1afiŝ/o

afiŝo

1.
Sciigo al la publiko, presita sur papero kaj ordinare gluita sur muro aŭ portebla tabulo: mi vidis sur la afiŝo la Belan Helenon kaj tamen ne iris en la teatron Marta ; ŝi citis de la afiŝoj, „plej fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo“ [1]; vi vidas la afiŝon sur la muro: ‚Eniro Malpermesata‘ [2]; super amasiĝinta aliborde homgrupo balanciĝas diverskolora afiŝo kun portreto de Gindenburg Metrop ; mi haltis apud reklama koloneto kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon Metrop ; en la manoj li tenis grandegan afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la kirasŝipo Metrop . VD:anonctabulo, banderolo, reklamilo
2.
KOMP En komputilreta forumodissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj ties abonantoj; afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al privataj, persone adresitaj retleteroj; ĝi iĝis malaktiva organizo, ilia lasta Facebook-afiŝo estas de antaŭ pli ol 5 jaroj [3]; disdono de ŝiaj personaj spertoj […] tra blogafiŝoj, retartikoloj [4]; Spillner prezentas al ni socimedian retejon, kiu kompense al popularaj afiŝoj, pagas la aŭtorojn per alia cifereca mono Kon11 .
angle:
1. poster 2. post, poster, article
beloruse:
1. афіша, аб'ява, плякат 2. аб'ява (праз Інтэрнэт-форум), артыкул (у тэлеканфэрэнцыю)
ĉine:
2. 公告 [gōnggào]
france:
1. affiche, avis (affiche), placard (affiche) 2. affiche(dans un forum Internet), article(dans un forum Internet), post(dans un forum Internet)
germane:
1. Aushang, Plakat, Anschlag, Anschlagzettel 2. Beitrag (Forum), Post (Internet)
hebree:
מודעה, פוסטר
hispane:
1. cartel, póster, pancarta 2. mensaje (en un foro de internet)
indonezie:
2. pos, artikel, poster
itale:
1. manifesto 2. post (comp.)
japane:
ポスター [ぽすたー], 貼り紙 [はりがみ], 掲示物 [けいじぶつ], プラカード, 投稿記事 [とうこうきじ], 掲示 [けいじ]
nederlande:
1. affiche, poster 2. bericht (in Internetforum)
pole:
1. afisz, plakat, ogłoszenie 2. ogłoszenie
portugale:
1. cartaz, pôster 2. artigo (em fórum eletrônico)
rumane:
1. afiș, anunț 2. anunț
ruse:
1. афиша, объявление 2. статья (в телеконференции)
slovake:
1. plagát
tibete:
སྦྱར་ཡིག་
turke:
afiş
ukraine:
афіша, плакат, оголошення

afiŝi

(tr)
1.
Sciigi ion per afiŝo: li afiŝis, ke morgaŭ li senpage razos; mia banko afable afiŝas ĉe la elpagaŭtomato, ke „pro via sekureco“ oni filmas min [5].
2.
(abs.) Fiksi afiŝon: ni traveturis la urbon, serĉante lokojn por afiŝi [6]; mi disdonis flugfoliojn kaj afiŝis sur muroj proksime de la konferencejo [7].
3.
KOMP Sendi afiŝon en komputilretan forumon: afiŝi siajn komentojn en retforumo [8]; mastrumi retejojn kaj alloge afiŝi materialojn, ene de komforte uzebla strukturo [9]; aŭstralia esperantisto praktike ĉiutage afiŝas novan videoblogaĵon [10].
VD:publikigi
5. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanto vivas ankaŭ en la araba Nord-Afriko
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Alvoko – vere urĝas trovi helpantojn!
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
angle:
to post 3. to share
beloruse:
1. даць аб'яву 2. клеіць афішы 3. даслаць артыкул у тэлеканфэрэнцыю
france:
1. afficher, placarder, apposer (un avis) 2. afficher (abs.), apposer une affiche 3. afficher(dans un forum Internet), poster(dans un forum Internet)
germane:
1. aushängen 2. plakatieren, anschlagen 3. posten (Beitrag), teilen (Beitrag), sharen (Beitrag)
hebree:
להודיע, לפרסם
hispane:
1. pegar carteles 3. adjuntar fichero, cartel (en un mensaje de ordenador)
indonezie:
1. mengepos, mengumumkan
itale:
affiggere 1. mettere i manifesti (fig.)
japane:
掲示する [けいじする], 投稿する [とうこうする]
nederlande:
1. meedelen (op affiche) 2. afficheren, aanplakken 3. posten (een Internetbericht)
pole:
1. dać ogłoszenie, ogłaszać 2. plakatować
portugale:
1. afixar, pregar cartazes 3. enviar artigo (a um fórum eletrônico)
ruse:
1. дать объявление 2. клеить афиши 3. послать статью в телеконференцию
turke:
yollamak
ukraine:
розклеювати (афіші, оголошення), вивішувати (плакати)

administraj notoj