tradukoj: be bg ca cs de en es fr he hu oc pl pt ru sk

*dir/i

*diri  

(tr)
1.
Konigi sian penson per vortoj, esprimi: diru al mi vian nomon [1]; „pardonu al mi, patrino,“ diris la malfeliĉa knabino [2]; mi diros: […] koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia [3]; el la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras (parolo abundas sed ne multe signifas) PrV ; se ni povas tiel diri Marta ; kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj [4]; diris kaj foriris PrV ; li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo [5]. VD:paroli1, rakonti
2.
(figure) Rezonante, esprimi penson al si mem, imagante la vortojn: mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco Marta ; ŝi […] diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla Marta ; Jerobeam diris en sia koro […] [6]; la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesa [7]; la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo [8].
VD:interna monologo

diro  

Tio, kion oni diras: Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite [9]; mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis [10]; diron oni neas, skribo ne pereas PrV ; [ili] ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron [11]; aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja [12].

dirindaĵo

Afero, kiun diri utilas, kiun oni ne prisilentu: jam estis esprimitaj preskaŭ ĉiuj dirindaĵoj pri tiu ĉi grava temo, do mi ne aldonos multe [13]; tria dirindaĵo: la gvidantoj de la Esperanta Civito ĝenerale havas altan lingvan nivelon kaj profundan konon pri la historio de Esperantio [14].

dirigi

(tr)
Transdoni siajn dirojn al iu pere de tria persono: Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: sendu al mi vian filon David [15]. sendu rapide, kaj dirigu […] jenon […] [16]; ili […] trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ni trovis, — rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo [17].

*diradi  

(tr)
Ofte, ripete aŭ daŭre diri: Li ĉiam diradis al mi la veron [18]; elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li [19]; ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: leviĝu […] [20]; en la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion [21]; ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin [22].

aldiri

(tr)
Dirante aldoni: Nobel parolis respekte pri la filozofaj duboj de Descartes kaj Spinoza, aldirante, ke dubo devas esti la origino de la filozofia pensado [23]; tiam ŝi pli mallaŭte aldiris: ĉu vi scias alian konsilon [24]?

antaŭdiri  

(tr)
Anonci okazontaĵojn: ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe [25]; la profeto Aĥija antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo [26]; Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo [27]; se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton [28]; neniu kapablas antaŭdiri, ĉu tiuj unikaj kaj iom aŭdacaj iniciatoj sukcesos [29].

antaŭdiro

Anonco de okazontaĵo: proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro [30]; la antaŭdiro pri la fina stato de la kosmo [31]; kalkuli ekzaktajn nombrojn kaj fidindajn antaŭdirojn [32].

antaŭdiristo  

Homo, kiu anoncas okazontaĵojn interpretante antaŭsignojn: ne devas troviĝi inter vi iu […] aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto [33]; hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon [34]; li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, sed ne demandis la Eternulon [35]. SUB:aŭguristo, profeto

disdiri  

(tr)
Dirante divastigi: legendo disdiris, ke „The New York Sun“ forte pligrandigis sian vendonombron post tiu mistifiko [36]; multaj aliaj indiĝenoj ne plu konas la signifon de „Kokopelli“ krom tiu disdirata de la blankuloj [37]. SIN:disfamigiVD:babili, disanonci, disporti, distrumpeti, perfidi

eldiri  

(tr)
Vortigi, formuli, esprimi: li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija [38]; mi ne permesis al mia gorĝo peki per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo [39]; ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn [40].

ĝustadire  

Precizigante, korektante antaŭan diron: vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas [41]; ili ne havis aspekton de kamparanoj: ĝustadire ili similis malpurajn paraŝitojn [42]; ni antaŭdiras al la homoj la estontecon, ĉar ĝi interesas ilin, kaj ĝustadire, nur tion ili komprenas el la astronomio [43]. VD:pliĝuste

kontraŭdiri  

(tr)
Esprimi kontraŭan opinion, kontraŭdiskuti: mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri [44]; vidante la resanigiton […] ili ne havis, kion kontraŭdiri [45]; kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro, mi do demandas, por kio vi min venigis [46]? admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj, ne kontraŭdiremaj, ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian [47];bonan fidelecon [48]; tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense [49]; refuti la kontraŭdirantojn [50].

kvazaŭdiri, duondiri  

(tr)
Alude diri, komprenigi sen rekta eldiro: „eble vi havas enigmon, kiun oni ankoraŭ ne solvis?“ duondiris Liala [51].

laŭdire, onidire

Konforme al la komuna diro: laŭdire ŝi havas novan korinklinulon [52]; laŭdire li estis pafita de „teroristo“, subtenata de konservativuloj en Irano [53]; laŭdire la rusa caro ordonis, ke oni bruligu la kadavrojn, tamen pro odoraĉo oni finfine ilin enterigis [54]; Danlando, onidire liberala lando, ĵus pretigis novan leĝon, kiu eminente diskriminacios eksterlandanojn [55].

malbondiri  

(ntr)
Malbeni, insulti: venu, malbenu al mi Jakobon, kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael [56]; la edzino malferminte la dompordon, komencis malbondiri pri la edzo, kiu momente estis for [57]. VD:misfamigi

memdire

Laŭ propra diro, propra aserto, konfeso: vi memdire estas relativa novulo [58]; kvankam preskaŭ centjara, li plu laboras (kaj memdire ĉiutage amoras!) [59].

nedirebla, neeldirebla

Kion oni ne povas diri per ordinaraj vortoj, fortega, intensega: vi ĝojegas per ĝojo nedirebla [60]; li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli [61]; la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj [62]. tiuj multaj malbonaĵoj ne povas al ni forgesigi la neeldireblan multon da bonaĵoj [63]; Bastjano estis kreinta, sen multe pripensi tion, nekalkuleblan danĝeron, kiu […] kaŭzos nedireblan malfeliĉon al multaj [64].

pridiri  

(tr)
Prezenti ion per vortoj, ĝin parole klarigi, rakonti, komenti: David […] pridiras la feliĉon de la homo [65]; li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi [66]. la rakonto […] pridiras la klopodadojn fare de juna viro sin levi super sian pleban nasko-statuson [67]. VD:priskribi

postdiri

(malofte)
Aldoni dirante: tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, ― postdiris Gluĥarjov [68].

rediri  

(tr)
1.
Raporti, ripeti aŭditan parolon al iu: ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili (ili ripetis la aŭditajn parolojn) [69]; al si mem li rediradis la devizon, kiun li dediĉis al Esperantistaj samideanoj VivZam ; interpretanto, en la praktiko, devas tuj rediri per unu lingvo tion, kio estis ĵus dirita per alia lingvo [70].
2.
Kontraŭdiri; parole reagi; respondi defende: por parolo delira ne ekzistas rediro PrV ; oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn, tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al […] la estro de la reĝaj korpogardistoj, li demandis[…]: pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono [71]? „ho,“ diris la musetoj, „kiel feliĉa vi estis, vi maljuna abio!“ ― „mi tute ne estas maljuna!“ rediris la abio [72]; „tio certe estis lia glitveturileto!“ diris Gerda, […] „povas esti!“ rediris la korniko, „mi ne vidis tute precize“ [73]; „ni ellernis la ĉasadon, nun ni devas provi nian scion […]“ ― la maljunulo rediris ĝoje: „vi parolas, kiel bravaj ĉasistoj“ [74].

transdiri

(tr)
Komisie rediri al sekva persono ricevitan parolon: Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo [75]; flustre la pli proksimaj transdiris ĝin al la aliaj, kiuj ne povis aŭdi ĝin [76].

onidiro  

Komuna diro, famo: la kelkaj onidiroj pri gigantaj bestoj sur kelkaj indoneziaj insuloj estis ĝenerale konsiderataj kiel fablaĵoj [77]; usonaj diplomatoj […] tre atenteme reagis al onidiroj, ke la atakon preparis eble Serbio [78]; en la jaro antaŭ mia foriro kuris onidiroj, ke Barato intencas aneksi Goaon [79]; laŭ onidiro – verŝajne mito – oni ankoraŭ povas observi hispanajn trajtojn en la vizaĝoj de la urbanoj, kiuj naskiĝis ĉi tie [80]. VD:klaĉo

popoldiro  

BELELIN Tradicia diro, ofte vortfiguroidiomaĵo: la popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian kredon DL ; similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo NeĝaBlovado .

por tiel diri, tieldire

Uzante proksimuman, ne tute ĝustan esprimon: kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin [81]; ĉe tiu homo manifestiĝis konstanta kaj senbrida deziro ĉirkaŭigi sin per kovraĵo, fari al si, por tiel diri, ujon [82]; animstato en kiu tieldire ĉio „fluas“ [83]. VD:ĉirkaŭskribi

propradire  

Dirante per propraj, tio estas taŭgaj vortoj, ĝuste priskribante la koncernan aferon: mi ne havis propradire „instruiston de Esperanto“, ĉar mi ĝin lernis aŭtodidakte [84]; „nuntempa“ arto ne okupiĝas propradire pri beleco, sed pri fortaj ideoj kaj sentoj [85]. VD:ĝustadire, verdire

verdire  

Dirante laŭ vero, sen mensogo, sen prisilento, troigo aŭ maltroigo: verdire, estas sufiĉe da polvo sur la stratoj [86]; verdire, la princo mem iom riproĉis sin [87]; ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas [88]. VD:ĝustadire, propradire

verdiremo  

Emo aŭ regulo ĉiam senkaŝe diri la veron, sincero: [tio] malvarmigis iom la kredon de l' princo al la verdiremo de la pastroj, aŭ pli ĝuste, revekis en li la antaŭan malkredemon [89]; oni ne atendas verdiremon ĉe kvinjaraj infanoj [90].

tradukoj

anglaj

~i: say; ~o: statement; antaŭ~i: predict; kontraŭ~i: contradict; kvazaŭ~i, duon~i: insinuate, suggest; pri~i: speak of; re~i 1.: repeat; trans~i: pass on, transmit; oni~o: rumor; popol~o: popular saying.

belorusaj

~i: казаць, сказаць; ~o: выказваньне, словы; ~igi: загадаць пераказаць, перадаць (словы, выказваньне з кімсьці); al~i: дадаць, сказаць у дадатак; antaŭ~i: прадказваць; antaŭ~isto: прадказальнік; dis~i : распаўсюдзіць (чуткі і да г.п.), разбалбатаць; el~i: выказаць; kontraŭ~i: пярэчыць, запярэчыць; kvazaŭ~i, duon~i: намякаць, даць зразумець; laŭ~e, oni~e: як кажуць; oni~o: пагалоска, чуткі; popol~o: прыказка, прымаўка. antaŭ~istino: прадказальніца.

bulgaraj

~i: казвам, кажа.

ĉeĥaj

~i: říci, říci; ~o: rčení, výpověď (činnost i výsledek), výrok; al~i: dodat, připovědět; dis~i: rozhlásit, uvést ve známost; el~i: proslovit, vypovědět, vyslovit, vyřknout; ne~ebla, neel~ebla: nevýslovný; re~i: odvětit, zopakovat; trans~i: říci dál; oni~o: fáma, klep, řeči; popol~o: lidové rčení; propra~e: vlastně; ver~emo: pravdomluvnost.

francaj

~i: dire; ~o: parole, dire; ~indaĵo: chose à dire; ~igi: faire dire, mander; al~i: ajouter; antaŭ~i: annoncer (prédire), prédire, pronostiquer; antaŭ~o: prédiction, pronostic; antaŭ~isto: devin; dis~i : diffuser, répandre; el~i: énoncer, exprimer, prononcer; ĝusta~e: plus précisément; kontraŭ~i: contredire; kvazaŭ~i, duon~i: insinuer, laisser entendre, suggérer; laŭ~e, oni~e: à ce qu'on dit; malbon~i: maudire; mem~e : de son propre aveu, selon ses propres termes, soi-disant; ne~ebla, neel~ebla: indicible, ineffable; pri~i: dépeindre; post~i: ajouter; re~i 1.: rapporter, relater, répéter; trans~i: transmettre; oni~o: bruit, on-dit, rumeur; popol~o: dicton; por tiel ~i, tiel~e: en quelque sorte, pour ainsi dire; propra~e: à proprement parler, en fait; ver~e: à vrai dire, en vérité, en fait; ver~emo: franchise. antaŭ~istino: devineresse; kontraŭ~anto: contradicteur.

germanaj

~i: sagen, aussprechen; ~o: Worte, Ansage; ~igi: ausrichten lassen; ~adi: wiederholen (sagen); al~i: hinzufügen; antaŭ~i: vorhersagen; antaŭ~o : Vorhersage, Prophezeiung; antaŭ~isto: Wahrsager, Prophet, Seher; dis~i : umher erzählen; el~i: ausdrücken, aussprechen, formulieren; ĝusta~e : um die Wahrheit zu sagen, um genau zu sein, genauer gesagt; kontraŭ~i: widersprechen; kvazaŭ~i, duon~i: andeuten; laŭ~e, oni~e : gerüchteweise, man sagt,...; malbon~i : schelten, schlechtmachen; mem~e : nach eigener Auskunft, nach eigenen Angaben; ne~ebla, neel~ebla : unaussprechlich, unsäglich; pri~i : beschreiben; post~i : hinzufügen (sagen); re~i 1.: berichten (widergeben), widergeben, wiederholen; re~i 2.: erwidern; trans~i : widergeben, weitersagen, ausrichten; oni~o: Gerücht; popol~o: Volksmund, Sprichwort; por tiel ~i, tiel~e : sozusagen, wenn man das so sagen darf, um es so auszudrücken; propra~e : tatsächlich, eigentlich; ver~e : wahrlich, in Wahrheit, tatsächlich; ver~emo : Aufrichtigkeit, Offenheit. diris kaj foriris: sprach's und verschwand; ~on oni neas, skribo ne pereas: wer schreibt der bleibt; antaŭ~istino: Wahrsagerin, Seherin.

hebreaj

~i: לומר.

hispanaj

~i: decir; ~o: dicho; antaŭ~i: predecir; antaŭ~o: predicción; laŭ~e, oni~e: según se dice.

hungaraj

~i: mond, elmond; ~o: mondás, szóbeszéd; ~igi: mondat, üzen; al~i: hozzátesz; antaŭ~i: előre megmond, előre jelez, megjövendöl, megjósol; antaŭ~o: jövendölés, jóslás; antaŭ~isto: jós, jövendőmondó; dis~i : elhíresztel, szétkürtöl; el~i: kimond, kijelent; kontraŭ~i: ellentmond, felesel; kvazaŭ~i, duon~i: céloz vmire, sejtet, csak félig mond ki; laŭ~e, oni~e: állítólag; ne~ebla, neel~ebla: elmondhatatlan, kimondhatatlan; ne~ebla, neel~ebla: ; pri~i: leír, lefest; post~i: hozzátesz; re~i 1.: ismétel; trans~i: közöl, átad; oni~o: szóbeszéd, híresztelés, közvélekedés; popol~o: közmondás, népi mondás. diris kaj foriris: angolosan távozott; antaŭ~istino: jósnő; kontraŭ~anto: ellentmondó, más véleményen lévő.

katalunaj

~i: dir; al~i: afegir.

okcitanaj

~i: dire; al~i: ajustar.

polaj

~i: powiedzieć, powiadać, rzec, rzekać, głosić; ~o: wypowiedź, wiadomość, słowo; ~igi: przekazywać wiadomość; al~i: dodać, dopowiedzieć; antaŭ~i: zapowiadać, przepowiadać, wieszczyć, wróżyć, prognozować; antaŭ~isto: wieszczek, prorok, wróżbita, jasnowidz, prognostyk; dis~i : rozpowiadać, rozgłaszać; el~i: wypowiadać, wygłaszać; ĝusta~e: dopowiadać, wyjaśniać, precyzować; kontraŭ~i: zaprzeczać, oponować; kvazaŭ~i, duon~i: napomykać, sugerować, insynuować, dawać do zrozumienia; laŭ~e, oni~e: rzekomo, podobno, mówi się, że ..., wieść niesie, że ..., plotka głosi, że ...; mem~e : moim zdaniem, po mojemu; ne~ebla, neel~ebla: niewypowiedziany; pri~i: omawiać, opowiadać; post~i: dopowiadać; re~i 1.: powtarzać (tekst z pamięci), relacjonować; trans~i: przekazywać (czyjeś słowa), powtarzać (czyjeś słowa), relacjonować; oni~o: pogłoski, plotka, wieść, słuchy {pl.}; popol~o: powiedzenie, powiedzonko, porzekadło. antaŭ~istino: wieszczka; kontraŭ~anto: oponent.

portugalaj

~i: dizer, proferir; el~i: exprimir, expressar, formular, pronunciar.

rusaj

~i: сказать; ~o: высказывание; ~igi: велеть сказать, передать (устное сообщение с кем-л.); al~i: добавить, сказать в дополнение; antaŭ~i: предсказать, предвестить; antaŭ~isto: предсказатель; dis~i : распространить (слух и т.п.), разболтать; el~i: высказать; kontraŭ~i: возразить, противоречить; kvazaŭ~i, duon~i: намекать, намекнуть, дать понять; laŭ~e, oni~e: как говорят; pri~i: описать (устно); post~i: добавить; re~i 1.: пересказать, изложить; trans~i: передать слова, передать на словах, пересказать; oni~o: слух, молва; popol~o: пословица, поговорка. antaŭ~istino: предсказательница.

slovakaj

~i: povedať, riecť, vravieť; ~o: výpoveď, výrok; al~i: doložiť (v reči), pripojiť; dis~i: rozhlásiť; el~i: vypovedať, vysloviť; ne~ebla, neel~ebla: nevýslovný; re~i: odvetiť, zopakovať; trans~i: povedať ďalej; oni~o: povedačka; popol~o: ľudová povedačka; propra~e: vlastne; ver~emo: pravdovravnosť.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:44
5. La Nova Testamento, Al la Romanoj 4:10
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 12:26
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 3:16
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:7
11. La Nova Testamento, Mateo 15:12
12. La Nova Testamento, Mateo 19:22
13. M. R. Spanò: en: La Malavantaĝoj de Esperanto-Movado kaj de Esperantistoj, 2015-03-04
14. Esperanta Civito
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:19
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:16
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 24
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 34:34
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:35
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 9:9
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:4
23. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj
24. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:26
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:2
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 20:3
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 28:9
29. Monato, Irlando: Ĉu paŝoj al paco?
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:23
31. David Galadí-Enríquez & Amri Wandel: La kosmo kaj ni, p. 149
32. Monato, Werner Fuß: Nekontentiga progreso en klimatopolitiko
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 18:10
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:7
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 10:13
36. Vikipedio, Great Moon Hoax
37. Vikipedio, Kokopelli
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 2:17
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:30
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 11:3
41. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 10a
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
44. La Nova Testamento, Luko 21:15
45. La Nova Testamento, La agoj 4:14
46. La Nova Testamento, La agoj 10:29
47. La Nova Testamento, Luko 21:15
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Al Tito 2:9
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, La agoj 19:36
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Al Tito 1:9
51. Apud la rivero, hazarde (Mikronovelo)
52. Monato, de Shi Chengtai
53. Monato, M. Reza Torabi: Vundita sed ne morta
54. Monato, Laimius Stražnickas: Tranĉeo al la pasinteco
55. Monato, Stefan Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/006915.html
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 23:7
57. Vikipedio, Abol-Hasan Ĥaragani
58. J. Derks: Saluton!, esperanto-nl, 2008-08-30
59. Vikipedio, Oscar Niemeyer
60. La Nova Testamento, I. Petro 1:8
61. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:4
62. La Nova Testamento, Al la Romanoj 8:26
63. Monato, G. F. De Ruyver: Einstein havis okulojn malfermitajn
64. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
65. La Nova Testamento, Romanoj 4:6
66. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:7
67. Vikipedio, La Ruĝo kaj la Nigro
68. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5a
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:27
70. Monato, Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro
71. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:14
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
74. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:24
76. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
77. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
78. Monato, Evgeni Georgiev: Jugoslavio: Atenco ne preteratentita
79. Monato, Boris Kolker: Sutroj kaj saŭdadoj
80. Monato, Garbhan Macaoidh: Galway ― urbo de triboj
81. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
82. A. P. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Enujulo, La Nica Literatura Revuo, 1957-09 ĝis 10, 3:1, p. 26-39
83. [A. Oberndorfer]: Feliĉebria ĉe piano, 2013-11-30
84. P. Cavalheiro: Nia Hejmo. Intervjuo, 2011
85. Basquiat vizitas Brazilon
86. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
87. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
88. S. Engholm: Al Torento, 1930
89. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
90. J. Wain, trad. M. Boulton: Sinjoreto Rikardo, Nica Literatura Revuo, 1962-01 ĝis 02 (39), p. 93a-106a

kvazaŭ~i, duon~i: Mankas dua fontindiko.
post~i: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | dir.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.48 2019/09/01 15:10:15