9grafik/o PV

9grafiko

1.
BELA Arto prezenti objektojn per desegnaj linioj: li okupis sin ankaŭ pri arĥitekturo, grafiko, ilustrado de tekstoj [1]; se vi ne planas labori pri grafiko, sed ĉefe pri tekstoj aŭ aliaj aferoj, kiuj ne postulas altkvalitan bildon, DSTN-ekrano povas taŭgi [2]; la portebla dokumentformo PDF, […] ja ebligis modernan grafikon [3].
2.
(arkaismo) LIN Grafismo: la alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l' internaciaj vortoj VdE ; devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, „pensadi sur la papero“, t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado, – sekve „tempoŝparantan ideoskribadon aŭ pensodesegnadon“, kiun li nomis „Ideografiko“ FK .
1. Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo, Monato, 2014/11, p. 22
2. Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, Monato, 2003/10, p. 14
3. Paŭl Peeraerts: Survoje al iu libro-normo, Monato, 2010/04, p. 2
angle:
graphics
beloruse:
графіка
ĉeĥe:
grafika
ĉine:
1. 图像 [túxiàng], 图形 [túxíng]
france:
1. art graphique
germane:
1. Grafik, Graphik
hispane:
gráfico (subst.) 1. arte gráfico
hungare:
grafikai rendszer, betűrendszer 1. grafika
japane:
図式表示法 [ずしきひょうじほう], グラフィックス
nederlande:
1. grafiek (kunst), grafische kunst
pole:
1. grafika, rysunek 2. grafika
portugale:
1. arte gráfica
ruse:
графика
ukraine:
графіка

grafika

Koncernanta la prezentadon de grafiko: la grafikaj artoj estas skribo, desegno, gravuro...; mi eklaboris en la tiama Grafika Centro de UEA [4]; prezento teknika kaj grafika [5]; la tuta kajero estas bunta, ne nur pro koloraj fotoj sed ankaŭ pro grafika aspekto [6]; Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj laboroj [7]; grafika karto, al kiu eblas konekti plurajn ekranojn [8].
4. Gerd Jacques: Monato sin prezentas, Monato, 2003/01, p. 6
5. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
6. Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, Monato, 2004/10, 07
7. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
8. Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, Monato, 2008/05, p. 16
angle:
graphic
beloruse:
графічны
ĉeĥe:
grafický
ĉine:
图像 [túxiàng]
france:
graphique (adj.)
germane:
grafisch, graphisch, zeichnerisch
hispane:
gráfico (adj.)
hungare:
grafikai, grafikus
japane:
グラフによる [ぐらふによる], 図形で表した [ずけいであらわした]
nederlande:
grafisch
pole:
graficzny, rysunkowy
portugale:
gráfico (adj.)
ruse:
графический
slovake:
grafický
ukraine:
графічний

9grafikaĵo PV

1.
BELA Arta desegno2: valoraj artaĵoj ― inkluzive grafikaĵojn kaj pentraĵojn ― estas aŭkciitaj por lanĉi la iniciaton [9]; ludoj kun fajnaj kaj moviĝantaj tridimensiaj grafikaĵoj estas la ĉefaj aferoj, kiuj povas utiligi la potencon de novaj procesoroj [10].
2.
TEK Desegno abstrakta, servanta por ilustri teĥnikan aŭ sciencan aferon: la artikolo estas riĉigita per statistikoj kaj grafikaĵoj [11]; la grafikaĵo montras, por ĉiu lando, la elcenton de junuloj, kiuj asertas paroli minimume unu fremdan lingvon [12]; la tria plej granda grupo estas la liberaluloj kun 9,15 %, iom antaŭ la „aliuloj“ kun 9,02 % (vidu la apudan grafikaĵon) [13]. VD:diagramo, skemo
3.
MAT[14] (de bildigo `f`) Aro, konsistanta el la paroj `(x,f(x))` por ĉiu `x` en la fonto-aro de `f`. SIN:grafoVD:grafika prezento
Rim. 1: Laŭ la donita difino de bildigo ne ekzistas esenca diferenco inter funkcio kaj ĝia grafikaĵo. Oni tamen konservas ambaŭ esprimojn pro la malsamaj intuiciaj kampoj, al kiuj ili referencas: „funkcio“ parolas pri la maniero asocii du elementojn kaj „grafikaĵo“ referencas al eventuala kurbo, figuranta la funkcion.
Rim. 2: La senco de la arteoria koncepto „grafikaĵo“ estas pli profunda ol la ĉi-supra klarigo lerneja; grafikaĵo servas por prezenti funkcion aŭ rilaton kiel unu pretan, tutan objekton (tio gravas ekz-e en kontrastigo de „aktuale malfinia“ sinuso kontraste al „potenciale malfinia“, laŭbezone komputebla sinuso). Pli matematikece oni devus paroli pri grafikaĵo de rilato, kio estas pli ĝenerala koncepto; ekz-e ankaŭ la ekvacio `x^2+y^2=1` estas prezentebla arteorie per karteziaj duopoj, kvankam ĝi ne difinas funkcion. [Sergio Pokrovskij]
9. Zofia Banet-Fornalowa: Korczak ridetanta, Monato, 2000/07, p. 8
10. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
11. Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas, Monato, 2006/04, p. 24
12. Roland Rotsaert: Junuloj kaj lingvoj, Monato, 2000/11, p. 28
13. Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, Monato, 2004/09, p. 10
14. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §152
angle:
graph
beloruse:
графік, графічнае прадстаўленьне
ĉeĥe:
graf, diagram, grafické znázornění, grafika
ĉine:
1. 图像 [túxiàng]
france:
2. graphique (schéma) 3. graphe (d'une fonction)
germane:
1. Grafik 2. Grafik, grafische Darstellung, grafisches Erzeugnis 3. Graph
hispane:
2. gráfico (diagrama) 3. gráfico (de una función)
hungare:
2. grafikon 3. függvénygörbe
japane:
グラフ, 図表 [ずひょう], 図式 [ずしき]
nederlande:
2. grafiek (schema) 3. graaf (wisk.)
pole:
1. obrazek 2. graf, wykres 3. wykres (funkcji)
portugale:
gráfico 3. gráfico (de uma função)
ruse:
2. график, чертёж, схема 3. график
ukraine:
графік, креслення

9grafikisto PIV1

BELA Grafika artisto; profesiulo pri grafiko: la grafikisto ŝatas bildigi stratojn, parkojn, placojn de Sofio [15]; Julia jam de kelkaj jaroj laboras kiel grafikistino [16]; pri tiu estetika malavantaĝo konsciis la grafikisto Franko Luin, kiu denove skanis multajn esperantlingvajn librojn [17]; la grafikisto de la poŝtmarko […] gajnis la internacian grafikan konkurson [18].
15. Georgi Mihalkov: Bulgario. Rava poezia mondo, Monato, 2001/09, p. 28
16. Paŭl Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj, Monato, 2008/06, p. 5
17. Paŭl Peeraerts: Survoje al iu libro-normo, Monato, 2010/04, p. 2
18. Evgeni Georgiev: Nova Esperanto-poŝtmarko, Monato, 2012/01, p. 15
beloruse:
графік (мастак)
ĉeĥe:
grafik
ĉine:
画师 [huàshī], 图像设计者 [túxiàngshèjìzhě], 图像设计师 [túxiàngshèjìshī], 图形设计人员 [túxíngshèjìrényuán]
france:
graphiste
germane:
Grafiker
hispane:
diseñador gráfico
japane:
グラフィックアーティスト
nederlande:
graficus
pole:
grafik
ukraine:
графік (художник)

administraj notoj