*respond/i

*respondi

(x)
1.
Doni informon petitan per demando; reagi al diro de alia interparolanto en konversacio: respondi al demando; li respondis, ke li akceptas; kie estas Sara, via edzino? kaj li respondis: jen ŝi estas en la tendo [1]; ni respondis al li tiujn demandojn [2]; la gardisto absolute nenion respondis, tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo [3]; [li] ne respondis eĉ unu vorton, sed nur montris antaŭen [4]; respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj DL ; li respondu nur jes aŭ ne [5].
2.
Reciproki: la ŝipoj respondis la bombardadon; proponu al [la urbo] pacon, kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo […] pagu al vi tributon kaj servu vin [6]; Albanio devus respondi militiste [7]; senresponda amo.
3.
Laŭi ion, kunakordiĝi kun io; esti konforma, simetria, proporcia je io; interrespondi: tiu libro respondas ĝeneralan bezonon, al ĝenerala bezono; tiu iniciato respondis la revon de Z; en la 19a jc la 1a de januaro de l' malnova rusa kalendaro respondis al la 13a de la kalendaro gregoria; Okcidento ne respondas al la bildo kiun ĝi ŝatis projekcii pri si [8]; en Lorm-lingvo al ĉiu litero de la alfabeto respondas tuŝo sur specifa loko sur la mano [9]. SIN:kongrui, ekvivalenti
4.
(arkaismo) Responsi: ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas [10]; ni ne respondas pri la enhavo de la reklamoj.
afrikanse:
antwoord
albane:
përgjigjen
amhare:
መልስ
angle:
answer
arabe:
الرد
armene:
պատասխանել
azerbajĝane:
cavab
beloruse:
1. адказваць 2. адказваць 3. адпавядаць 4. адказваць, несьці адказнасьць
bengale:
উত্তর
birme:
ပြန်ကြားချက်
bosne:
odgovori
bulgare:
отговарям 1. отговарям
ĉeĥe:
odepsat, odpovědět, odpovídat, odpovědět, vztahovat se
dane:
svar
estone:
vastus
eŭske:
erantzun
filipine:
sumagot
france:
répondre (à) 3. correspondre
galege:
responder
germane:
1. antworten 2. erwidern sen~a amo: unerwiderte Liebe. 3. entsprechen 4. verantwortlich sein
guĝarate:
જવાબ
haitie:
reponn
haŭse:
amsa
hinde:
उत्तर
hispane:
responder, contestar
hungare:
1. felel, válaszol 2. viszonoz sen~a amo: viszonzatlan szerelem. 3. megfelel 4. felelősségel tartozik, felelősséget visel, felelős
igbe:
zaghachi
indonezie:
1. menjawab 2. membalas sen~a amo: cinta tak terbalas. 4. bertanggung jawab
irlande:
freagra
islande:
svara
japane:
返事 [へんじ]
jide:
ענטפער
jorube:
fesi
kanare:
ಪ್ರತ್ಯುತ್ತರ
kartvele:
პასუხი
kazaĥe:
жауап
kimre:
ateb
kirgize:
жооп
kmere:
ឆ្លើយតប
koree:
응답
korsike:
rispondi
kose:
impendulo
kroate:
odgovori
kurde:
bersiv
latine:
respondeo
latve:
atbildēt
laŭe:
ຕອບ
litove:
atsakinėti
makedone:
одговори
malagase:
navalin’i
malaje:
membalas
malajalame:
മറുപടി
malte:
risposta
maorie:
whakautu
marate:
प्रत्युत्तर
monge:
teb
mongole:
хариулах
nederlande:
1. antwoorden 2. beantwoorden 3. beantwoorden 4. verantwoordelijk zijn
nepale:
जवाफ
njanĝe:
anayankha
okcidentfrise:
antwurdzje
panĝabe:
ਜਵਾਬ
paŝtue:
ځواب
pole:
2. odpowiadać 3. odpowiadać, pasować 4. odpowiadać, być odpowiedzialnym
portugale:
responder
ruande:
subiza
ruse:
1. ответить, отвечать 2. ответить, отвечать sen~a amo: безответная любовь. 3. соответствовать 4. отвечать (за что-л.), нести ответственность
samoe:
tali
sinde:
جواب
sinhale:
පිළිතුරු
skotgaele:
freagairt
slovake:
odpovedať, odpísať
slovene:
odgovor
somale:
jawaabtid
ŝone:
pindura
sote:
araba ka
sunde:
walon
svahile:
jibu
taĝike:
ҷавоб
taje:
ตอบ
tamile:
பதில்
tatare:
җавап
telugue:
ప్రత్యుత్తరం
tibete:
ལན་རྒྱག་
ukraine:
відповісти
urdue:
جواب
uzbeke:
javob
vjetname:
trả lời
volapuke:
leblüdön
zulue:
phendula

*respondo

Tio, kion oni respondas: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [11]; kia demando, tia respondo PrV ; mi postulas respondon [12]; aperis nenia voĉo nek respondo [13]; estis nenia respondo [14]; mi donos al vi respondon [15]; miaj respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj [16]; pri tio ĉi la historio donis jam perfekte trankviligan respondon [17].
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 18:25
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:26
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:28
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:8
16. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Antaŭparolo en La Revuo, 1910
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
afrikanse:
antwoord
albane:
përgjigje
amhare:
መልስ
angle:
answer
arabe:
الجواب
armene:
պատասխան
azerbajĝane:
cavab
beloruse:
адказ
bengale:
উত্তর
birme:
အဖြေ
bosne:
odgovor
bulgare:
отговор
ĉeĥe:
odezva, reakce
dane:
svar
estone:
vastus
eŭske:
erantzuna
filipine:
sagot
france:
réponse
galege:
resposta
germane:
Antwort, Erwiderung
guĝarate:
જવાબ
haitie:
repons
haŭse:
amsar
hinde:
जवाब
hispane:
respuesta, contestación
hungare:
felelet, válasz
igbe:
azịza
indonezie:
balasan, jawaban
irlande:
freagra
islande:
svar
japane:
答え [いらえ]
jave:
jawaban
jide:
ענטפֿערן
jorube:
idahun
kanare:
ಉತ್ತರ
kartvele:
პასუხი
kazaĥe:
жауап
kimre:
ateb
kirgize:
жооп
kmere:
ចម្លើយ
koree:
답변
korsike:
risposta
kose:
impendulo
kroate:
odgovor
kurde:
bersiv
latine:
dicendum
latve:
atbilde
laŭe:
ຄໍາຕອບ
litove:
atsakymas
makedone:
одговор
malagase:
valiny
malaje:
jawapan
malajalame:
ഉത്തരം
malte:
tweġiba
maorie:
ka whakahoki
marate:
उत्तर
monge:
lus teb
mongole:
хариулт нь
nederlande:
antwoord
nepale:
जवाफ
njanĝe:
yankho
okcidentfrise:
antwurd
panĝabe:
ਇਸ ਦਾ ਜਵਾਬ
paŝtue:
ځواب
pole:
odpowiedź
portugale:
resposta
ruande:
igisubizo
ruse:
ответ
samoe:
tali
sinde:
جواب
sinhale:
පිළිතුර
skotgaele:
fhreagairt
slovake:
odozva, reakcia
slovene:
odgovor
somale:
jawaabta
ŝone:
mhinduro
sote:
araba
sunde:
jawaban
svahile:
jibu
taĝike:
ҷавоби
taje:
คำตอบ
tamile:
பதில்
tatare:
җавап
telugue:
సమాధానం
ukraine:
відповідь
urdue:
جواب
uzbeke:
javob
vjetname:
câu trả lời
volapuke:
leblüd
zulue:
impendulo

responda

1.
Rilata al respondo, respondanta: responda letero; la virinoj estas la plej forte disvolvita en la aĝo, kiu estas la plej responda (kp konvena, taŭga) por edziĝo, nome en la aĝo de 20 ĝis 30 jaroj FK ; la statuoj en la templo, ĉe la pilonoj, kaj ĉe la sankta lageto havis respondajn proporciojn [18]; [ili] havas ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan larĝecon FK ; ni manĝas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo FK ; la intencoj de dramo […] estas kaj estos: prezenti […] al la responda tempo la represon de ĝia formo Hamlet ; se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam nova vivo naskiĝas el ili FK ; ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva FK ; (arkaismo) li estas responda antaŭ Dio [19]; (arkaismo) la esperantistoj ne povas esti respondaj (t.e. „ne responsu“) pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj [20].
2.
MATMatVort (p.p. anguloj) Situantaj samflanke de rekto sekcanta du paralelajn rektojn, kaj ambaŭ „sube“ de la paraleloj aŭ „supere“ de ili: angulo responda al alia.
Rim.: Kiel por la nocio de alternaj anguloj, tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


anguloj kun samaj literoj estas respondaj, ĉu sube ― (α,α') kaj (β,β') ―, ĉu supre ― (γ,γ') kaj (δ,δ')
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
angle:
1. response, appropriate concerning, corresponding (relation to) 2. corresponding (angle)
beloruse:
1. адказны, адпаведны 2. адпаведны
ĉeĥe:
odpovídající, odpovědní 2. souhlasný (úhel)
france:
2. (angle) correspondant
germane:
2. Gegen-(winkel), gleichliegend (-er Winkel)
hungare:
1. válasz-, megfelelő ~a letero: válaszlevél. 2. megfelelő (szögek)
indonezie:
2. (sudut) sehadap
japane:
答えの [こたえの], 返答の [へんとうの], 一致する [いっちする], 対応する [たいおうする], 責任のある [せきにんのある]
pole:
2. (kąt) odpowiadający
ruse:
1. ответный, соответствующий 2. соответственный (угол)
slovake:
zodpovedajúci, zodpovedný
ukraine:
відповідний, відповідний, відповідальний

*respondeco

1.
Eco de io interresponda: rimo estas ia respondeco de sonoj.
2.
Responso: (U.V.) respond'ec' [21]; mi prenos sur min la respondecon [22]; persona respondeco Marta ; demeti de unuj ĉiun respondecon por la agoj de aliaj [23]; mi akceptas la respondecon [24]; se maltrankviligas vin la grandega respondeco, prenu kiel helpanton la plej altan juĝiston [25]; la problemo de kolektiva respondeco [26]; armeanoj neis respondecon, dirante, ke la raketo trafis ja sian celon [27]; honora kaj grand-respondeca posteno [28]; respondeculoj diktatore verdiktis kaj ekzekutis [29]; ŝovinisma malrespondeco [30]. VD:lavi
Rim.: Ĉi tiu formo paŭsas la formon de multaj naciaj lingvoj, estas tradicia kaj Zamenhofa, tamen ĝi ja estas nelogika: la rilato de la nocio al la ideo esprimata per la radiko estas tiom malrekta ke la trafa rimedo por imiti la nacilingvajn formojn estus uzi la sufikson -um: „respondumo“. Tiun formon oni iam trovas, ankaŭ en verkoj de bonaj aŭtoroj; tamen la instruistoj tiom energie malrekomendas la sufikson -um, ke tiun perfektan solvon nur malmultaj aŭdacas akcepti; pli volonte oni akceptas la paronimon responso. [Sergio Pokrovskij]
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, respond'ec'
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
26. Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 27
27. Araneo: Mis-ilo, Monato, 2000/10, p. 12
28. Monato, Alexander Shlafer
29. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda
30. Monato, Elson B. Snow: Dio, benu Usonon! (2)
angle:
2. responsibility
beloruse:
1. адпаведнасьць 2. адказнасьць
bulgare:
2. отговорност
ĉeĥe:
korespondence, vzájemný vztah
germane:
1. Entsprechung 2. Verantwortung
hungare:
1. megfelelőség 2. felelősség
indonezie:
1. korespondensi, persesuaian 2. responsibilitas, tanggung jawab
japane:
責任 [せきにん], 保証 [ほしょう], 一致 [いっち], 対応 [たいおう]
nederlande:
2. verantwoordelijkheid
ruse:
1. соответствие 2. ответственность
slovake:
korešpondencia, vzájomný vzťah
tibete:
ལས་འགན་
ukraine:
відповідальність

respondilo, respondaparato

Aparato aŭ sistemo, kiu aŭtomate akceptas telefonalvokon kaj aŭdigas respondon, kaj plej ofte ebligas al la vokanto postlasi mesaĝon: je la kvina, kiel ĉiam, ekfunkcias la respondilo [31]; Pamela, la respondaparato por la vindoza versio de Skype [32].
31. Ralph Dumain: Du mikronoveloj
32. Monato, Paŭlo Peeraerts: Respondaparato por Skype
angle:
answering machine
bulgare:
телефонен секретар
france:
répondeur, messagerie
germane:
Anrufbeantworter, Voicebox
indonezie:
mesin penjawab (telepon)
nederlande:
antwoordapparaat
pole:
automatyczna sekretarka, poczta głosowa
ruse:
автоответчик

respondumo PIV1

(malofte)
Responso: estis veninta la tempo por agi, li devis eltrinki la maldolĉan kalikon de la respondumo [33]; ĝuado de tiuj rajtoj kuntrenas respondumojn kaj devojn rilate al aliaj personoj [34].
indonezie:
responsibilitas, tanggung jawab
japane:
責任 [せきにん]

priresponda, respondeca, responduma

Responsa: priresponda prizorgantino de mia familio Marta ; respondeca (priresponda) redaktoro [35]; respondumaj pri tiu kompatveka stato estas la „profesoroj, poliglotoj, latinemuloj, skolastikuloj, harfendemuloj“... kaj aliaj gramatikistoj [36].
35. H. Seppik: La tuta Esperanto, §161
36. G. Waringhien: Letero al K-do Lanti, Sennacieca Revuo, jun. 1939
angle:
responsible
indonezie:
bertanggung jawab
japane:
責任のある [せきにんのある]

prirespondi

1.
(tr)
Provizi je respondo(j), doni respondo(j)n: tamen per tio mi ne prirespondis vian demandon: ĉu Esperanto estas malpli dogmeca ol aliaj lingvoj [37].
2.
(x)
Responsi: ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin, ili prirespondos al tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn [38].
Rim.: „Prirespondi“ paŭsas la germanan „verantworten“, trudante al la prefikso „pri-“ la malpropran funkcion de „-um“. [Sergio Pokrovskij]
37. Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo: Diskuto de Umberto Eco kun Istvan Ertl kaj François Lo Jacomo, la 20-an de januaro 1993, en Parizo, Rotterdam: UEA, 1994
38. La Nova Testamento, I. Petro 4:4–5.
germane:
2. verantworten
indonezie:
2. bertanggung jawab
japane:
責任を持つ [せきにんをもつ]

respondeci, respondumi

Responsi: en multaj regionoj la romkatolika eklezio respondecas pri sano [39]; kaj ĉar tiuj leĝoj […] efikas plej intense ĉe la popolo, malplej ĉe la kleruloj, ni rajtas diri, ke la popolo respondumas pri la ĥaosa stato de la lingvo, kiun ĝi parolas! [40]. VD:kaĉo2, kaso, kulpo
Rim.: „Respondeci“ estas konverto de la malregula respondeco2. „Respondumi“ estas logike neriproĉebla, sed malpli ofta ol la paronima „responsi“. [Sergio Pokrovskij]
39. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
40. G. Waringhien: Letero al K-do Lanti, Sennacieca Revuo, jun. 1939
indonezie:
bertanggung jawab
japane:
責任を持つ [せきにんをもつ], 保証する [ほしょうする]

administraj notoj