo, awizacja, zawiadomienie, powiadomienie, ostrzeżenie, notatka; ~o 2.: awizo, awizacja, zawiadomienie, powiadomienie; ~i : awizować, zawiadomiać, powiadomiać.

portugalaj

~o: aviso.

rusaj

~o: уведомление , извещение , предупреждение (документ), авизо; ~i : уведомлять, ставить в известность, извещать, предупреждать (письмом и т.п.).

slovakaj

~o: avízo, oznámenie, správa; ~i: vopred oznámiť.

fontoj

1. , Hori Yasuo: Forpaso-forumo, 2003
2. , Ivo Durwael: Ĉu viktimoj de justico?, 2010
3. La Ondo de Esperanto, 2014, 3


ℛevo | datumprotekto | aviz.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.28 2020/06/21 09:33:01